Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
Verŝajne vi jam aŭdis pri “La Vulpo kaj la Ŝafisteto”, unu el la pli konataj fabloj de Ezopo, greka poeto, kiu vivis ĉirkaŭ la jaro 600 a.K.. La rakonto estas simpla: La iomete stulta ŝafisteto ĉiutage kuras tra la stratoj de sia urbo kaj ekkrias senkiale: “Jen, venas la Vulpo!”. Post kelkaj tagoj, ĉiu loĝanto ĉesas kredi lin; kun fatala sekvo, kiam la vera vulpo alvenas. Memkompreneble, tiu rakonto havas gravan sencon, kiu en la nuna moderna mondo eĉ pli valoras, ol dum la vivtempo de Ezopo.
Paniko pri la fino de la mondo ĉiam estis “moderna”, ekde kiam homoj vivas surtere. La apostoloj de Kristo, en la 1-a jarcento, eĉ kredis ke ili povos mem observi la revenon de la “Filo de Dio”. Poste, oni kredis ke “novaĵoj” sur la tero (kiel fervojoj, aŭtoj, radio kaj televido — poste Interreto, retpoŝto, sociaj retejoj) kunportus danĝeron de detruado de la kulturo kaj intelekto.
Ĉiam, kiam mi diras ke la nuntempa junularo estas “malbone edukita”, la respondo estas malkompreno kaj eĉ protesto de la aliaj. La kialo: la homoj ĉiam plendis pri la “malbona junularo”, eĉ en la antikvaj altaj kulturoj. Ofte, post tiuj plendoj, nenio grava okazis. Sed iam, Ezopo ekpravis kaj tiuj altaj kulturoj spertis malrapidan kaj doloran morton. Certe, en la mezo de la estinta jarcento, estis multaj da plendoj pri minijupoj, kaj la frazo “virinoj al la kuirfornoj!“ estis preskaŭ normala kaj nekritikebla. Do, multaj homoj nun pensas, ke la socio havos bonan estontecon. Mi malkonsentas: ni ĵus trapasis “ruĝan linion”. Ezopo denove ekpravas.
Germanio, en la jaro 2017. Mi babilis kun murofarbisto, 57-jara, nomata Gerd. “Franz-Joseph”, li diris, “imagu, ni havas sufiĉajn senlaborulojn en Germanio. Tamen, la plimulto da senlaboruloj ne taŭgas por la laboro. Se mi diras, ke muro estas tri metrojn alta kaj kvin metrojn larĝa, ili eĉ ne povas kalkuli la areon de la muro!”
Do, ĉu okazas io, kion oni povus nomi “stultiĝado”? Fakte, se ni sekvas Ezopon, eblas ke nun estas la tempo, kiam oni ne plu kredas la ŝafisteton. Por tiuj, la “stultiĝado” de la junularo ne okazas. Kaj la figuro de la ŝafisteto egalas al la homoj, kiuj plendas pri la alvenonta totala perdo de nia kulturo. La problemo estas ke tiuj homoj plendis tro multe, tro longe. Neniu plu kredas ilin.
Multaj “membroj de la homaro” loĝas en bonaj cirkonstancoj hodiaŭ. Sed memkompreneble, ankoraŭ estas vasta malriĉeco kaj malsameco. Unu procento de la homaro havas tiom da mono, kiom la plej malriĉa duono de la mondo havas. Tiuj, kiuj estas pli prosperaj — ekzemple germanoj — ĝojas pri sia riĉeco kaj laŭdas la “hodiaŭan mondon” pro prospero, komforto kaj paco.
Prospero? Komforto? 850 milionoj da homoj en la mondo malsatas. Tiom same, kiom la loĝantoj de Usono kaj Eŭropa Unio kune. Komforto? Elektra lumo, fridujoj, hejtado, gargaraj necesejoj, fluanta varmakvo aŭ gasfornoj ne estas memkompreneblaj por miliardoj da homoj. Se okcidentaj eŭropanoj aŭ usonanoj laŭdas la kapitalismon, sur kies kosto ili faras tion? Mi ne nur parolas pri Afriko aŭ Bangladeŝo. Mi estas eŭropano, kaj en mia infaneco, nia familio ne ĉiam povis satiĝi.
