Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Esperantistoj de la mondo, unuiĝu!

Marcionilo Vasconcelos

En la Esperanta komunumo ni ofte konstatas ke oni taksas tri tipojn de esperantistoj: Tiujn kiuj aktivas en la movado (tio estas: ili estas engaĝiĝintaj en iu ajn Esperanta organizo kaj ofte ĉeestas Esperantajn eventojn), tiujn kiuj eĉ la lingvon ne parolas, tamen movadumas, estigante la krokodiladon en esperantaj aranĝoj, kaj tiujn kiuj, kvankam parolante la lingvon, ne partoprenas la movadon efektive. Tiuj lastaj povas dividiĝi en du tipojn: kelkaj partoprenas E-aranĝojn, kaj la aliaj ne, ili fakte estas la konataj “nur parolantoj de la lingvo”.

Menciinte tion ni povas observi ke en Esperantujo estas kvazaŭ ia “socia rango” kiun ni trovas en la ordinaraj socioj. Mi aparte jam aŭdis kelkajn fojojn: “Li ne partoprenas la movadon, li NUR parolas la lingvon.” Do ankaŭ observeblas ke ekzistas ia “socia valoro” donita al ĉiu el tiuj aretoj en nia komunumo.

Diferencoj, malsamaj opinioj kaj sintenoj okazas ĉie kaj pri ĉio en la mondo, do en Esperantujo ne povus esti malsimile. Tamen aldonindas la jena demando: Ĉu eblas trovi iun kunligan punkton inter tiuj diversaj grupoj kiujn nia lingvo enestas? Tiu demando kondukas nin al ia jeso: Esperanto ja iel kunligas nin ĉiujn kaj estas deziro de la komunumo ke ĝi iru antaŭen vigle kaj espere. Sed la vojo multobliĝas pri la manieroj okazigi tiujn antaŭenigojn, kvankam evidentiĝas ke en la aktivado ĉe la organizoj niaj lingvo kaj komunumo ricevas sian oksigenon por daŭre vivi. Ĉu je la eduka, politika, religia branĉoj oni ĉiam ricevas ian pozitivan rezulton pri la fortikigo de nia lingvo, sed al nemovademaj homoj kaj “nur parolantoj” de la lingvo kiel eblas okazigi ion pozitivan por nia nova sento, nome Esperanto?

Ricevinte ĉi tiun revuon, vi iel jam helpis nian organizon, kontraŭ iom da monsumo, vi apogis la agadon de TEJO UEA kaj ricevas ĉi tiun revuan numeron kaj aliron al organizaj servoj. Jen, do! Organizo kaj movado al movademuloj kaj lertuloj (aŭ homoj kiuj deziras lerni) pri Organizoj! Ĝuante la literaturan branĉon de nia komunumo, jen alia maniero apogi la verkistojn kaj eldonistojn de e-libroj! Asociiĝante al e-asocioj, kvankam vi neniam tretos sur ĝia planko, jen alia maniero. Bonvola homo ĉiam povos helpi, tia estu nia interna volo!

Mi estas aparte ne lerta pri organizoj, tamen ĉiam provas iel helpi la antaŭenigon de nia Esperanta lingvo laŭ miaj kapabloj kaj talentoj. Neniu sola povas fari ion ajn, sed ĉiuj homoj, laŭ sia strebo, kune povas fari multon. Ne gravas al kiu rango de esperantistoj vi apartenas, ni ĉiuj povas fari ion, kaj neniam turniĝi dorson al iu/io ajn, ĉar “kune ni estas fortaj” kaj la kampagado (ne kampmovado) estas granda kaj bezonas ĉiajn vin!