Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

EvildeaRichard Delamore

La plej aktiva kaj stulta Esperanto-Jutubisto

Rogener Pavinski

“Saluton al ĉiuj! Jen Evildea, via dio!” Tiel komenciĝas ĉiuj videoj de Richard Delamore en sia YouTube-kanalo en Interreto. Sub la kromnomo Evildea (kunmetaĵo por Evil [malbono] kaj Idea [ideo]), la 28-jara aŭstralia esperantisto praktike ĉiutage afiŝas novan videoblogaĵon. En la videoj li parolas pri diversaj aferoj, pri la lingvo kaj movado, sed ankaŭ pri sia propra vivo, siaj pensoj, inter aliaj stultamuzaj videoj.

Iom post iom kreskadas la spektantoj kaj subtenantoj de Evildea. Estis tio, kio okazis ĉirkaŭ la kampanjo #Esperantolives (Eo: Esperanto vivas), kiun li iniciatis okaze de la lasta Zamenhof-tago kaj kiu instigis la esperantistojn registri videojn por reklami Esperanton je la 15-a de decembro. Kvankam ne volis dekomence krei Esperanto-kanalon, li jam havas pli ol 100 videojn en Esperanto kaj 2 000 sekvantojn, kiuj plejparte ja parolas Esperanton, kaj ĵus lanĉis sian retejon!

Richard apartenas al nova generacio de esperantistoj, kiuj lernis Esperanton per Interreto (li memlernis per lernu.net) kaj por kiu la uzado de novaj teknologioj multe gravas por kreskigi la komunumon ĉirkaŭ la lingvo. Laŭ li, tiu teknologio estas malbone uzata de la movado kaj rezulte Esperantujo vere suferas pro granda manko de filmita materialo en kaj pri Esperanto.

Se oni rememoras ke antaŭ ne multe pli ol jardeko, la provoj krei Esperanto-Televidon vane foruzis kelkmilojn da eŭroj de la esperantistoj ĉirkaŭ la mondo, eblas diri ke la nuna realo praktike prezentas al ni tiun revon konkrentiĝinta, sed per la manoj de kompetentaj kreantoj, kiuj iom post iom produktas kvalitan materialon en Esperanto, plejofte senpage.

Vi komencis la videoblogadon en via nacia lingvo, la angla, sed nun vi pratike parolas nur en Esperanto. Kial tiu ŝanĝo?

Mi tute ne intencis lanĉi Esperanto-kanalon. Mi volis dekomence krei anglan videoblogon pri miaj vivo kaj kredoj. Evidente, mi estus de tempo al tempo parolinta pri miaj spertoj en Esperantujo, sed ĝenerale mi ne volis trakti la temon. Tamen, tiun unuan semajnon, montriĝis al mi granda ekkresko de spektadoj ĉe la angllingvaj filmoj pri Esperanto. Samtempe, la nombro da komentoj multobliĝis ĉe tiuj filmoj. Evidentiĝis, ke miaj spektantoj volas spekti precipe Esperanto-enhavon. Tiam mi komencis iompostiome ricevi pli da petoj por filmoj nur en Esperanto. Do, mi devis cedi al iliaj deziroj, kaj elsendi nur per Esperanto. Kompreneble, tio tute ne ĝenis min ĉar mi ja estas amuzisto, mi simple ne antaŭvidis, ke mia spektantaro troviĝos en Esperantujo. Nun mi daŭrigas elsendi esperantlingve ĉar mi sentas, ke mi povas iel influi kaj kreskigi la komunumon. En la angla mondo mi estas neniu. En Esperantujo mi povas gvidi la progreson de la komunumo kaj riĉigi ĝian kulturon.

Ĉu la granda plejmulto de viaj spektantoj kaj subtenantoj estas esperantistoj?

