Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

70-a jariĝo de la Esperanto-flago super Akonkagvo

Roberto Sartor - Argentino

La 13an de februaro 1944, Tibor Sekelj, tiam loĝanta en Argentino, sukcesis grimpi sur la Akonkagvan monton kaj fiksi sur ĝian pinton Esperantan flageton. Tiu grimpado estis lia unua heroaĵo kaj ĝi markis, difinis aŭ konfirmis la vojon de lia tuta posta vivo!

Tibor Sekelj estis hungardevena jugoslava ĵurnalisto, esploristo kaj verkisto. Li entreprenis ekspediciojn tra Sudameriko, Azio kaj Afriko. Li sukcesis atingi la pinton de la monto kaj supervivi. Tie Sekelj fiksis Esperanto-flagon kaj emocie rakontis: “La 13-an de februaro 1944, triangula verda flageto kun verda stelo ekflirtis sur la pinto de Akonkagvo.... Miaj manoj tremis kiam mi fiksis la flageton... En tiu sublima momento, inter la Tero kaj Ĉielo miaj pensoj flugis al ĉiuj esperantistoj de la mondo kun tremanta koro. Ĉar mi ne estis ankoraŭ certa, ĉu mi viva sukcesos ankaŭ descendi.”

En tiu “sublima momento”, la esperantisto — kiu lernis la internacian lingvon el Lapenna, en Zagrebo, elstaris pli alte ol la ĵurnalisto, verkisto kaj estonta esploristo. Li jam sentis sin “mondcivitano” kaj tiel li respondis kiam post la dua grimpado al Akonkagvo — en februaro 1945 — li ĝentile rifuzis esti honorigita per la ora medalo de la Argentina Registaro kaj la argentina civitaneco.

Akonkagvo estas la plej alta monto en la tuta suda hemisfero kaj la plej alta ekster Azio. Ĝi altas 6 962 metrojn, troviĝas en Argentino proksime al la limo kun Ĉilio kaj apartenas al la montaro Andoj. La sviso Matthias Zurbriggen estis la unua homo, kiu surgrimpis tiun ĉi monton, kiel partoprenanto de ekspedicio de Edward Fitzgerald en 1897. Tibor Sekelj atingis ĝian pinton kun la ekspedicio de Johann Georg Link. Lia unua verko hispanlingve “Tempesto super Akonkagvo”, aperigita samjare, furoris en la lando kaj estas ankoraŭ eldonata kaj legata. Ĉiujare, miloj da grimpistoj legas ĝin kiel antaŭpreparo por la grimpado ĉar ĝi restis vera historia kaj manlibra verko.

Sekelj naskiĝis en 1912 kaj mortis en 1988. Li alvenis al Argentino kiel 27-jarulo kaj forlasis Amerikon kiel matura kaj sperta 42-jara plenaĝulo. Edziĝis al la argentina esperantistino Maria Reznik kaj havis argentinan solan filon. Tibor Sekelj loĝis en Argentino dum dek jaroj kaj kvin pliaj en Centrameriko. Tiu fakto ne malpliigas lin kiel la elstaran filon de la urbo Subotica kaj kiel “bienulo trairanta sian bienon inter la sep maroj dissemitan...”

Esperantisto sekvas la paŝojn de Sekelj

Amri Wandel el Israelo decidis sekvi la spurojn de Tibor Sekelj kaj surgrimpis la monton Akonkagvo pasintjare eĉ se por tio li devis atendi pli ol planite.

Kial supreniri la monton Akonkagvo?

Logis min ĝia reputacio de la plej alta pinto en Ameriko kaj la malfacileco. Post Kilimanĝaro mi decidis provi surgrimpi Akonkagvon.

Kia estis la grimpado?

Estis malfacila pro la alteco kaj la vetero. Aldone la vojo al la monto estis blokita dum du semajnoj, ĝuste kiam nia grupo alvenis kaj ni devis surgrimpi alian monton (La Plata) anstataŭe, la grupo jam devis reveni al Israelo sed mi plilongigis la feriadon por tamen surgrimpi Akonkagvon. Normale la grimpado daŭras du semajnojn.

Ĉu Sekelj estas speciala por vi?

Jes, Tibor estas speciala. Mi ne renkontis lin dum lia vivo sed mi konatiĝis kun liaj libroj, speciale per “Tempesto super Akonkagvo”, kiun mi legis antaŭ kaj dum la grimpado. Efektive mi grimpis laŭ liaj rakontoj kaj vizitis multajn lokojn, kiujn li menciis en la libro. Mi eĉ trovis lian subskribon en la gastlibro de la E-klubo de Bonaero. Plurfoje mi prelegis dum E-renkontiĝoj pri li kaj liaj vojaĝoj, kiujn mi faris simile.

Kelkaj esperantistoj, kiuj ĉi-jare partoprenos la 99-an UK-on en Bonaero, scivolas ĉu ili povus iri ĝis Akonkagvo aŭ eĉ grimpi sur ĝin... Sed la UK okazos dum suda vintro kaj sur Akonkagvon oni povas grimpi nur dum la somero. Tamen sur la ŝoŝeo al Ĉilio, trans Andoj eblas rigardi ĝin!

Putevima Tibora Sekelja (Sur la spuroj de Tibor Sekelj)

Dokumentfilmo prezentita en 2012 kaj farita de STIPAN MILODANOVIĆ. En serba lingvo kun subtekstoj en la angla.

http://www.youtube.com/watch?v=xkgpcYyVX8Q