Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

KINO

Filma jaro 2011

Aleksander OSINCEV - Rusio

“Eĉ filmo malgranda konstante spektata...”

Antaŭ unu jaro* mi komencis disdoni verdajn Oskar-premiojn por la filmoj kaj filmo-farantoj, kiuj kreas ene de Esperantujo kaj ekster ĝi. Kaj ĉar la Esperanta kino evoluas, estus interese daŭrigi la aljuĝadon de tiuj neoficialaj premioj. Ruĝa irtapiŝo, smokingo kaj ni komencas.

La ĉefa evento de la Esperanta filmarto en 2011 iĝis la unua Esperanta Kinofestivalo*, kiu okazis en julio, en San-Paŭlo, Brazilo, dum la Kongresego TAKE+BKE+BEJK. La Magra moderna E-kinarto sukcesis plenigi la programojn de la kinofestivalo kaj la konkurso de mallongegaj filmoj kun daŭro de 5, 15 kaj 30 sekundoj ravis la spektantojn. La krea unuiĝo “Filmoj sen limoj”, kiu organizis la eventon, donas al ni la esperon, ke la kinofestivalo iĝos tradicio. Al la tuta teamo mi donus la premion “Freŝa vento” (kvankam elsuĉita el fingro).

Sam Green, novjorka reĝisoro kaj filmofaranto, ricevinte antaŭ unu jaro la premion “Plej bona ŝajnigo de la troja ĉevalo” por la filmo “Utopio en kvar movimentoj”, ne senrevigis nin en la pasinta jaro per sia nova filmo. La finpretigita dokumenta filmo “The Universal Language” (La Universala Lingvo) malfermis la unuan Esperantan Kinofestivalon kaj vekis grandan atenton de la esperantistaro. La realeca prezentado de la moderna stato de la E-movado kaj E-komunumo ne lasis la verdan popolon indiferenta: tuj aperis tiuj, kiuj amas la filmon, kaj tiuj, kiuj ĝin malamas, la ceterajn mi ankoraŭ ne renkontis. Malgraŭ la financa subteno flanke de ESF, Sam ne faris reklamecan filmon, sed provis montri, kiel perceptas nin la cetera mondo. La DVD-o, por kiu “Filmoj sen limoj” helpis traduki subtekstojn en 15 lingvojn, tamen estas bone vendata. Kaj la filmo ricevas la premion “Sukceso de la jaro”.

La Usona reĝisorino Marta Masferrer, ĝojinte pri nia premio “Pro kuraĝo” en la antaŭa jaro, daŭrigas kunlaboron kun esperantistoj kaj ekde la komenco petis finance subteni ŝin en la nova kaj ŝia diploma mallonga filmo “Asternauts” (Kosmernaŭtoj). Laŭ plano la oficiala DVD-o devas aperi kun subtekstoj en Esperanto. Ĉi-foje en la filmo ne aperos malbonaj esperantistoj, se nur en la rolo de eksterplanedanoj. Marta meritas nian premion “Pro kunlaboremo”.

Daŭrigante la temon pri eksterplanedanoj indas mencii la filmon “Attack of the Moon Zombies” (Atako de la lunaj zombioj) de la usona reĝisoro Christopher R. Mihm. Tute hazarde naskiĝinta ideo kun nebula rilato al Esperanto, ĝi tamen kreskis ĝis granda dublista projekto. La filmo estis kvazaŭ dublita en Esperanto. Kvankam de la teknologia vidpunkto la dublado estas ridinda, la ĝenerala impreso pri la filmo restas pozitiva. Krom tio, la reĝisoro pretas daŭre kunlabori kun esperantistoj kaj jam planas la sekvan filmon. Christopher ricevas nian tre raran premion “Pro kvazaŭ-dublado de Esperantaj zombioj”.