Preskaŭ ĉiuj estas esperantistoj. Mi havas malmultnombran abonantaron de neesperanto-parolantoj. Tamen, estas malfacile flegi sekvantaron de neesperantistoj sen subtekstoj por ĉiuj filmoj — tio estas unu el miaj novjaraj celoj. Kiam mi enspezos sufiĉe da mono per mia Patreon-paĝo (financada sistemo), tiam mi dungos subtekstigiston.

Ĉu laŭ vi, la kampanjo #Esperantolives estis vere sukcesa aŭ ĉu nur esperantistoj spektis la videojn unu de la aliaj?

Jes, kaj diversmaniere. La ĉefa celo de la kampanjo estis ekinteresi la publikon pri Esperanto per la subita kaj vasta uzado de la kradvorto #EsperantoLives la 15-an de decembro (Zamenhofa Tago). Ni volis plialtigi la pozicion de la kradvorto al la ĉefa paĝo de Tvitero kaj Fejsbuko. En tiu pozicio, milionoj da homoj vidus kaj eble alklakus ĝin. Sed, simple uzi la kradvorton ne estis sufiĉa; niaj partoprenantoj devis ankaŭ fari filmeton pri tio, kiuj ili estas, kio estas Esperanto, kaj kial ili lernis ĝin. Bedaŭrinde, tiun semajnon ni ne povis atingi la unuan paĝon de ajna retejo ĉar la filmo Star Wars (Eo: Stelmilitoj) premiere furoris en la kinejoj.

Je la fino de la kampanjo, oni jam alŝutis pli ol 200 filmetojn per diversaj lingvoj. La kampanjo havis kelkajn efikojn: 1) Ĝi disvastigis intereson pri Esperanto inter kaj ekster Esperantujo. Sendube, multe da esperantistoj elektis spekti la filmojn unu de la alia. Tamen, mi legis ankaŭ komentojn de neesperantistoj ĉe kelkaj filmoj. Mi konscias, ke kelkaj el miaj amikoj neesperantistaj disvastigis mian filmeton. 2) Ĝi pliriĉigis la videoenhavon de nia komunumo — Esperantujo vere suferas pro granda manko de filmita materialo en kaj pri Esperanto. 3) Ĝi donis novan kaj precipe junecan vizaĝon al la Esperanto-movado. Tio nepre helpas kiam oni hazarde ekserĉas Esperanton per Jutubo.

Ĉu vi ne vidas problemojn montri viajn ĉiutagan vivon kaj familion? Ĉu vi kredas ke vi povas iĝi fama en la movado pro via videoj?

Mi estas aktoro jam delonge kaj mia familio konscias, ke mia vivo eble pli publikiĝos estontece. Do, tio ne vere koncernas la familion. Rilate vian duan demandon, mi ne vidas famecon kiel ion specialan en Esperantujo. Nia komunumo ne estas sufiĉe granda por vere havi famulojn; konatojn jes, sed famulojn tute ne.

En via videoblogo vi jam manĝis (aŭ provis manĝi) kapsikojn, vasabion* kaj plej laste (kun sukceso) araneon! Tamen, tiuj amuzegaj videoj ne havas milojn aŭ milionojn da spektoj kiel similaj tra interreto. Ĉu vi pentas fari ilin?

*

https://www.youtube.com/watch?v=m1tB7RhKo3Q

“Mi Manĝas Paketon da Vasabio”

*Vasabio = akra spicherbo

Ĉu mi bedaŭras mian stultecon? Nu, dum la filmado mi certe dubas pri mia mensa sano, sed tuj poste, leginte la komentojn de miaj spektantoj, mi ĝojas vidi la entuziasman spiriton de nia virtuala komunumo. Tiaj stultaj defioj helpas kunigi kaj plifortigi mian komunumon. Do, komparado de mia kanalo kun tiuj grandaj anglalingaj estas neutila al mi; miaj filmoj servas malsaman celon.

Kiel reagas viaj spektantoj?

