Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

ETERNE RIMA — Tute nova hiphopa historio

Rogener PAVINSKI

Jaro 2010. En la mondon venis nova sento... eble, sed certe venis nova sonbato.

Por la Esperantaj muziko kaj kulturo estis grava epizodo la apero de la albumo Samideano de Eterne Rima. Kvankam la hiphopa muziko en Esperanto tiam jam estis ĵus “oficiale” naskita per la lanĉo de Fek’ al Esperanto (2009), la unua albumo de Pafklik, kun Samideano, la hiphopa muziko atingis nivelon, kiu ne nur kompareblas, sed certe ofte superas similajn nacilingvajn movado-artojn.

Sed ĝis tiu atingo, pasis 10 jaroj de kiam la polo Igor Wasilewski lernis la lingvon, per kiu li decidis muzikumi. Nun loĝanta en Japanio, li abunde produktas kaj post Samideano, malavare partoprenis en du kompiloj, kunlaboris kun diversaj artistoj, malfermis videan Interretan kanalon kaj antaŭ nelonge lanĉis sian duan oficialan albumon Taglibro de Brutulo.

Per la nova albumo, li daŭrigas la stilon, sukcesan en la unua albumo: densa hiphopo, lertaj tekstoj kaj ritma etoso de la hiphopa muziko. Kvankam la gangstera vivo estas la ĉefa medio de Eterne Rima, tio estas nur unu el la fasadoj de la talenta artisto, kiu ankaŭ kreas muzikon malantaŭ aliaj flankaj projektoj kiel Lunatiko, Abatejo k.a..

Entuziasma esperantisto kaj pasia pri artefaritaj lingvoj, Igor responde al la intervjuo foje ŝpare skribis; malkiel en siaj longaj muziktekstoj; kaj kvankam li humile asertas ke liaj tekstoj nur ornamas lian muzikon, la vero estas ke Eterne Rima (laŭ siaj propraj vortoj), kvazaŭ Harry Houdini, estas magiisto de vortoj.

Do, se vi volas pli profunde koni ĉu Igor, ĉu Eterne Rima, nepre la albumojn akiru kaj ne preterlasu tiun novan ĉapitron de moderna Esperantio, ĉar “Eterne Rima, repmajstro, rim’, harmonio, tiel jam kreiĝas tute nova historio.”

Ne, mi produktis muzikon jam pli frue, en la 90-aj jaroj. Mi faris tion en la angla lingvo. Poste mi esperantistiĝis en la jaro 2000.

Fakte Eterne Rima estis jam antaŭ Lunatiko. Ĝuste kiam mi esperantistiĝis en la jaro 2000, mi havis ideon fari Esperantan hiphopon kaj tiam mi kreis Eterne Rima. En tiu jaro mi faris demo-albumon Por miaj gefratoj, kiu ne estis publikigita oficiale, sed nuntempe estas kelkaj videoj kun tiu materialo en mia youtube-kanalo. Mi lanĉis la projekton Lunatiko kaj ankaŭ plurajn aliajn muzikajn projektojn pro tio, ke mi ŝatas produkti muzikon ankaŭ en aliaj elektronikaj muzikĝenroj.

Mi nomus tion eble “fikcia personeco” por mia hiphop-muziko. Se oni renkontus min private, oni mirus kiel malsama persono mi estas. Mi estas fakte homo tre milda, kaj por miaj aliaj projektoj, ekzemple Lunatiko, Abatejo aŭ ĉiuj ceteraj mi ne povas ja esti gangstero. Sed tio estas sekreto he he ;)

Do tiel kiel mi diris, tio ne estas spegulo de mia vivo, sed respegulado de la aktuala hiphopo, en kiu tiuj temoj estas tre popularaj. Mi konsentas ke tio estas eble foje amuza kaj ne ĉiam reala, sed tio estas ege moda.

