Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

FACILA

Kiam venos printempo?

Natalja POLIKAŜINA - Rusio

En Moskvo printempo tute ne hastas. Ĉiutage ni vekiĝas pro sonoj de batoj: oni forĵetas neĝon de la tegmentoj kaj dis-batas glaci-pendaĵojn, por ke ili ne falu sur la kapon de preterpasantoj. Marto estis vere vintra monato. Ekzemple, la 24-an de marto estis bona kaj suna vetero, sed... ĉu tio estas printempo? Ni laciĝis de atendado kaj veturis serĉi ĝin.

Miaj konatoj el aliaj landoj de Eŭropo parolis: printempo alvenis ĉe ni, ĉio floras kaj ni surmetas ĉemizon. Mi ankaŭ volis surmeti ne palton sed ĉemizon kaj decidis veturi al Eŭropo.

Ĉu vi atentis, ke tre malvarmas en Eŭropo lastatempe? Tio signifas, ke tien alvenis ni :)

Ni havas longan vojaĝon: Vieno — Prago — Berlino — Hamburgo. Mi neniam antaŭe estis en la centra Eŭropo. Dum nia unua tago en Vieno mi preskaŭ kaptis printempon kaj, jes, surmetis ĉemizon. Sed poste, la kaprica belulino (en la rusa, printempo estas “ŝi”, bela juna virino) tre rapide forkuris de ni. Tre malvarma vetero kaj furioza vento devigis nin bedaŭri, ke ni ne prenis ĉapojn kun ni. En Prago mi tiel malvarmis, ke foje vespere mi ekploris kaj petis la edzon re-iri hejmen. Sed poste en Germanio estis eĉ pli malvarme ol en Ĉeĥio. Ni ne povis kur-atingi la printempon.

Sed malgraŭ malbona vetero ni ĉiuj ĝojas, ke ni vidis belajn kaj interesajn urbojn kaj ekkonis ion novan. Mi komprenas, ke nia vetero ne estas tre malbona :) Kaj printempo alvenos, nepre. Mi pacience atendas.

GLOSO

Hasta: Tro rapida

Palto: Supervesto, portata eksterdome, ĝenerale en malvarma vetero

Kaprica: Aganta libervole kaj senkontrole

Furioza: Tre kolera

Ĉapo: Kapvesto