Tre pozitive, mi havas kernan grupon (ĉirkaŭ 300/400) da spektantoj, kiuj spektas ĉiun filmeton. 52 el ili ankaŭ finance subtenas mian kanalon per Patreon. Miaj filmoj estas precipe edukaj kaj amuzaj kaj temas pri aferoj, kiuj interesas junulojn.

Kiom da tempo vi dediĉas al via videoblogado? Ĉu vi planas plentempe labori por la kanalo?

Entute, tri-kvar horojn tage. Mi devas prepari kaj studi la temon de la filmo, tiam filmi, munti, redakti, alŝuti, kaj finfine disvastigi ĝin. Mi ŝategus fariĝi plentempa, profesia esperantisto, sed mi nuntempe enspezas tro malmulte por eĉ konsideri tion.

Kiu estas, laŭ vi, la ĝusta vojo por la filmoindustrio en Esperanto?

La nuntempaj junuloj volas amuziĝi per filmoj kaj videoludoj, du fakoj strange neglektataj de la ĉefaj asocioj kaj monhavaj organizoj. Eĉ la jutuba kanalo de UEA (UEAviva) enhavas malpli ol 50 filmojn kaj aspektas amatora. Jutubo estas la dua plej granda serĉilo en la tuta mondo. Kiam junuloj volas rapide lerni pri novaj temoj, ili kutimas serĉi ĉe Guglo aŭ Jutubo. Do, laŭ mi, filmfarado devas fariĝi kerna agadkampo de Esperanto-asocioj kaj individuoj kapablaj. Tute mankas al TEJO kaj aliaj asocioj Jutuba ĉeesto. Se vi serĉus ajnan grandan kompanion, vi trovus oficialan kanalon rilate ties varojn.

Kiujn konsilojn vi donus al esperantistoj, kiuj volas komenci videoblogon?

Videoblogado estas bonega maniero por plibonigi vian Esperanton. Ĝi devigas vin uzi la lingvon en diversaj kuntekstoj kaj medioj, kaj el tio montriĝos al vi la mankoj en viaj kapablo kaj vortostoko. Mi mem jam rimarkis grandajn saltojn en mia flueco ekde kiam mi komencis videoblogi. Do, evidente mi alte rekomendas videoblogadon al iu ajn interesato. Rilate konsilojn, mi simple volas diri, ke se vi deziras kreskigi publikon, tiam priparolu interesajn kaj amuzajn temojn. Kompreneble vi bezonas kameraon, video-redakilon, kaj sufiĉe bonan interreton. La plej granda miskompreno de videoblogontoj estas kiom da laboro necesos. Videoblogado estas tempoprena afero kaj komence preskaŭ neniu spektos viajn filmetojn. Do faru tion por vi mem.

Kiel eblas mojosigi Esperanton ekster la Interreto?

Esperantistoj devas esti pli progresemaj rilate la artojn kaj sciencojn ol la cetero de la mondo. Tio ne estas facila tasko, sed ĝi estas la sola vojo antaŭen. La problemo estas, ke la plejparto de Esperantujo rigardas la orajn jarojn de la frua movado sen serioze konsideri kaj utiligi la ilojn de la moderna mondo. Ekzemple, mi certas, ke vi ĉiuj aŭdis la anekdotojn de la avo, kiu demandas sian nepon por asisti pri teknologiaj problemoj. Ni devas ĉiam turniĝi al la plej junaj membroj de nia socio por vidi la vojon antaŭen. Ni devas esplori kaj utiligi la tendencojn de la junularaj movadoj ekster Esperantujo.

Ligiloj:

ildea.tv

Retejo

https://www.youtube.com/evildela

Evildea Kanalo

https://www.patreon.com/evildea

Financapoga retejo por Evildea

“La nuntempaj junuloj volas amuziĝi per filmoj kaj videoludoj, du fakoj strange neglektataj de la ĉefaj asocioj kaj monhavaj organizoj”

“Esperantistoj devas esti pli progresemaj rilate la artojn kaj sciencojn ol la cetero de la mondo”