Post Eterne Rima mi kreis unue Lunatiko-n. Ĝia celo estis trenca muziko en Esperanto, kaj poste paralele al granda fortiĝo de house-muziko, ĝi transformiĝis al house-projekto. Mi daŭrigas tiun ĝenron lastatempe kiel Zofenham. Oni povas trovi ĝian paĝon ĉe Bandcamp, tie estas akireblaj 2 kantoj kun remiksoj. La alia projekto estas Abatejo, kies celo estas prezenti la gregorian popmuzikon. Tio estas realigo de miaj revoj de antaŭ 22 jaroj, kiam mi estis ege impresita de la unua albumo de Enigma. Mi faris ankaŭ pli akran muzikon — Esperantan hardstilon sub pseŭdonimo Zam & Zil, mi eĉ iomete provis miajn fortojn en tute malsama muziko — komence nigra metalo, poste funebra doom-metalo. Temas pri Kronlarvo, kiu enhavas sonojn de gitaroj, sed fakte ĉio estas produktita elektronike. Mi produktis ankaŭ kelkajn aferojn en Ido kiel Maestri Dil Sono, kaj eĉ en Volapuko — la kompileton de hardkora muziko sub kelkaj Volapukaj pseŭdonimoj. Mia lasta ĝisnuna projekto estis Panik-Sindrom’ — “elektronika korpa muziko” EBM, kun nova video. Kaj fine la plej novaj aferoj estas freŝa mikstejp’ de Eterne Rima kiel Espokartel’, sub la titolo Biznes’ (septembro 2012). Mi havas ankaŭ ideon fari elektronikan rokon, sed mi ne certas, ĉu mi realigos tion, verŝajne jes.

Mi povas aldoni, ke se oni ne certas, kie serĉi ĉion tion, vizitu mian oficialan YouTube-kanalon, tie troviĝas ĉio kune kun ligiloj al aliaj paĝoj.

Jes, lernado de lingvoj estas mia hobio, kaj la interlingvistiko eĉ pasio. Mi lernis kaj esploris ĉiujn eblajn universalajn lingvojn, la plej allogaj por mi estas tiuj nomataj Volapukidoj - ekzemple Spokil, Spelin, Bolak, Dilpok. Mi lernis Volapukon kaj Idon tuj post la ellerno de Esperanto, tio estis antaŭ ĉirkaŭ 11 jaroj. Mi scipovas tiujn lingvojn kaj mi pensas, ke se oni estas jam esperantisto, tiam la lernado de aliaj artefaritaj lingvoj fariĝas pli facila. Mi vidas similan fenomenon ĉe aliaj esperantistoj, kiuj aliĝas al interretaj grupoj de aliaj planlingvoj kaj scipovas regi ilin post relative nelonga tempo.

Mi havas malmulte da tempo por la muziko, sed mi tiom amas la muzikon kiun mi faras, ke mi tuj dediĉas ĉiun liberan tempon por novaj kantoj. Mi scipovas facile krei sonbatojn, ĉar tio estas mia pasio. Mi eĉ preferas la muzikan flankon de miaj projektoj, poste mi cerbumas pri la tekstoj. Mi pensas, ke se oni amas ion, la afero iras glate.

Ĉi tio estas tre bona demando. Al mi ŝajnas ke ankoraŭ en la 90-aj jaroj, kiam la muzika tavolo por repoj ne estis tiom grava kaj sufiĉis iuj simplaj sonbatoj kaj gratado, tiam la tekstoj estis pli gravaj. Sed en la nuna tempo kune kun granda progreso de muzika tekniko en produktado, la muzikistoj ĝuegas ĉiujn softvarojn, efektojn ktp. Tial ekzemple aperis tia grandega populareco de ofte kritikata Autotune, eble nur por celebri ĝian mojosecon. La nuna hiphopo estas ege elektronika kaj nun oni tre zorgeme klopodas fari mojosajn sonbatojn. Bedaŭrinde la teksta enhavo ofte ne estas tre grava, sed temas pri la muzika kaj moda mojoseco. Ankaŭ por mi la muzika flanko de Eterne Rima estas eble pli grava ol la tekstoj, kvankam en kelkaj tekstoj mi serioze pritraktas aferojn kiuj kaptas mian atenton.

