Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Greta Thunberg kaj la voĉo de nia konscienco

Pablo Tomás CONESA GARCÍA — Hispanio

Mi unuafoje aŭdis pri Greta Thunberg en februaro, okaze de ŝia ĉeesto en la sidejo de Eŭropa Unio en Bruselo, kie ŝi senĝene alparolis la eŭropajn aŭtoritatulojn kaj skoldis ilin pro ilia neglektado de la plej grava problemo de nia epoko: la klimata ŝanĝiĝo.

La raporto pri tiu faro aperis en pluraj amaskomunikiloj. Impresis min, ke tiu malgranda kaj timida adoleskantino kapablis adresi al la tieaj politikistoj tiel verajn kaj trafajn vortojn. Mi vere tuŝiĝis de tiu knabino, de la matura freŝeco kaj de la senkompleksa aplombo kun kiuj ŝi plej prave akuzis kaj admonis la eŭropajn potenculojn kaj, pli amplekse, la adoltojn. Antaŭ Greta, ili ŝajnis nur nematuraj, obtuzaj kaj konfuzitaj kompatinduloj.

Kiu estas do tiu knabino, kiu kapablas tiel prave spiti la potenculojn kaj adoltojn pro ilia nenifarado rilate al la klimata ŝanĝiĝo? Ŝi nomiĝas Greta Thunberg kaj naskiĝis en Svedio la 3-an de januaro 2003 en mezklasa familio. Ŝi estis nekonata knabino ĝis aŭgusto 2018, kiam tuŝita de la varmego kaj arbaraj incendioj, kiujn suferis ŝia lando, ŝi decidis eksidi tutsola antaŭ la nacia parlamento. Ŝi tenis ĉemane afiŝeton, sur kiu legeblis la frazo: “Lerneja striko por klimato” kaj depostulis de la sveda registaro malpliigon de la gas-elsendoj de CO2 laŭ la akordoj de Parizo. Komence ŝi sidis ĉiujn tagojn sed post la nacia balotado ŝi decidis sidi nur vendredojn. Per tia simpla ago, ŝi altiris ĝeneralan atenton kaj instigis gejunulojn de multaj landoj surstratiĝi kontraŭ la ĝenerala pasiveco de adoltoj kaj registaroj pri la klimata ŝanĝiĝo.

Greta estis invitata paroli publike en kelkaj eventoj. Ŝi estis interalie en Londono, kie ŝi laŭtparolis fronte al la brita parlamento; en TEDX-evento* en Stokholmo; en la pint-kunveno COP24 de Unuiĝintaj Nacioj en Pollando; en la Monda Ekonomia Forumo de Davos (Svisio); en la eŭropunia parlamento de Strasburgo (Francio); en Berlino antaŭ 25 000 homoj apud la pordego de Brandenburgo; en Romo kun la papo. Ĉiujn tiujn lokojn ŝi atingis fervoje, ĉar ŝi rifuzas vojaĝi per aviadilo pro la grandega poluado kaŭzata de ĉi tiu transportilo. Ekzemple, por atingi Davos ŝi faris 32-horan trajno-vojaĝon. Ie-tie ŝi postlasis dirojn kaj frazojn, kiuj impresas pro siaj klarvidaj saĝeco kaj trafeco. [legu en la apuda kadro].

* TED estas usona neprofitcela organizaĵo, kies celo estas diskonigi “ideojn indajn je diskonigo”.

Frazoj kaj diroj de Greta Thunberg

“Ni alfrontras tujan kaj senprecendencan krizon, kiun oni neniam traktis kiel krizo. Ĉiuj niaj gvidantoj kondutas kiel infanoj. Ni bezonas vekiĝi kaj ŝanĝi ĉion.”

“Vi diras ke vi amas viajn gefilojn pli ol io ajn, kaj jen vi ŝtelas ilian estontecon antaŭ iliaj propraj okuloj.”

