Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

E-KULTURO

Esperanta libro-eldonado: kial kaprompilo tia?

Luc GOUVERNEUR — Francio

Kiam mi ekstudis Esperanton antaŭ jam sufiĉe longa tempo, mi tute ne antaŭvidis, ke tiu stranga lingvo fariĝos iam kvazaŭ parto de mia memo, t.e. ne fremda porĉiame, sed ja lingvo alproprigebla, kiun, iom post iom, pro scivolemo kaj obstino, mi iel igos mia. Jes, tio funkciis fakte kiel sorĉa enfalilo! Nura senpripensa paŝo sufiĉas por ke jen, oni retroviĝu enretigita... sen eĉa elirdeziro.

Legemulo mi estas, tial tiu nova lingvo baldaŭ malfermis por mi tutan mondon nepre esplorindan. Same baldaŭ mi tiam aŭdacis provi tion, kion mi eĉ ne revus fari en mia gepatra lingvo: tradukadon. Tradukado... jen strangaĵo! Plenumaĵo ŝajne neplenumebla, des pli kiam, samkiel diris Gerrit Berveling*, defion oni serĉas. Mi elektis libron, kiun mi ŝategis, kiun mi plurfoje legis, ĉiufoje kun renovigita plezuro, libron enlerneje studatan ĉar legeblan jam en knabaĝo, himnon al naturo kaj amikeco: La Knabo kaj la Rivero (franclingve: L’enfant et la rivière) de Henri Bosco. Kompreneble, tio, kio unue rolis kiel vespera ŝatokupo, maroto certe luda sed ofte cerbumiga (eĉ iafoje sorĉe kaprompa), finfine vekis la deziron iam montri la frukton. Kial ne publikigi? Tiucele la elekto de la verko fakte montriĝis tute taŭga kaj duoble trafa, proponante al nia legantaro ne nur plian klasikaĵon, sed el speco, kiu ofte mankas nialingve: legaĵo porĉiuaĝa.

* vidu Kontakto n-ro 275.

Publikigi libron, des pli kiam temas pri traduko de aŭtentika aŭtoro, jen afero certe malfacila, pri kiu kutime okupiĝas profesiuloj. Sed en Esperantio? Ĉio tutcerte prezentiĝas alimaniere. Laŭ mia tiama vidpunkto, esperantlingvanoj probable estas libroamantoj, kiuj krome formas tutan reton da homoj bonvolemaj, pretaj konsili kaj helpi ĉe ĉiu survoja stumbligilo... Sed...

Unua stumbligilo: elturniĝi en la labirinto de kopirajto, eldonado kaj presado! Feliĉe, mia urba asocio, kaj precipe unu el ĝiaj membroj, jam eldonis librojn kaj tradukojn en Esperanto. Konsilojn kaj helpon mi do facile ricevis. Unu el ili estis, ke mi eldonu kaj presigu ne tro da ekzempleroj, almenaŭ dekomence. Konsiderante la malfacilaĵojn por disvendadi librojn tra Esperantio, cent ekzempleroj jam estas multe... Sed ju pli malmulte, des pli multekoste! Krome, ĉu vi imagas, ke la profesiaj eldonejoj, kiuj administras la kopirajtojn de jam nacifamaj verkistoj, kutimas ricevi petojn por eldoni tradukaĵojn (ekzemple al la angla, ĉina, hispana...) po nur cent ekzempleroj? Tial la negocado iomete daŭris, ĝis ni fine akordiĝis: mi pagu kopirajton por ducento, indicitan al la tuta vendovaloro. Tamen, unue mi prudente presigos nur centon da... Nur poste mi hazarde komprenis, ke mia pago koncernas nur la tekston mem, sen ebleco de aldonaĵo. Sed mi ja intencis aldoni unupaĝan koncizan biografion de la aŭtoro, kelkajn klarigojn por ie-tie faciligi la komprenon de la teksto al junuloj, des pli se ne-francaj, kaj fine, dorsoflanke de la kovrilo, mallongan prezentaĵon de la romaneto. Tion mi opiniis grava. Do, denova negocado por akiri, sen plia pago, la rajton aldoni tiujn tri partojn. Jam strebige, ĉu ne? Kaj mi tute ne parolas pri la teknikaj problemoj de enpaĝigo, kovrilo, ktp... por kiuj mi ricevis altvaloran kaj afablan helpon en la loka asocio.

