Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Francaj esperantistoj biciklis en Kubo

Guillermo Bes Salazar - Kubo

Francaj geesperantistoj Jean-Jacques, Marlène kaj Kristopher el la urbo Membrolle alvenis Kubon la 23an de februaro 2011. Ili veturis tra Kubo bicikle kaj tranoktis ĉe kubaj geesperantistoj kaj neesperantistoj. Vendrede la 25an de marto ili vizitis la Provincan Filion de Esperanto en Santiago de Kubo kaj renkontis la esperantistaron tie. Ili ankaŭ ĝuis lecionon gvidatan de Gonzalo Collantes García (multjara esperantisto kaj instruanto de Esperanto). Dum la leciono ili ankaŭ ĝuis la kanzonon Belega Kamparanino kaj rakontis siajn spertojn pere de Esperanto tra la mondo.

Ili diras, ke Esperanto estas gravega lingvo por la internacia komunikado kaj ĝi ankaŭ estas ŝlosilo por lingva demokratio.

La ĉefa celo de tia renkontiĝo estis montri al la novaj lernantoj, ke Esperanto estas vivanta lingvo kaj ke ĝi taŭgas por la internacia komunikado kaj pere de ĝi oni povas koni aliajn kulturojn en la tuta mondo.