Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Tiel la mondo... ekstremas.

Antaŭ la ĵusaj elektoj por la Eŭropa Parlamento multaj timis ke ekstremaj politikaj fortoj povus ekhavi solidan reprezenton en tiu landara decidejo. Fine kaj fie, ĝuste tiel okazis — kvankam eble malpli masive ol pensite.

Prepare al tiu evento, mia amiko Antoine Cassar (el Malto kaj el la mondo) lanĉis la poezian projekton The Shapes of Europe (La formoj de Eŭropo). Naskiĝis tri poemoj, Frozen Whirlwind (Frosta trombo) de Sultana Reza, Eŭropo 2019 de mi mem, kaj ties anglalingva varianto fare de Hoss Firooznia. Jen do la Esperanta ano de tiu triopo.

EŬROPO 2019

Je kia vok’ de kiu ni atendas?
De longe al ni sendas siajn signojn
— nunajn prav-erojn, pratempajn pra-verojn —
la ava kaj infana ter’, Eŭropo.

Malgraŭ ĉi gurdo, surdas ni, fratmurdas
nin intermite, dum termite boras
la hat’ la fundojn baldaŭ dissinkontajn.
Ĉu Titanikas ni, aŭ kunamikas
sine de dekdustela kompanaro?

Dum voras duboj nin, de sube soras
obtuza muĝ’ de ĉiaj ribelemoj
donontaj sian voĉon mil-ekstremen.
Eks-tremoj nin ekskuos, ree nunaj,
kreditaj senkreditaj fifantomoj,
sed daŭre pune kunaj, kaŭre fonaj.
Ĉu eblos resurekto kontinenta
Por landar’ malkontente improviza?

(...)

Nin venu via voko, nin reveku
Alarm’ al varm’ iama... utopia?

27 apr. 2019, Mechelen-Schaarbeek