Kaj paco? Antaŭ balotoj, politikistoj ŝajnas fari ĉion por la paco. Preskaŭ neniu plenumas tiun promeson — ĉar milito estas profitdona. Anlaŭ politikistoj de la maldekstra flanko perfidis siajn pacajn valorojn. Eĉ en “riĉaj” landoj. En 2003, la 3-a Golfa Milito komenciĝis kaj Usono estis apogata de trupoj de la angla ĉefministro Tony Blair, kiu estis maldekstra politikisto.
Mi ankoraŭ bone memoras la jarojn 1998 kaj 1999. Mi estis proksimume ok-jara kaj loĝis en la sudo de Hungario. Ĉiunokte mi aŭdis bombavidailojn, kiuj venis de mia propra hejmlando, Germanio. Mia patro ĉiuvespere aŭskultis radioprogramon de Belgrado. Mi bone memoras la anoncmuzikon. Estis raportite, ke la Alianco faligis infano-ludojn kun bomboj intere. Tagojn poste, kiel kutime, li sidis antaŭ la radioaparato, enmetis la frekvencon kaj... la radio restis muta. “Nia” kanceliero Schröder kaj lia ruĝ-verda registraro sendis trupojn al Jugoslavio. Estis milito kun NATO. Estis milito en Eŭropo. Kaj nun, denove, Eŭropo estas teatro de milito: Jen Ukrainio.
Ĉu tio estas la rikolto de la kapitalismo?
“Levu vian pugnon alte kaj espere”, kantas Jonny M (kiu estas ekzakte kvar tagojn pli juna ol mi). Je la fino de la Dua Mondmilito, kreskis la tutmonda naciismo. La vetarmado kaŭzis malriĉiĝon de preskaŭ 300 milionoj da loĝantoj de Sovetunio. Aktuale, unu aŭ du elcentoj de la homaro regas la estontecon de nia planedo. La estonteco de la klimata ŝanĝo, la novan vetarmadon, la malsatecon de malriĉuloj, la malabundon de resursoj, kaj finfine la estontecon de la tuta homaro.
Denove, ekzakte kiel ĉe Ezopo. En la jaro 1972, la Klubo de Romo prezentis la faman studon La limoj de kreskado*, *. Oni antaŭdiris, ke ĉirkaŭ la jaro 2000 novaj militoj kaj forta migrado komenciĝos.
Kio okazis septembre de 2001? Jes, katastrofo, kiu kunportis militon. Kio okazis en 2008? Granda ekonomia krizo — kelkaj diras, la plej granda en la historio. Kio okazis en 2015? Alvenis ondo da rifuĝintoj al Eŭropo; sufiĉe granda amaso ke eŭropanoj, almenaŭ parte, komprenis la gravecon de la popolomigrado — kaj amaso sufiĉe granda por timigi la popolon, persvadante ilin elekti dekstrajn popolistojn.
Se oni pensas pri milito, oni pensas pri la Dua Mondmilito. Milionoj da homoj mortis. Sed ĉu vi sciis, ke ekde 1978 estas ankaŭ 2 milionoj da mortintoj sole en Afganio? Laŭ la Bulletin of Atomic Scientists (Bulteno de Atomfizikaj Sciencistoj), la mondsekureca situacio estas same problema kiel en 1953, kiam okazis la unuaj atombombaj testoj de Sovetunio. Fakte, en 2016, la kvanto da militviktimoj surtere estis la plej granda ekde la falo de la Fera Kurteno. Aŭ ĉu vi sciis, ke sur la marfundoj restas 72 funkciantaj nukleaj eksplod-kapoj?
Ni vidu ne nur la tutan mondon. Mondskala katastrofo povas ekfariĝi ankaŭ de la kunesteco de samtempaj regionaj krizoj. La subprime-krizo (bankaj grandriskaj monpruntoj) komenciĝis en 2007 en Islando kaj disvastiĝis al Usono, kie en la jaroj poste milionoj da homoj perdis sian hejmon per multobligo de hipotekoj. Eŭropo falis profunden. La ekonomio de Germanio ŝrumpis 5,6% en 2009, kaj Grekio spertis preskaŭ morton. Mi estis junulo proksimume 19-jara tiam. Mi timis multe. Sed finfine, Eŭropo eltenis la krizon. Mi ne konsideris la homan kapablon de alĝustigado.
