Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Eventa Servo — La nova sistemo por diskonigi Esperantajn eventojn

Fernando Ŝajani shayani@gmail.com

En mia urbo troviĝas malmultaj esperantistoj, tial maloftas la renkontiĝoj. Mi certas ke esperantistoj agas en aliaj urboj kaj landoj, sed kiujn eventojn ili organizas? Kie? Kiam?

Mi kreis “Eventa Servo” (www.eventaservo.org) por ordigi tiajn informojn. Ĝi estas sistemo por registri, listigi kaj diskonigi Esperantajn eventojn tutmonde. En ĝi, oni povas detale priskribi eventon, aldoni fotojn kaj dokumentojn. La sistemo ordigas la eventojn laŭ landoj, urboj kaj datoj. Tiel uzanto facile malkovras la okazontajn eventojn en diversaj landoj.

Kvankam ekzistas aliaj sistemoj por listigi eventojn, plej ofte mankas al ili funkcioj pro malmoderna programado, aŭ ilin posedas neesperantistaj entreprenoj. Imagu, kio okazos se tiuj sistemoj subite iĝas pagendaj aŭ malaktiviĝas?

Eventa Servo estas senpaga kaj liber-koda. Tio signifas ke iu ajn povas kontribui al ĝia disvolviĝo. Ĝi same uzeblas per saĝtelefono aŭ komputilo, ĝi estas rapida kaj aspektas bele. Multaj aliaj funkcioj baldaŭ aperos kaj oni povas fari sugestojn.

Kiam evento estas registrita, la sistemo kreas daŭran ligilon al tiu specifa evento. Tiel oni povas diskonigi tiun ligilon tra la sociaj medioj kiel Facebook, WhatsApp ktp, kaj la sistemo konservos la eventajn informojn eĉ post ĝia fino.

Por uzi la servon, simple vizitu la retpaĝon www.eventaservo.org kaj tuj prezentiĝos al vi la listo de la venontaj eventoj. Ne necesas instali aplikaĵon, oni nur bezonas retumilon. Por krei novan eventon, oni devas registri sin per simpla formularo kaj poste plenigi la informojn pri la evento.

Tiu moderna ilo por konigi Esperantajn eventoj kaj movadajn agadojn helpos la esperantistojn trovi interesajn aranĝojn grandajn aŭ malgrandajn. Sciigo pri tio kio okazas en proksimaj urboj kaj landoj, instigas aliajn esperantistojn agi. Uzu tiun dediĉitan ilon por registri lokajn, regionajn kaj naciajn eventojn. Ebligu al la mondo scii kio okazas loke kaj vi scios kio okazas monde!

Fernando Ŝajani

shayani@gmail.com