Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Esperanto kaj latino

Frederiko LOPES - Brazilo

Kiuj rilatoj ekzistas inter Esperanto kaj la latina lingvo?

Multaj el ni jam aŭdis pri la latino. Kelkaj eĉ jam ĝin lernis en lernejoj aŭ universitatoj. Malmultaj tamen ĝin posedas en nivelo de legado, kaj multe malpli en nivelo de parolado. Sed la latina lingvo estas unu el la ĉefaj bazlingvoj de eŭropaj lingvoj, do ankaŭ de Esperanto. Ĉu ni ne bezonus koni ĝin iom pli bone? Kion ni gajnus per tio?

La latina lingvo ekestis en la itala regiono ĉirkaŭ Romo. Dum granda parto de sia historio, ĝi estis lingvo de terkulturistoj kaj bienuloj, poste lingvo de militistoj, politikistoj kaj advokatoj, kaj nun de filozofoj kaj religiuloj vivantaj en Vatikano. Oni atendas, ke la Papo parolu latinon, sed la vero estas, ke eĉ en Vatikano malmultaj fakte ĝin parolas. Ĝi estas nomata malviva lingvo, sed tio ankaŭ ne estas ĝuste la realo.

Mi ne volas paroli pri la movado “Viva Latino”. Kontraŭe, mi pensas, ke tiu movado povas atingi nur malmultajn kun granda kvanto da tempo kaj energio disponeblaj. Sed la latino ja atingas vin, kaj faras tion rekte per Esperanto.

La formo de la plimulto de niaj vortoj devenas el latino. Latino estas unu el la lingvoj, kiujn Zamenhof konis. Latino estas la bazo de la vortoj de la franca, kaj iom pli ol duono de la angla. Rusoj bone scias, ke la influo de la franca — do de latino — sur la rusa lingvo estis tre forta. Zamenhof scipovis ankaŭ la rusan, kaj certe rimarkis tion. Ni vidu ankaŭ, ke la sciencaj fakaj vortoj preskaŭ ĉiuj devenas el la latino.

La akordo inter substantivoj kaj adjektivoj en Esperanto devenas el latino. La akuzativo, ordinara lingva trajto de multaj eŭropaj lingvoj, enestas en latino. La uzo de akuzativo post kelkaj prepozicioj montranta movon estas latinaĵo. Ankaŭ la nevarieco de adverboj estas latina trajto. La simetrio inter la noma sistemo de latino kaj tiu de Esperanto estas tre granda.

La verbaj tempoj de Esperanto kaj iliaj uzadoj per adverboj ŝajnas esti raciigita formo de la latinaj tempoj. En la unua konjugacio de latino, la estanta tempo havas la vokalon “a” en ĉiuj formoj, kaj “i” en la ĉefa estinta tempo. La participa sistemo de Esperanto estas genia reguligo de la participa sistema de latino. Oni povas per Esperanto ellabori participajn konstruojn respondajn al la latinaj, kaj eĉ doni kelkajn aliajn. Mi ne parolu pri multaj aliaj similecoj rilate la kunordigo kaj subordigo de propozicioj. Tie la kampo estas ja fruktodona.

Esperanto estis la unua dua lingvo, kiun mi parolis. Ĝi restas hodiaŭ mia plej uzata dua lingvo, malgraŭ ke mi, pro profesiaj kialoj, devis lerni la latinan, kiun mi tre amas, kaj kiu estas treege simila al mia gepatra lingvo, la portugala. Mi ĉiam sentis kaj sentas, ke Esperanto estas raciigita, simpligita kaj genie refandita formo de la latina. Mi jam aŭdis, ke ankaŭ ĉinoj vidas Esperanton, malgraŭ ĝia eŭropa formo, tre simila al la ĉina lingvo. Tio estas absolute mirinda!

Kion mi gajnis lerninte la latinon? Krom aliro al majstroverkoj de influegaj Okcidentaj pensuloj, krom pli bona mastrado de mia gepatra lingvo, mi lernis pli ami Esperanton. Multe pli pro tio, ke mi lernis la latinon nur poste, tiam, kiam mi bone lernis Esperanton!