Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

EL ĈINIO

Fremdlandanoj en hutongoj de Pekino

de GUO JIZAI- Ĉinio

Multaj fremdlandanoj, ĉu vojaĝantaj aŭ loĝantaj en Pekino, tre ŝatas ĝiajn hutongojn. Se al ilia itinero mankas vizito al hutongo, ŝajne la vojaĝo ne estas perfekta. Iuj el ili eĉ deziras loĝi en privataj hoteloj en hutongoj. Multaj fremdlandanoj laborantaj aŭ studantaj en Pekino luas tie loĝejon. Antaŭ nelonge en hutongo Ju’er mi hazarde renkontis kelkajn fremdlandanojn loĝantajn tie.

Hejmo de fremdlandanoj en Pekino

Hutongo strikte ligiĝas kun la antikva arkitektura stilo de Pekino. En la antikva Pekino, loĝkvartaloj formiĝis el la kvadrataj kortoj orde aranĝitaj, kaj tiujn kvadratajn kortojn interligas multaj mallarĝaj stratetoj, kiuj estas nomataj hutongo. Hutongo en Pekino havas historion de pli ol 800 jaroj. La kvadrataj kortoj en hutongoj estis la ĉefaj loĝejoj de la malnovaj pekinanoj. Eĉ hodiaŭ en hutongoj ankoraŭ perfekte konserviĝas vivkutimoj, moroj kaj kulturaj tradicioj de la malnovaj pekinanoj.

La hutongo Ju’er situas en la Dongcheng-distrikto de Pekino. Ĝi, longa je 400 metroj, havas historion de 400-500 jaroj. Tie antaŭe loĝis multaj ŝtatoficistoj kaj nobeloj. Hodiaŭ en hutongo Ju’er ankoraŭ troviĝas multaj antikvaj kvadrataj kortoj, kiuj kune kun la gustoplena vivo en ĝi altiras al si multajn fremdlandanojn. Promenante en ĝi oni foje kaj foje povas vidi blondharajn kaj bluokulajn eksterlandanojn.

Ĉe la fino de hutongo Ju’er hazarde mi renkontis germanan inĝenieron, s-ron Bernard, kiu ĵus venis al Pekino el Berlino kaj engaĝiĝis en iu pekina arkitektura institucio. Li venis tien por lui loĝejon. Li diris, ke li ŝatas la vivetoson de hutongo. “Mi opinias, ke hutongo estas tre bona loko, kie la domoj estas antikvecaj, kaj post plibonigo de la endomaj instalaĵoj vivi ĉi tie estas tre oportune. En la antikvecaj kaj kvietaj kortoj kreskas herboj, floroj kaj arboj, plenkreskuloj ripozas kaj infanoj ludas. Hutongo jam fariĝis reprezentanto de konstruaĵoj de Pekino kaj parto de la historio de Pekino.”

Nun en hutongo Ju’er vivas pli ol 200 familioj, inter kiuj 40 estas alilandaj. Ili venis el Britio, Usono, Francio, Germanio kaj Israelo kaj laboras kiel funkciuloj de fremdlandaj kompanioj, raportistoj, studentoj kaj liberaj profesiuloj k.a. Ili prenas tiun vivkvartalon kun forta pekina trajto kiel sian hejmon en Ĉinio.

Kong Baorui estas israela raportisto, kaj lia nomo estas donita de lia ĉina amiko. Antaŭ sep monatoj li venis al Pekino kaj nun laboras por iu anglalingva ĵurnalo.

Laŭ la propono de sia amiko, li loĝiĝis en hutongo Ju’er. Kvankam li venis al Ĉinio antaŭ ne tre longe, tamen li jam povas paroli kun siaj najbaroj en la ĉina lingvo. Li diris, ke kvankam li ne tiel bone parolas la ĉinan lingvon, tamen liaj najbaroj ĉiam kun amikeco salutis lin. Li opiniis ke tieaj loĝantoj estas modestaj kaj gastamaj. Kaj pro tio li tre ŝatas tiun portempan hejmon en Pekino.

“La najbaroj estas tre amikaj, ili ĉiam kun rideto salutas min. Kiam mi en ne tiel lerta ĉina lingvo parolis kun ili, ili neniam rifuzis. Ilia amikeco kortuŝis min kaj estas motivo por mi loĝi ĉi tie.”

Kong Baorui diris al mi, ke en la libera tempo li kutime vizitas kafejon nomatan Xiaoxin [Ŝiaoŝin], en tiu ĉi strateto, kies juna servisto ĉiam povas prepari kafon kun originala gusto. Li precipe ŝatas la fromaĝ-kukon de tiu kafejo, kies gusto, laŭ li, estas perfekta. La kvieta kaj komforta kafejo kun areo de kelkdekoj da kvadrataj metroj ĉiam sentigas lin kiel en la hejmo.

Amike kunvivas en hutongo Ju’er la fremdlandanoj kaj tieaj loĝantoj. En libera tempo ili babiladas senĝene. Zheng Fengying, fruktvendistino en hutongo Ju’er diris, ke la fremdlandanoj ofte vizitas ŝian vendbudon por aĉeti fruktojn kaj emas babiladi kun ŝi en la ĉina lingvo.

La Hotelo Qingzhuyuan [Ĉinĝuanuan].

Najbare de hutongo Ju’er estas privata hotelo Qingzhuyuan, kiu havas nur 30 litojn. Ĝia mastrino Zhao Suhua diris, ke post la ekfunkcio de la hotelo preskaŭ ĉiu ĉambro estas plene loĝata. Kiam mi iris intervjui, mi trovis, ke tie preskaŭ ĉiuj gastoj estas fremdlandaj. Junaj servistinoj en flua angla lingvo respondis la demandojn de la gastoj.

Mi intervjuis britan turiston Christopher kaj lian amikinon, kiuj loĝis en la hotelo. Antaŭ tri semajnoj ili venis al Ĉinio kaj vizitis Ŝanhajon kaj Xi’an antaŭ la alveno al Pekino. Amiko rekomendis al ili la hotelon. Ili estas kontentaj pri la prezo kaj servo, precipe pri la loĝmedio de la hotelo.

“La hotelo estas tre bona, tie la gastoj el diversaj landoj amike kunvivas kiel familianoj. Krome la servistoj estas komplezaj kaj la prezo nealta.”

Hodiaŭ Pekino jam fariĝis moderna metropolo kun multaj ĉielskrapantoj kaj aŭtoj sur la stratoj. Tamen dum la konstruado de la nova urbo, oni atentas la protektadon de la hutongoj. La urba registaro limigas la altecon de novaj konstruaĵoj en malnovaj kvartaloj kaj malpermesas laŭplaĉe larĝigi tieajn vojojn kaj malpermesas trapason de aŭtoj tra iuj hutongoj. Post unutaga vojaĝado kaj laborado, gastoj kiel Christopher povas ĝui en la hotelo komfortan ripozon kaj malstreĉiĝon.

Hodiaŭ en Pekino troviĝas pli ol mil hutongoj, kiujn oni nomas vizitindaj lokoj enloĝeblaj. Kiel diris la germana inĝeniero s-ro Bernard, hutongo jam fariĝis parto de la tradicia kulturo de Pekino kaj fenestro por eksterlandanoj por ekkoni la urbon.