Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Agado kontraŭ lingva diskriminacio (Piotr Hołda)

En decembro de la pasinta jaro gvidlibro por la nova programo de la Eŭropa Unio estis publikigita. Erasmus+ anstataŭas kelkajn pasintajn programojn (ekz. “Junularo en Agado”), kaj celas finance subteni instituciojn kaj organizojn kiuj okupiĝas pri internacia kunlaboro, trejnado, edukado, junularo kaj sporto. Ĝia buĝeto estas pli granda ol la antaŭaj programoj — ĉirkaŭ 15 miliardoj da eŭroj.

Bedaŭrinde, denove evidentas lingva diskriminacio en la Eŭropa Unio — la gvidlibro (pli ol 200 paĝoj) kaj paĝaro de la programo (kun formularoj) aperis nur en la angla sed ne en la aliaj oficialaj lingvoj.

La unua limdato por projektoj estis la 17a de marto, kiun oni prokrastis ĝis la 24a de marto. Tio kompreneble okazigas malegalan traktadon kaj diskriminacion de interesatoj pri la programo, kontraŭstaras Eŭropajn valorojn kaj leĝon (ekz. la Ĉarton de la Fundamentaj Rajtoj de la Eŭropa Unio).

Pola Esperanto-Junularo (PEJ) komencis agadon per traduko kaj disvastigo de la gazetara komuniko, kiun originale verkis la asocio Nitobe (www.nitobe.it), kaj poste instigis la Polan Konsilion de Junularaj Organizoj (PROM) zorgi pri la afero.

Tio eblis, ĉar PEJ estas membro de la konsilio, kiu estas la oficiala reprezentanto de la pola junularo ĉe Eŭrop-uniajJunularaj Konferencoj kaj kunlaboras interalie kun Eŭropa Junulara Forumo.

PROM sendis apelacion interalie al la pola Ministerio pri Edukado, la Eŭropa Komisiono kaj polaj parlamentanoj, kiuj interpelaciis al la Direkcio de la Eŭropa Komisiono pri edukado kaj kulturo. Informo pri tio aperis ankaŭ en kelkaj polaj revuoj.

Danke al iniciato de aliaj Esperanto-asocioj, ankaŭ deputitoj de aliaj Ŝtatoj montris intereson pri la lingva diskriminacio kaj prezentis oficialajn demandojn al la Eŭropa Komisiono.

La pola parlamentano Marek Migalski aranĝis pollandan kampanjon por tradukado. Dum du semajnoj 69 tradukistoj (ĉefe studentoj de altlernejoj) sukcesis traduki la gvidlibron en la polan. La oficiala versio, eldonita fare de la Eŭropa Komisiono, estos preta nur somere kaj pro tio nia agado ankoraŭ daŭras. Ni jam ĝojas, tamen, ke ni sukcesis montri la lingvan problemon, agi efike kaj informi pri ĝi vastan publikon.