Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RECENZO

Gaŭtiera blanka elefanto

Dokumentfilmo DVD

Eldona Fako Kooperativa de SAT

6-lingva sontrako/22-lingvaj subtekstoj

64 minutoj - 2013

En la jaro 2010, kun granda entuziasmo de la produktantoj, SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) anoncis la ekproduktadon de dokumentfilmo pri Esperanto kun investo de 50 000 eŭroj. La celo: havi filmon, kiu povus prezenti la movadon al vasta publiko sen ke ĝi estu memreklama aŭ propaganda. Por tiu tasko SAT dungis la francan reĝisoron Dominique Gautier.

Dominique Gautier estas konata en la franca maldekstra movado pro la sociaj filmoj, kiujn li faris kune kun la historiisto Jean Ortiz. Tamen en ĉi tiu DVD Ortiz ne partoprenis.

La reĝisoro vizitis kelkajn kongresojn kaj tie intervjuis esperantistojn, tiel li devus ekhavi “vidpunkton pri nia movado, kiun li malkovras dum la filmado”, laŭ la diskonigita komuniko.

Se la filmo devus transdoni la opinion de la aŭtoro pri Esperanto, oni eble povus dungi iun ajn por tiu tasko, ĉar rakonto mem ne ekzistas. Ŝajnas ke Gautier ne vere interesiĝis pri nia lingvo kaj faris ŝablonan filmon, en kiu la opinioj de la intervjuatoj anstataŭas lian propran, kiun oni ne povas kapti per la filmo.

La troa kvanto da intervjuitoj igas la filmon sennecese longa. Eble, per tiom multaj malsamaj intervjuitoj, li volis montri ke ekzistas bunta parolantaro, sed kelkaj intervjuoj senmanke forigeblus. Mi ne rimarkis lingvajn erarojn (en la Esperanta versio), escepte de nemalrimarkebla en la unua frazo de la filmo: “Ĉio komencis en Pollando...”, sed estas kelkaj asertoj, kiuj aspektas iom troige, kiel: “Esperanto estas lingvo pli fleksebla ol naciaj lingvoj” kaj “Ĝi donas pli da eblojn esprimiĝi ol la franca lingvo”.

Tamen la parto pri lingva egaleco viglas. Favoras ankaŭ la fakto ke ĝi estas bele filmita, malgraŭ la fakto ke la DVD-menuo estas amatoreca. Sed ĉar esperantistoj ne estas la celpubliko, mi tre scivolas pri tio, kion la ne-esperantista publiko opinios pri ĝi. Ĉu la filmo atingos ilin aŭ ĝi fariĝos unu plia blanka elefanto en nia movado? Teorie, dokumentfilmoj ja estas bonega fenestro pri ideoj, sed oni devas havi perspektivan longplanadon por utiligi ĝin.

Por esperantistoj, la filmo alportas nenion novan, kaj tiun senton “mi jam vidis tiun filmon” klarigas la fino de la filmo, kie legeblas “La komentado estis inspirita el diversaj tekstoj en la reto”.

Rogener PAVINSKI