Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

VOJAĜO

Esperanto-domo en Medano

Rebecca GIERSIEFEN - Germanio/Nederlando

Ĉi-jare mi decidis iri al Indonezio por partopreni projekton pri senpaga domo por vojaĝantoj, kiun organizas grupo de rusaj amikoj. Kiam mi esploris Interrete pri la insulo Sumatro, mi trovis hazarde ke estas Esperanto-domo en la urbo Medano en la nordo de tiu insulo. Mi decidis ankaŭ ĝin viziti.

Mi naskigis en Germanio, en Francio mi studis la rusan kaj la persan lingvojn en universitato. Post miaj studoj mi loĝis en Nederlando. Pro tio ke mi iras ĉiujare al Turkio, mi parolas bone la turkan kaj malpli bone la kurdan. Mi komencis lerni Esperanton pasintjare per Interreto leginte artikolon pri la lingvo. Mi vojaĝas multe kaj mi havas blogon pri vojaĝo en la angla lingvo.

Alveninte al Indonezio, mi vojaĝis al la urbo Medano, en la nordo de Sumatro, petveturante. La lastan horon de la vojaĝo mi veturis kun tri homoj, kiuj laboris kune. Unu povis paroli la anglan. Mi diris al li la celon de mia vojaĝo kaj devis klarigi, kio estas Esperanto. Kiam ni alvenis al Medano, ili invitis min al kafejo. Mi sciis ke Reza, la esperantisto, kun kiu mi parolis antaŭe per Interreto, estas en la universitato ĝis la kvina, do mi akceptis trinki glacian kafon. Mi bonŝancis, ĉar la kafejo estis proksima al la universitato kaj mi povis marŝi tien.

Survoje mi vidis virojn, kiuj laboris pri gemoj. Ili havas partojn de rokoj kaj ŝlifas ilin. Tio estas tre danĝera al unu el la viroj ĉe la ŝlifmaŝino mankis fingro. Kiam la gemoj estas malgrandaj kaj rondaj, ili metas ilin en ringojn. La homoj en Sumatro tre ŝatas ringojn kun grandaj, diverskoloraj gemoj. Multaj viroj ĉiam portas ringojn kaj ĉenojn kun gemoj. Unu el la viroj en la laborejo montris al mi skatolon kun multaj ringoj. La plejparto de la gemoj de la ringoj estis el Atjeh, en la ekstrema nordo de Sumatro.

Mi atingis la universitaton, kiu havas grandan ĝardenon. Mi sidis sur la herbo kaj malstreĉiĝis. Juna virino vendis sukon de melono ĝi estis tre bongusta. Mi petis la studentojn tie en la parko telefoni al Reza, sed li ne respondis la telefonon. Mi klarigis al la studentoj kiel mi ekkonis lin kaj kio estas Esperanto. Mi atendis ĝis la kvina kaj duono, sed kiam mi komprenis ke Reza ne respondos, mi decidis iri rekte al la Esperanto-domo.

Mi havis la adreson. Kiam mi serĉis aŭtobuson, tri punkuloj kun gitaroj ĉe la bordo de la strato vokis min. Mi sidis kun ili. Ĉiuj havis multajn tatuojn kaj du eĉ sur la vizaĝo havis tatuojn. Ili portis ankaŭ ĉenojn kun tridento. Ili ne parolis la anglan, kaj ĉi-foje mi ne povis klarigi, kio estas Esperanto. La nurajn vortojn, kiujn ili konis en la angla estis “solidarity” kaj “equality” (solidareco kaj egaleco). Ili aĉetis du telerojn de bakso (supo kun viando) por kundividi. La indoneziaj homoj estas tre gastamaj! Ni manĝis kune. Poste mi aĉetis trinkaĵon por ni ĉiuj. Tiam ili helpis min trovi rikiŝon (la vojo estis tro longa por la aŭtobuso). En duonhoro mi atingis la Esperanto-domon. Mi eksciis poste, ke tiam Reza pasis preter ni per motorciklo kaj vidis la punkulojn, sed li ne rekonis min kaj tial ne haltis.