La plej spektinda dokumenta filmo de la pasinta jaro, produktita de la profesia esperantisto Rogener Pavinski, estas la filmo “Polaj spuroj”. La historio de polaj enmigrintoj en Argentino estas profunde emocia, profesie farita historia dokumento, kiu meritas esti prezentata dum internaciaj kinofestivaloj kaj en naciaj televidoj. Tamen la reĝisora modesteco ludas ĉi tie negativan rolon kaj li meritis la premion “Pro kaŝludo”.

La ĝenerala bildo pri la pasinta kina jaro ne estos kompleta sen mencio pri tri grandaj fuŝoj.

Oskar-premiita de ni pro “Atingo de la Jaro” la brazila filmo “Nosso Lar” (Nia Hejmo) estas la unua kaj plej malgranda fuŝo. Bonege kaj majstre tradukita de Pedro Cavalheiro, kunordigita de juna aktoro kaj esperantisto Olavo Cavalheiro, la filmo fiaskis teknike. Malaperis niaj ĉarmaj ĉapeletoj super la ĝustaj literoj kaj la teksto estis fuŝ-redaktita de malamika idista muntisto. La fakto de kunlaboro kun 20th Century Fox restas grava.

Esperantistoj helpis monkolekti ankaŭ por alia ne-esperantista filmo “Cargo” (Kargo: sekssklava kontrabando) kun socie grava temo. Ŝajne la kampanjo malsukcesus, se ne temus pri seksumado. Tamen la fuŝo venis tute neatendite de alia flanko. La reĝisoro ne komunikis al esperantistoj, ke devas aperi speciala E-subtekstigita DVD-o, sed sendis alian nesubtekstitan. La rezulto: samideanoj sentas sin trompitaj, “Filmoj sen limoj” estas ŝokita. La resumo: ne movu eĉ fingron se temas pri kunlaboro, kiu ne estas fiksita en la oficialaj informoj.

Malfeliĉe aŭgurita premio “Plej amara pilolo” iras al la dokumenta kaj ĝis nun plej multekosta dokumenta filmo de SAT kun la labornomo “Esperanto”. Havante politike malneŭtralajn konsilantojn, filminte pli da E-aranĝoj ol Sam Green, la franca reĝisoro Dominiko Gaŭtiero faris perfektan produkton (ne filmon) por la mendantoj. La nuro, kio ne eniris la filmon, estas ĝenerala ideo de la filmo, ĝuste pro kiu oni produktas filmojn, aŭtora opinio, kiu tiel forte ĉeestas en la aliaj filmoj de Dominiko, kaj profesia muntado, por kiu ŝajne ne restis mono el 50 000 eŭroj. Sen kritikaj vidpunktoj la filmo tuj iĝis propagandeca, enhavanta ĉion, pri kio sonĝas averaĝa esperantisto. SAT ricevis historian registraĵon, la ĝenerala publiko dormigilon, esperantistoj rozkolorajn okulvitrojn.

La nuna kaj (laŭ kelkaj) “lasta jaro” 2012 preparas por ni surprizojn. La optimisma brazila reĝisoro de “Gerda malaperis” kaj “La Patro”, Joe Bazilio, pretigas ambician filman projekton. Ĉi-foje temas pri dokumenta filmo pri la vivo de L.L. Zamenhof*. Laŭ la plano, la filmo devas esti prezentata dum la venonta Universala Kongreso 2012 en Hanojo, Vjetnamio. Marta Masferrer prezentos “Asternaŭts”. Aperos pli da dublitaj filmoj en Esperanto. Ĉu dank’ al venonta Esperanta Kinofestivalo? Tio estas dume sekreto. Kaj restas nur preĝi pri la apero de originala ludfilmo en Esperanto.

Rimarkoj

* Kontakto. Numero 241 (2011:1)
* www.kinofestivalo.org
* www.imagufilmoj.wordpress.com

Atako de la lunaj zombioj — corrige na legenda da capa do filme. “Attack of the Moon Zombies”