Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

POEZIO

Fernando Pessoa

Ĥod Kristovo - Brazilo

**

En 1972, la eldonejo Stafeto (poemoj - noveloj - dramoj - eseoj) eldonis 1000 ekzemplerojn de l` libreto “Vojo kaj Vorto” de Roberto Passos Nogueira. Mi ne scias ĉu poste estis aliaj eldonoj, sed la katalogo de UEA ankoraŭ vendas tiun 72-an eldonon. La libro estas minimume genia. Kaj la originalaj poemoj kaj la tradukitaj estis tre trafe kaj taŭge elektitaj, tial la legado de la libro estas senfina... mi ĉiam povas legi kaj relegi ĝin kaj mi ĉiam surpriziĝas.

Sed tiu ĉi artikolo ne temas pri R. P. Nogueira, sed pri Fernando Pessoa, genia poeto, kies poemero estis genie tradukita de Nogueira en “Vojo kaj Vorto”.

Fernando Pessoa, kiu naskiĝis en Lisbono, Portugalio, en 1888, kreis plurajn pseŭdonomojn (Álvaro de Campos, Alberto Caiero, Ricardo Reis, Bernardo Soares ktp...). Ĉiu heteronimo havis siajn proprajn personajn vivon, historion, verkstilon ktp, tial sorbi la verkaron de Fernando Pessoa estas granda laboro, ĉar li ja estis tre densa verkisto, kvankam li tre simple kaj klare verkis. Tio rimarkeblas sube:

El la gardisto de brutaroj (Alberto Caiero)

XXXIX

La mistero de la aĵoj, kie ĝi estas?
Kie ĝi estas, kiu ne aperas
Eĉ por sin montri mistero?
Kion scias pri ĝi la rivero kaj kion scias la arbo?
Kaj mi, kiu ne scias pli ol ili, kion pri ĝi scias?
Ĉiam kiam mi rigardas la aĵojn kaj pensas pri kio la homoj pensas pri ili,

Mi ridas kiel rivereto sonanta freŝe sur ŝtonoj.

Ĉar la sola kaŝita senco de la aĵoj
Estas ke ili ne havas iun ajn kaŝitan sencon.
Estas pli strange ol ĉiuj strangecoj
Kaj ol la revoj de ĉiuj poetoj
Kaj ol la pensoj de ĉiuj filozofoj,
Ke la aĵoj estas ĝuste kio ili ŝajnas esti
Kaj ekzistas nenio por esti komprenita.

Jes, jen kion miaj sensoj lernis solaj:
La aĵoj ne havas signifon: ili havas ekziston.
La aĵoj estas la sola kaŝita senco de la aĵoj.

Fernando Pessoa

Portugalio

(1888-1935)

Traduko: Roberto Passos Nogueira