Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

15 faktoj kiujn vi certe ne sciis pri Hungario...

Petra Smidéliusz, Hungario

1) La hungara lingvo estas finn-ugra lingvo, ĝiaj plej proksimaj parenclingvoj estas la mansa, ĥanta, udmurta kaj komia. La hungara lingvo estas la oficiala lingvo de la hungara ŝtato ekde 1844 (antaŭe estis la latina).

2) En la hungara lingvo estas 44 literoj, el kiuj 14 estas vokaloj (a, á, e, é, i, í, o, ó, ö, ő, u, ú, ü, ű).

3) La plej longa hungara vorto estas töredezettségmentesítőtleníttethetetlenségtelenítőtlenkedhetnétek.

4) La vilaĝo kun la plej longa nomo estas Nyugotifelsőszombatfalva, kaj la plej longa nomo de trajnhaltejo estas Badacsonytördemic-Szigliget.

5) La hungara kuirarto estas fama, kvankam la manĝaĵoj ne estas tre sanigaj. Ili enhavas multe da viando, grasaĵoj, salo kaj aliajn spicaĵojn (ĉefe paprikon). Origine gulaŝo estas tipa supo kun multe da viando kaj paprikoj, kun terpomoj kaj pastaĵo. La manĝaĵo kiun eksterhungarie oni nomas gulaŝo (viandaĵo kun paprika saŭco, sed sen terpomoj), nomiĝas pörkölt.

6) En Hungario oni ofte manĝas dolĉajn pastaĵojn kiel duan pladon: Ekz. oni manĝas makaroniojn kun konfitaĵo, blanka fromaĝo kun lardo, kakaopulvoro, sukeritaj muelitaj juglandoj aŭ kun semoj de papaveto.

7) La familia nomo estas antaŭ la persona nomo, kaj tradicie, kiam virino edziniĝis, ŝi perdis sian tutan nomon kaj ekhavis la kompletan nomon de la edzo, kun la aldonaĵo -né. Ekzemple, la edzino de KALOCSAY Kálmán nomiĝus KALOCSAY Kálmánné, do eĉ ŝia persona nomo perdiĝus. Nuntempe virinoj libere povas elekti ĉu ili gardas sian knabinan nomon aŭ kombinas tiun kun la edza nomo aŭ transprenas formon de la tradicia edzinnomo.

8) Famaj hungaraj inventaĵoj estas la globkrajono, la sekuralumeto, la atombombo kaj la ludilo nomata magia kuboRubik-kubo, kiu estas unu el la plej popularaj ludiloj en la mondo.

9) La plej fama hungaro estas Puskás Ferenc, kiu estis elektita unu el la plej bonaj piedpilkludantoj de la 20a jarcento.

10) La 23-a de marto estas la oficiala tago de la hungara-pola amikeco.

11) Laŭ la hungara pramitologio la mondo konsistas el tri partoj, kiujn kunligas arbego, kies radikoj estas en la suba mondoparto (subtera mondo), la trunko en la meza (nia mondo) kaj la frondaro en la supra (transmondo). La arbo aperas en multaj popolfabeloj.

12) Hungario estis fondita en la jaro 1000 aŭ 1001, kiam la reĝo Stefano la Unua (Stefano la Sankta) decidis kristanigi la paganan hungaran popolon kaj ricevis kronon de la papo.

13) La nomo de la lando en la hungara estas Magyarország (Madjarorsag), sed en la plej multaj lingvoj ĝia nomo komenciĝas per (H)ung-, kiu aludas al la parenca rilato inter la hungaroj kaj la hunoj. Laŭ la mitologio, Hunor kaj Magor (prauloj de la hungaroj kaj hunoj) estis fratoj. Iun tagon ili iris ĉasi kaj ilin kondukis fama hungara mitologia figuro, la mirakla cervo (Csodaszarvas), en la proksimecon de la nuntempa teritorio de Hungario.

14) Laŭ la stereotipoj hungaroj estas tre ruzaj. Onidire se hungaro eniras domon lasta tra turniĝanta pordo, li ĉiam kapablas eliri unua.

15) Ekde 1987, ĉiun someron internacia grupo de viglaj junuloj aperas en la centro de iu hungara urbo por akvobatali en fontano per akvopafiloj, kanti, ridi, ludi frenezajn ludojn kaj partopreni en amuzaj konkursoj. Ili ĉiuj parolas Esperanton kaj estas la partoprenantoj de la Internacia Junulara Semajno (IJS). Se vi volas pasigi agrablan semajnon kun multaj mojosaj junuloj, ne maltrafu IJS 2011, kiu okazos en belega natura medio apud Danubo, en Búbánatvölgy (Valo de malĝojego) inter la 16a kaj 22a de aŭgusto. Pli da informoj ĉe www.ijs.hu