“Kutime mi aŭdas adoltojn diri: ‘Ni devas doni esperon al la venontaj generacioj’. Sed mi ne volas vian esperon. Mi volas, ke vi paniku. Mi volas, ke vi sentu la saman timon, kiun mi sentas. Ĉiun tagon. Kaj mi volas, ke via agu (...) Mi volas, ke vi agu kvazaŭ nia hejmo brulegas, ĉar ĝuste tio okazas.”

“Ni loĝas en stranga mondo, kie geinfanoj devas foroferi sian propran edukadon por protesti kontraŭ la detruado de sia estonteco. Ni, kiuj malplej kontribuis al ĉi tiu krizo, estas tiuj, kiuj plej suferos ĝin.”

“Laŭ ISKK (Internacia Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo) post malpli ol 12 jaroj ni ne plu povos malfari niajn erarojn. En tiu tempo, senprecedencaj ŝanĝoj ĉe ĉiuj aspektoj de la socio devas okazi, inklude de malpliigo de niaj gaselsendoj de CO2 minimume je 50%”

“Solvi la klimatan krizon estas la plej granda defio, kiun homo sapiens iam ajn alfrontis. La ĉefa solvo tamen estas tiel simpla ke eĉ eta infano povus kompreni ĝin. Ni devas ĉesigi la elsendojn de forcej-efikajn gasojn. Ĉu ni faru tion aŭ ne?”

“Se estas tiel malfacile trovi solvojn ene de ĉi tiu sistemo, eble ni devus ŝanĝi la sistemon mem”

“Kelkaj homoj diras, ke Svedio estas nur eta lando kaj ke ne gravas tio, kion ni faras, sed mi kredas, ke se kelkaj gejunuloj povas iĝi ĉefa novaĵo en la tuta mondo nur ĉar ili ne ĉeestis lernejon dum pluraj semajnoj, imagu, kion ni ĉiuj povus fari kune, se ni volus.”

“Homoj kutime komencas paroli pri espero, sun-paneloj, vent-energio, cirkla ekonomio ktp. Sed mi ne faros tion. Ni havis 30 jarojn da blablaado kaj da vendado de pozitivaj ideoj. Kaj mi pardonpetas, sed tio ne funkcias, ĉar se tio funkcius, gas-elsendoj estus malpliiĝintaj nuntempe. Ili ne malpliiĝis. Kaj, jes ja, ni bezonas esperon, kompreneble. Sed la sola afero, kiun ni bezonas pli ol esperon, estas agado. Kiam ni ekagas, espero estas ĉie. Do, anstataŭ serĉi esperon, serĉu agadon. Tiam, kaj nur tiam, espero alvenos.”

Ekzemplo

Ŝia ekzemplo kaj ŝiaj diroj stimulis multajn adoleskantojn kaj gejunulojn simile protesti por la klimato kaj por sia estonteco. En decembro 2018 kaj en la unuaj monatoj de 2019 studentoj strikis kaj manifestaciis en pluraj landoj, kiel Aŭstralio, Aŭstrio, Belgio, Kanado, Nederlando, Germanio, Finnlando, Danio, Japanio, Svedio, Britio kaj Usono. En Aŭstralio, miloj da studentoj decidis striki vendrede, spite al la diroj de la ĉefministro, kiu publike pledis “por pli da lernado en lernejoj kaj malpli da aktivismo”. En Bruselo (Belgio) mezlernejanoj manifestaciis pli kaj pli multnombre ĝis ili atingis amas-marŝon, kiun partoprenis ĉirkaŭ 70 000 homoj. En Berlino kunvenis 25 000 personoj proksime de la pordego de Brandenburgo. La 15-an de marto estis kunvokita tutmonda striko de studentoj por la klimato. Centmiloj da gejunuloj surstratiĝis en pli ol 1000 urboj de 89 landoj de la kvin kontientoj por postuli la urĝan intervenon de la registaroj kontraŭ la tutmonda varmiĝo.