La vera problemo hodiaŭa estas la kreskanta malsameco inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Dekstremaj partioj kreskas preskaŭ ĉie en Eŭropo. Mia persona opinio pri AfD (Alternativo por Germanio) ne estis tro negativa longtempe. Sed mi estis trompita. Hodiaŭ mi televidumis kaj vidis paroladon de Jörg Meuthen, direktoro de AfD. Li rigardis “amike” aliajn dekstrapartiojn de Eŭropo, inklude Fidesz, UKIP, Lega Nord aŭ FPÖ. FPÖ? La partio de Heinz-Christian Strache, la homo kiu volas puni min pro la malĝusta koloro de mia pasporto? Prefere, mi forhakigus mian manon anstataŭ voĉdoni por tiaj homoj.
Mi surpriziĝadis kaj pripensis. Tiuj partoj — AfD, Lega, Front National, Sverige demokraterna — havas senton pri “supereco” en si. Sed kie komenciĝas la “ekskluzivaj ni” kaj kie finiĝas la “inkluzivaj ni”? Se ĉiu nacio de Eŭropo pensas nur pri si mem, ke ĝi estas “la plej protektinda”, kiel povas ekzisti konsento inter la dekstremaj partioj? La respondo estas simpla: Ili havas malamon kontraŭ io kiel la koncepto de malamiko. Ĝis 1945, tiuj konceptoj estis i.a. judoj, ciganoj kaj samseksemuloj. Nun, tiuj malamikoj estas ĉefe rifuĝintoj.
Ni loĝas en mondo de cerbolavado. Neniu scias kion ni devas kredi. La komunikiloj estas plenaj de falsaj novaĵoj. Aŭ ĉu ne estas interese, ke 15 minutoj da novaĵoj ĉiutage en televido sufiĉas kiel informo? Ke en la vespero la novaĵoj estas la samaj kiel matene, kaj ni denove kaj denove vidas la samajn videobildojn kiel tagojn antaŭe? La plimulto de la novaĵoj eĉ ne havas proprajn bildojn, sed nur specimenojn. Neniu devus kredi tion, kion oni vidas. Se vi sidas antaŭ la televidilo, fermu viajn okulojn, kaj kredu nur duonon de tio, kion vi aŭdas. Tio estas: Kredu nenion.
La veraj problemoj de nia tempo restas kaŝitaj. Neniu parolas pri la eksplodonta energia konsumo de la same eksplodontaj Interreto kaj telekomunikado. La malabundo de pura akvo, en la pasinteco ankoraŭ rimarkita kiel problemo, ne plu estas en la publika percepto. Kaj kiu parolas pri la danĝeroj de eksplodontaj manĝaĵprezoj mondskale pro rikoltaj fiaskoj? Tio okazas ne nur pro dezertiĝado. Longe forgesitas la problemoj kun mortintaj kolonioj de abeloj. Ĉiujare, la amaso de la malriĉuloj kaj malsatuloj kreskas. Imagu la kaoson, se milionoj da malsatuloj frapas al la pordoj de Eŭropo aŭ Usono. (Ndlr: kiel la miloj da centramerikanoj, kiuj pilgrimadis al Usono*)
Unu el la “bonfaroj” de Angela Merkel estas, ke ŝi duobligis la nombron da milionuloj en Germanio. Pro tiuj “sukcesoj”, ŝi estas laŭdata en la publik-juraj komunikiloj. La problemo estas ke la voĉoj de la riĉuloj estas pli valoraj ol la voĉoj de la bazuloj de la lando. Ju pli da havo, des pli da pravo. Kiu mencias, ke vasta parto de la germana ekonomio ekzistas nur, ĉar dekmiloj da homoj mortas aliloke per germanaj armiloj de ThyssenKrupp aŭ Heckler & Koch? La riĉuloj en la mondo estas malplimulto — sed tre laŭta malplimulto.
Ni melodiumu kun Jonny M: Ni devas levi niajn pugnojn “alte kaj espere”. Mi ankoraŭ kredas je la junularo. Malgraŭ ĉio, mi esperas ke, kio ajn okazu, ni havos la eblon alĝustiĝi al la venontaj krizoj kaj defioj, kaj kune establi pli bonan mondon kun paco, respekto al la naturo kaj interhoma kompreno. La avertantaj homoj estis tro multaj en la pasinteco. Neniu scias, kaj neniu scios, kiam la vera vulpo alvenos. Mia averto: Estu atenta ĉiutage.
Referencoj