Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

FACILA

Ekblogu Esperante nun!

Ana RIBEIRO - Brazilo

Kial blogi? Eble kiam vi legis la titolon vi jam demandis vin. La unua kaj evidenta respondo estas: Por disvastigi ideojn! Sed blogado ne estas nur tio! Kiam oni blogas, oni certe plibonigas la skribadon, kaj ekhavas plurajn amikojn. Mi diras tion laŭ mia propra sperto, mi blogas de pli-malpli unu jaro. Kiam mi komencis, mi skribis tre malbone, miaj artikoloj havis ĉirkaŭ 80 vortojn kaj multe da bildoj; hodiaŭ mi ne skribas perfekte, sed mi skribas multoble plibone ol kiam mi komencis, kaj mi konas multajn homojn pro mia blogo!

Eble vi jam volas blogi en via nacia lingvo, sed blogi Esperante estas mult-oble pli bona, vidu kial:

* Kiam oni blogas Esperante, homoj tutmonde povas legi oniajn ideojn, kaj oni povos scii kion homo en Japanio, ekzemple, pensas pri io, kio okazas en Brazilo!

* Ĉar la blogosfero en Esperanto estas malpli granda ol la blogosfero en multaj aliaj naciaj lingvoj, certe via blogo estos fama pli rapide ol ekzemple, se vi skribos angle.

* Esperanta blogado certe montros al la mondo ke eblas ĉion esprimi per Esperanto! Se iu, ekzemple, serĉante blogon pri sia preferata kantisto, rimarkas ke ekzistas blogversio en Esperanto, tiu eble pro sci-volo al-klakos tiun lig-ilon kaj ekinteresiĝos — almenaŭ tiu konstatos ke la internacia lingvo vere ekzistas kaj ke oni per ĝi povas ĉion esprimi.

* Praktiki la lingvon! - Blogi certe estas bonega sperto por iu, kiu volas praktiki Esperanton, vi povas ankaŭ pli-bon-igi vian lingvonivelon! Vi povas verki pri via ŝatata temo kaj peti amikon aŭ instruiston prov-legi vian artikolon.

Certe ekzistas aliaj avantaĝoj, kiujn mi ne memoras nun! Eble, leginte la tekston vi vol-egas blogi, sed vi ne scias kiel! Mi diros kiel fari tion nun.

Kiel ekblogi Esperante

Antaŭ ol ekblogi vi devas respondi kelkajn demandojn:

Ĉu mi havos tempon por blogi?

Skribi certe ne estas tre facile kaj kelkfoje vi ne havas tempon por skribi ĉiun semajnon/tagon/monaton. Forgesi blogi unufoje ne estas grava problemo, sed estas pli bone entute ne ekverki ol ekverki kaj ne daŭrigi vian blogon!

Pri kio mi verkos?

Ekzistas multaj temoj por blogoj, kiel muziko, kulturo, libroj, via vivo, Esperanto-movado, ktp. Elekti temon estas gravege ĉar, ekzemple, kiam iu vidas blogon pri kulturo el Brazilo, kiam oni revenas al ĝi, oni volas legi plu pri brazila kulturo. Sed, se tiam oni vidas afiŝojn pri rok-muziko en Britio, la blogo iĝos stranga al ni! Por elekti temon, mi donas al vi kelkajn konsilojn:

* Vi devas verki pri io, kion vi ŝatas: Se vi ŝategas muzikon kaj malamas la naturon, vi ne devas verki pri bovoj!

* Vi skribos por aliaj, do se vi volas ke oni vizitu vian blogon, ne skribu pri temo, pri kiu preskaŭ neniu interesiĝas, kiel ekz.: La ideala geologio por la bredado de bovoj en Paraibo, Brazilo.

*Prefere vi devas bone koni tion, kion vi elektis: Se vi ja volas skribi pri bovoj en Nederlando, vi devas almenaŭ legi multe pri tio!

* Se vi ne povas elekti specifan temon, verku pri via vivo. Se vi iras al iu koncerto, vi povas rakonti tion kaj paroli pri via preferata kantisto! Se vi vidis interesan filmon, vi povas ankaŭ rakonti tion kaj paroli pri la filmoj, kiujn vi preferas!

Kiel vi nomos vian blogon? En la Esperanta blogosfero ekzistas almenaŭ 2000 blogoj, oni havas multege da informoj hodiaŭ, do kial iu klakos sur la ligilo de via blogo? Ĝenerale, ĉar la nomo estas interesa! La nomo de blogo devas esti unika kaj prezenti ĝian temon: Ekzemple, ĉar mia blogo nomiĝas “Mia vivo kiel Ana”, oni esperas legi blogon pri la vivo de Ana, ne pri bovoj en Norvegio!

Fine, vi devas elekti la blogo-sistemon, kiun vi uzos. La plej popularaj nun estas “Blogger” kaj “Wordpress”.

Blogger: Se vi ne multe konas “HTML” kaj programadon por retejo, Blogger estas bonega. Ĝi estas treege simple uzebla, oni povas fari ne-profesiajn kaj belajn retpaĝojn rapide kaj facile! Se vi volas krei profesian retpaĝon, eble vi povas fari tion per Blogger, sed estos pli malfacila tasko.

Wordpress: Tiu blogsistemo estas iom pli komplika ol Blogger, sed oni povas fari multajn aferojn tie, ankaŭ tre belan blogon kaj profesiajn ret-paĝojn! Se vi estas komencanto, Blogger estas pli bona, se ne, vi certe jam scias kiun elekti kaj kial !

Blogado certe estas bonega sperto por ĉiuj!

Blogo: Interreta taglibro

Blogosfero: La tuto el la interretaj taglibroj en Esperanto.

Specifa: Aparta, kiu al nenio alia similas.