Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Ekolingvistiko

Olga ŜILAJEVA - Rusio

La naturo ne havas parolorganojn, sed kreas lingvojn kaj korojn, pere de kiuj ĝi parolas kaj sentas.

J.Goeto

Kion signifas ekologio? Ĝi estas la scienco, studanta la rilatojn inter vivaj organismoj kaj ilia vivmedio, t.e. ĝi estas la fako, kiu celas kompreni la funkciadon kaj evoluon de la ekosistemoj, rilatojn inter vivantaj specioj kaj ilia vivmedio, kaj ekvilibrojn estiĝantajn en la natura medio aŭ ĉirkaŭumo*.

Dum multaj jaroj lingvoj strebas al konformeco kun la ĉirkaŭa medio, samkiel bestoj kaj kreskaĵoj atingas ekvilibron en la naturo, okupante taŭgan ekologian niĉon. Certe, la lingvoj ne estas vivaj estaĵoj en la rekta senco de la vorto, sed ili havas kelkajn ecojn, specifajn por vivaĵoj. Temas pri adaptiĝemo, ŝanĝiĝemo kaj dinamismo. Tio permesas trakti la lingvojn kiel ekologian fenomenon kaj paroli pri ekolingvistiko.

Unuafoje la nocio “ekolingvistiko” aperis en la jaro 1970 en sciencverkoj de la usona lingvisto Einar Haugen. Haugen diris: “Samkiel diversaj tipoj de vivaĵoj, la lingvoj statas en ekvilibro, konkuras unu kun alia, kaj ilia ekzisto dependas unu de alia”.

Pri la ligo inter la kulturo de la popoloj kaj iliaj lingvoj komencis paroli jam antikvaj pensuloj kaj verkistoj. Ekzemple, ĉiuj memoras la famajn vortojn de Pitagoro: “Por kompreni morojn de iu ajn popolo, komence ellernu ĝian lingvon”. La klasika greka poeto, “patro de la komedio”, Aristofano, en unu el siaj verkoj skribis: “De vortoj la cerbo al altaĵoj strebas kaj altigas la homon”. Ĉinaj saĝuloj diris la jenon: “Se vi pensas pri la sekva jaro — semu grajnon, se vi pensas pri la postsekva jaro — plantu arbojn, kaj se vi pensas pri 100 venontaj jaroj — eduku homon”.

La 21-an jarcenton oni traktas kiel la tempon de kultur-demoralizado. Aktiva aplikado de novaj teknologioj, tutmondaj informaj sistemoj, plirapidiĝo de la reciproka penetrado de diversaj kulturoj, ekonomia tutmondiĝo pligrandigas la aktualecon de la lingvaj problemoj interrilate kun nova homara vivmedio.

Samkiel en la naturo, ekzistas limaj niveloj de aer-malpurigo, akvo-malpurigo, fona radiado, ekde kiuj komenciĝas nenuligeblaj detruaj procezoj. Ankaŭ ĉe la lingvoj estas limoj de distordo, maldelikatiĝo, rompo de la sencaj, stilaj kaj gramatikaj normoj. La degradiĝo de lingvo povas konduti al tio, ke la lingvo plu ne estos pensad-ilo kaj komunikilo kaj perdos sian rolon de la unua, la plej grava elemento de la popolkulturo. Sekve necesas purigadi la lingvojn, samkiel oni purigadas aeron, teron kaj akvon. Parola medio devas esti taŭga ne nur por la modernaj homoj, sed ankaŭ por estontaj generacioj. Ĝi samkiel ekologia sistemo, devas esti renaskebla kaj renovigebla kaj tio estas nia komuna zorgo... Insultemado, multeco de pruntovortoj, sakraĵo ktp detruas la lingvon kaj samtempe la kulturon kaj do la homon. La ekologio de lingvo estas, unuavice, ekologio de kulturo, ekologio de homanimo.

En nia epoko, posedo de la literaturaj lingvaj normoj devas fariĝi necesa postulo por ĉiu klera homo. Nur tiam ni povos paroli pri la konservado de lingva ekologio. Rezulte de la malaltiĝo de la parolkulturo, plisimpliĝas kaj vulgariĝas la pensado kaj sintenado de homoj, ĉar parolante pere de ĵargono, homo iom post iom komencas pensi laŭ ĝi. La vivkapablo de la nacio sinkadas, la nacio povas esti asimilita, ensorbita do - neniigita.