Dua stumbligilo: la kontrola relegado. Ankoraŭ ĉi-okaze mi feliĉe ricevis helpon en mia urba asocio. Sed malgraŭ dekoj kaj dekoj da kontroloj por traserĉi plurokule ne nur tajpajn erarojn sed ankaŭ malglataĵojn alispecajn, tio laŭ mi ne sufiĉis. Mi vere deziris superrigardon de lerta eksterlingvano por forviŝi el la teksto ĉiujn eblajn francismojn. Sed ve!... Miaj multnombraj petprovoj bedaŭrinde vanis. Kelkaj ignoris, neniu konsentis. Mi finfine rezignis prie, jam kontenta iam-tiam ricevi (kvankam neajn) pokajn respondojn.

Tria stumbligilo: la disvendado. Jam antaŭ ol vendi unu libron, nepras dissendi senpage ekzemplerojn al la origina eldonisto kaj nacia biblioteko. Poste, kompreneble, al ĉiuj, kiuj iel helpis. Kaj fine, al tiuj, kiuj povus diskonigi la libron. Ja kompreneblas, ke tradukaĵo de iu ajn nekonato en la Esperanta medio, ne emas veki tujan fidemon. Konsentite! Tamen okazis, ke post du monatoj, mia “bebo” fariĝis “libro de la monato” kun pozitiva kritiko sur la retejo de Esperanto-France. Sekvis poste recenzo pli ol kontentiga en la aŭtuna numero de la revuo Literatura Foiro. Ne eblas esperi pli, ĉu ne?

Tiun ĉi lastan agnoskon de literatura revuo mi naive kredis ja sufiĉa por disvendigi la libron. Mi do preparis dosieron kaj sendis mesaĝojn al tuta retadresaro, t.e. al la ĉefaj libroservoj, kaj ankaŭ al ĉiuj lokaj asocioj, ĉu en Francio, ĉu eksterlande en Eŭra Eŭropo (pro mona kaj sendkosta facileco), proponante rabaton kaj senkostan sendon por ĉiu kvin-ekzemplera mendo. Ĉu vi antaŭvidas la rezulton? Preskaŭ neniu respondis... Eĉ nek ne, eĉ nek f...! Nur al la du ĉefaj libroservoj de Francio mi sukcesis vendi po kvin. Same al unu (nur unu!) najbara loka asocio. Krome estis aĉetitaj po-unu kelkaj pliaj. Sed ĝis nun ne pli. Post pli ol unu jaro, mi ankoraŭ ne enkasigis mian elspezon.

Kio okazas? Ĉu tia strebado finfine utilas, se nia lingvanaro ne plu legemas? Kaj ĉu la asocioj tiom kadukiĝis? Kien perdiĝis la iama spirito de kunlaboremo? Kvankam tio iel elrevigis kaj senkuraĝigis min, tamen mi denove laboras pri traduko de verko de Maeterlinck La vivo de la abeloj, bela teksto ne nur naturscienca sed ankaŭ filozofia. Ĉu mi iam memeldonos ĝin? Ĉu mi proponos ĝin al Esperanta eldonisto? Fakte mi ankoraŭ ne scias... Nur io certas: la seneĥa silento de nia verdstela mondeto daŭre ŝiras miajn orelojn!

Por mendi la libron, bonvolu sendi mesaĝon al l.gouverneur@orange.fr

Ĉu tia strebado finfine utilas, se nia lingvanaro ne plu legemas?