Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Elmigrado de junaj afrikanoj

Cyprien GUIYA — Benino

Kio estas elmigrado?

Elmigrado estas fenomeno de translokiĝo de iu loko al alia loko, aŭ de lando al alia lando, laŭ permeso de aŭtoritatoj per dokumentoj, kiuj precizigas la celon de la migrado, kondiĉojn kaj daŭron en la celita regiono aŭ lando. Sed nuntempe, kelkaj afrikaj fratoj preferas la kontraŭleĝan elmigradon — vojaĝi sen permeso de aŭtoritatoj, sen dokumentoj, tra oceanoj, dezertoj kaj montaroj. Tiu ĉi elmigrado per ŝipoj kaj per busoj kaŭzas multajn mortojn de afrikanoj. Pro tio, post okazigo de pluraj renkontiĝoj kaj diskutoj kun universitataj grupoj kaj amikoj tra sociaj retoj pri tiu ĉi temo, mi provis noti respondojn kaj proponojn pri ĝi.

Kialoj por la elmigrado

La elmigrado, laŭ miaj afrikaj fratoj, ne estas hazarda, sed ĝi havas kialojn. Por multaj el ili, la elmigrado ne plu estus prioritato, se afrikanoj vivus pli taŭge (manĝus bone, havus bonan kuracan servon, bone loĝus kaj trovus laboron). BADA Jean-Eude, studento en la Nacia Universitato pri Agronomio, diris: “Mi volas elmigri por serĉi pli bonan vivon en alia mondparto. Esence, serĉi pli bonan vivon ol mia nuna vivo.” HUGUE Toviessie diris la saman ideon kiel BADA, HUGUE diris: “Ni suferadas en Afriko. Pro tio ni volas elmigri al alia flanko, eĉ se la vivo tie estas malfacila.” Multaj aliaj junuloj, kiuj havas la saman ideon pri vojaĝo al Eŭropo por vivi tie — ĉu laŭleĝe aŭ kontraŭleĝe — provis respondi pri la kialoj, kiuj puŝas ilin vojaĝi al Eŭropo perforte; el tiuj kialoj, mi provis noti:

En tiu situacio, ĉu fermi landlimojn estas la solvo?

La respondo estas “ne”, ĉar la internaj problemoj ne solviĝas. Tiel, la landoj de EU ne bezonas fermi landlimojn, ĉar laŭ ni tio estas mono- kaj tempo-perdo. Por sukcesi plibonigi la situacion, jen tio, kion junuloj komentas:

Kiel atingi tiujn celojn?

Junuloj proponis labori per si mem. Tio ne signifas ke ili laboru sendepende de la malnova generacio, sed ricevas konsilojn de ili. Laŭ afrika proverbo: “Ĉe la fino de la malnova ŝnuro oni konektas novan”. Ĉar tiu afrika malnova generacio, escepte de homoj kiel Thomas Sankara, Nelson Mandela kaj aliaj, kiuj jam forpasis pro sia vereco, zorgas nur pri siaj ventroj kaj por havigi riĉecon al grupeto de politikistoj. Do devas esti granda laboro inter junuloj por solvi la kontinentan problemon. Por fini, estas necese pensi pri plibonigo de la vivsituacio anstataŭ serĉi solvon de la problemo de elmigrado alimaniere. Fermi landlimojn aŭ konstrui murojn ne estus la solvo.