Pozicie de la sistema aliro, ajna plisimpliĝo de natura sistemo kondukas al kreskado de nestabileco, al pligrandiĝo de entropio, al ĥaoso. Malbonstata natura medio povas kaŭzi homan malsanecon, malbonstata lingva medio — provoki spiritan degradiĝon de aparta homo aŭ de tuta nacio, povas mortigi la nacion kiel kultura-historian fenomenon.

En Rusio, ekzemple, multaj etnoj de la Ekstrema Nordo formortis kaj, kiel sekvo, malaperis ankaŭ iliaj etnaj kulturoj. Rusiaj sciencistoj antaŭ nelonge sukcesis surbendigi rakontojn de la lastaj aleutoj*, posedantaj la gepatran lingvon. Ili estas nur sepope kaj loĝas en la Aleutaj insuloj. Kaj tio ne estas unika afero. Ĉiujare lingvistoj veturas al la plej foraj anguletoj de la mondo por registri la lastajn atestaĵojn de ankoraŭ ekzistantaj lingvoj kaj kulturoj. Sciencistoj konfesas, ke multaj lingvoj havas, bedaŭrinde, nur kelkajn dekojn da parolantoj — kaj tiujn procezojn oni povas observi tra la tuta mondo. Junaj homoj strebas paroli en la lingvo de la plimulto, kiu estas uzata ĉie. Do tiel la gepatra lingvo restas nur en la memoro de maljunuloj, kaj poste malaperas por ĉiam.

Laŭ propra sperto mi scias (temas pri la momento, kiam esperantistoj de nia urba E-klubo intertraktis kun la redakcio de loka ĵurnalo pri la eblo presigi artikolon), ke redaktoroj de pluraj modernaj periodaĵoj, zorgante pri la “facila klareco” de artikoloj, nemalofte transformas bonan legaĵon al “sensala averaĝa” teksto, kiu jam tute ne estas saĝa kaj utila. Kiel redaktoro povas distingi, kiujn vortojn bezonas la legantoj kaj kiujn ne? Samtiel oni povas restrikti, ekzemple, la multiplikan tabelon — ja ankaŭ tie ekzistas “rezervo”: estas duobligitaj 2*5 kaj 5*2, 3*4 kaj 4*3 ktp. Kiam akvo abrupte foriras el lago, oni parolas pri ekologia katastrofo, sed kiam granda kvanto de vortoj malaperadas el lingvo, oni estas kvietaj kaj ne vidas ion ajn teruran. Kial?

Homo, kiu trankvile mallarĝigas sian kulturan etendaĵon, facilanime rilatas ankaŭ al aliaj flankoj de la kulturo kaj ĝenerale al ĝia konservado. Se tiu homo plene enlasas al sia lingvo slangon, sakraĵon, insultvortojn, do por li ne estas danĝero permesi similan malpurigadon de la naturmedio.

Do lingvo estas tre forta ilo por unuigo kaj integrado de nacio, la plej grava ilo de kunligado de generacioj. Tial, ĉiu homo devas strebi al la konservado de la kultura kaj lingva stato de sia gepatra nacio. Se ne ni, kiu okupiĝos pri tio nun, kiam regas la merkata ekonomio kaj la merkata konscio? Kiu el niaj politikistoj investos monon por prognozi la evoluadon de lingvo, ja tio ne estas la prognozo pri mondaj prezoj de nafto aŭ gaso... Ĉiu homo devas konsciiĝi pri la profunda sento de propra respondeco pri la sorto de la gepatra lingvo. Kiel diris la aviadisto kaj mondfama verkisto Antoine de Saint-Exupéry: “Esti homo signifas senti, ke vi estas respondeca pri ĉio”.

Rimarkoj

* http://eo.wikipedia.org/wiki/Ekologio
* Aleutoj estas indiĝenoj de la Aleutaj insuloj en Alasko (Usono) kaj en Kamĉatko (Rusujo).