La unuan vesperon en la Esperanto-domo mi renkontis Reza kaj liajn amikojn Aya kaj Darul. Ili ĉiuj estas instruistoj pri la angla kaj Esperanto. Por pagi la luadon de la domo ili kaj aliaj donas kursojn pri la angla, la korea kaj la japana lingvoj, kaj ankoraŭ pri matematiko. Aliflanke, la kursoj de Esperanto estas senpagaj. En tiu semajnfino mi partoprenis du kursojn de Esperanto. La lernantoj estis komencantaj kaj mia Esperanto jam estas pli bona, sed la kurso estis tre profita ankaŭ por mi, ĉar mi povis lerni la indonezian en la sama tempo. Mi estas tre entuziasma pri ĉiuj lingvoj Esperanto estas la deka lingvo, kiun mi parolas kaj la indonezia estos eble la dekunua.

En la dua leciono, unu el la lernantinoj de Esperanto venis kun donaco por mi. Ŝi estis el la etna grupo Batak, kaj ŝi donis al mi tradician batakan ŝalon. Ŝi rakontis ke antaŭe ŝia avino teksis ŝalojn kiel tiu permane. Daŭris tri semajnojn por fari nur unu ŝalon! La novaj ŝaloj estas farataj per maŝino, kompreneble.

Nun en marto, kiam mi verkas tiun ĉi raporton, estas la plej varma periodo de la jaro en Medano. Tio estas interesa pro tio, ke en la montoj, en la urbeto Berastagi, troviĝanta nur unu horon kaj duonon per aŭto for de Medano, nun estas la pluvsezono. La unuan nokton en kiu mi estis tie, mi sentis ke la ĉambro, kiun miaj novaj amikoj donis al mi, estas iomete sufoka, kaj mi iris dormi sur la tegmento. Sur la tegmento blovis agrabla vento kaj mi povis rigardi la stelojn. Sed la sekvan tagon miaj gastigantoj pensis, ke la ĉambro estas malbona. Tamen mi vere ŝatis dormi sur la tegmento, kaj se mi dormus tie la tutan semajnon, tio ne estus problemo. En multaj lokoj, kien mi vojaĝis, kiel en diversaj landoj en Afriko aŭ en Turkio aŭ en la Iraka Kurdistano, estas normale dormi sur la tegmento dum la somero.

Mi restis unu semajnon en Medano, kaj la lastajn noktojn mi dormis en la gastoĉambro de la familia domo de Reza. Tie mi havis la eblon paroli la indonezian kun lia patrino. La unuan nokton ŝi preparis por ni rizon kun kareaĵo. Ĝi estis tiel bongusta kiel la plej bonaj kareaĵoj, kiujn mi iam manĝis en la subkontinento. Kareaĵo estas populara manĝo en Medano pro tio ke estas multaj barataj homoj tie. Unu tagon Reza, Darul kaj mi vizitis hindan templon en la urbcentro. En Medano eĉ estas sika templo kaj sika kvartalo, kvankam ni ne iris tien (siko estas hinda religia komunumo).

Aldone en Medano troviĝas budhistaj, taoistaj kaj kristanaj temploj. Medano estas kosmopolita urbo kun ĉinaj, malajaj, barataj kaj malsamgentaj sumatraj loĝantoj (Batak, Atjeh, Minankabau ktp). Krome, multaj baratanoj kaj ĉinoj venis en la tempoj de la nederlanda koloniado por labori en la tabako-kampoj.

En mia lasta tago en Medano, mi flugis de Medano al Jogjakarto en Javo. Tie mi renkontis miajn rusajn amikojn kaj aliajn vojaĝantojn. Reza kun sia patro veturigis min al la flughaveno en la tria horo de la nokto. Ĉu mi jam diris, ke la indoneziaj homoj estas tre gastamaj?! Mi vere amuziĝis kun la esperantistoj en Medano kaj unu tagon mi certe revenos al la Esperanto-domo. Mi estis la unua gasto, kaj mi esperas ke multaj aliaj esperantistoj iros tien.

***

Blogo de Rebekah pri siaj vojaĝoj (en la angla lingvo)

youarealltourists.blogspot.com

Blogo de la E-klubo en Medano

auroramovado.blogspot.com.br