Hmm, prefere muzikisto, kiu poste aldonas tekstojn por ornami sian muzikon, sed la tekstoj estas tutcerte en Esperanto ;)

Laŭ la muzika stilo ili estas tute similaj, ĉar mi volis daŭrigi mian ŝatatan ĝenron en la dua albumo. Sed mi pensas, ke Taglibro de Brutulo estas muzike iom pli varia ol Samideano kaj eble iom pli matura, ĉar tio estas ja natura paŝado sur la vojo de perfektiĝo.

Kun ĝojo mi trovas esperantistojn, kiuj tre ŝatas ĉi tiun muzikaĵon. Mi tamen renkontadas ankaŭ kelkajn, kiuj traktas la aferojn tro serioze kaj eble miskomprenas mian intencon. Ili sentas indignon rilate al iuj maldecaj vortoj, kiujn mi uzas ktp. Sed tio estas eble natura afero, ĉar en la muzika mondo estas ŝatantoj kaj kontraŭuloj, feliĉe la ŝatantoj estas kutime pli multnombraj.

En Jam ne plu estas mok’ mi esprimis mian senpacienciĝon pri iuj samideanoj, kiuj dum multaj jaroj pasive partoprenas en la E-movado, sed ne intencas lerni Esperanton. Se oni volas paroli kun ili Esperante, oni devas interpreti la parolon en ilian denaskan lingvon, ĉar ne eblas alimaniere.

Tio okazis pro certaj cirkonstancoj. Kiam mi loĝis en Pollando, mi havis bonan geografian bazon por koncerti en proksimaj landoj, sed tiam mi ne havis ankoraŭ mian propran studion. Ĝuste pro tio post la produkto de mia unua demo-albumo la afero de Eterne Rima stagnis dum kelkaj jaroj. Mi koncertis nur dufoje por negranda publiko en mia denaska urbo Krakovo. Poste mi venis al Japanio en 2007 kaj komencante de la sekvanta jaro, kiam mi kompletigis mian propran studion, mi ekigis muzikan agadon tre fervore kaj la rezulto de tio estis la albumo Samideano. Sed en Japanio mi ne havis okazon koncerti, ĉar fakte mankas tiaj muzikaj eventoj kaj festivaloj, kiuj okazas ekzemple en Francio, Germanio ktp. Estas do plusoj kaj minusoj.

Jes ĝuste, mi ĵus parolis pri la afero en Japanio. En 2012 venis al Tokio Leo Sakaguchi, kaj la aferoj ŝanĝiĝis kompare kun la antaŭa situacio. Mi laŭdegas lian alvenon, fervoran agadon kaj organiz-kapablon. Dank’ al tio mi koncertis kun Jonny M en Ruby Room en Shibuya, Tokio, en julio 2012. Estis mojosa koncerto por ne tre granda, sed agrable “familieca” publiko en plaĉa klubo en Shibuya, Leo gvidis la programon kaj DĴ-is.

Mi dankas al ĉiuj personoj, kiuj havas intereson pri Eterne Rima kaj aĉetis miajn albumojn.

Mi ĵus produktis novan materialon, ĝi estas albumeto pli modesta kompare kun Samideano kaj Taglibro de Brutulo — kun 8 plenaj kantoj kaj 4 interludoj, entute 12 titoloj. La albumo nomiĝas Biznes kaj mi elektis por ĝi pseŭdonimon Espokartel’ por diferencigi ĝin de miaj albumoj oficiale eldonitaj ĉe Vinilkosmo. Ĉi tiu Biznes’ estas promocia materialo, komplete senpaga, ĝi estas donaco kaj esprimo de mia dankemo al la ŝatantoj de Eterne Rima!

@ LA RETO

Kanalo en youtube:

http://www.youtube.com/user/Eternerima

Facebook:

https://www.facebook.com/eterne.rima

Myspace:

http://www.myspace.com/eternerima

“Se oni renkontus min private, oni mirus kiel malsama persono mi estas.”

“Mi tiom amas la muzikon kiun mi faras, ke mi tuj dediĉas ĉiun liberan tempon por novaj kantoj.”