Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Freneza mondo de Kusturica: Ĉiu trovos lokon por si

Stanislavo BELOV - Rusio

Mi ŝatas Kusturica-on. Se diri pli ĝuste, mi ŝatas liajn filmojn, ĉar lin mem mi ne konas kaj mi nur supozas ke li estas sufiĉe interesa homo. Mi alkutimiĝis distingi verkon kaj verkanton, kaj danke al tio mi povas daŭre ŝati kantojn de Sex Pistols, kvankam iliaj kreintoj estis sendube aĉuloj-feĉuloj. Same mi ŝatas la modelinon Naomi Campbell pro ŝiaj gracio kaj esprimivo, kvankam ŝi evidente estas persono tre maltolerema kaj foje eĉ sovaĝeca. Mia edzino ne povas distingi kreanton de ties verko, do ŝi ne ŝatas multon el miaj preferaĵoj. Ekzemple Kusturica laŭ ŝi estas vera frenezulo. Kaj mi ĝenerale konsentas pri tio — jes, kompreneble. Kaj do?

Antaŭnelonge mi spektis trian (por mi) filmon de la fama balkana reĝisoro — “Underground” (Eo: Subterejo). Pri kio ĝi temas? Nu, fakte pri ni mem, almenaŭ pri loĝantoj de iamaj socialismaj landoj — sed ne nur. En ĉi filmo la aŭtoro rakontas vere frenezan (kiel kutime) historion pri grupo da jugoslavaj gerilanoj, kiuj eniris subterejon en la Dua mondmilito kaj daŭrigis sian lukton (pli ĝuste — preparadon al ĝi) dum la sekvaj 20 jaroj.

Ili ne scias, ke la milito jam finiĝis antaŭlonge kaj neniu minacas ilian landon — ja “surteraj” kamaradoj bone regalas ilin per falsrakontoj. De tempo al tempo ili eĉ ŝaltas signalojn de aeratako, post kio ĉiuj subteranoj rapide kuras por kaŝi sin en la sola tanko, konstruita de ili per propraj manoj kaj vane staranta en subterejo kiel defendilo de neekzistanta danĝero. Post la fino de la “bombardo” ĉiuj denove revenas al sia ĉiutaga laboro, plejparte konsistanta en senĉesa produktado de armiloj, kiujn ili sendas supren al la superaj kamaradoj, ricevante interŝanĝe provizojn kaj novajn blagaĵojn.

Ĉu vi rekonas ion? Se jes, verŝajne vi almenaŭ iom partoprenis la vivon en la cirkonstancoj de “reala” (ne libreca-ideeca) socialismo. Dum kelkdekoj da jaroj milionoj da miaj samlandanoj vivis ĉe similaj kondiĉoj. Tio fakte estas universala solvo por ĉiuj totalismaj reĝimoj — ĉu komunismaj, ĉu naziaj, ĉu iuj ajn. Estas ja universala recepto por regi homojn: necesas starigi antaŭ ili komunan kaj timigan malamikon. Se ĝi ne ekzistas, necesas ĝin inventi aŭ almenaŭ ŝajnigi.

Post tio oni povas gurdi la samon dum jardekoj: “Jes, ni vivas mizere, laboras pene kaj ne ĉio iras glate, nia ŝtatordo havas certajn malperfektaĵojn, sed... nun minacas nin kruela malamiko, antaŭ kiu ni devas forgesi malnovajn ofendojn kaj kuniĝi por kontraŭstari ĝin. Poste ni ĉion riparos kaj preparos kaj eble ŝanĝos ion entute, sed ne nun, ĉar hodiaŭ ni estas ĉirkaŭitaj kaj ĉiu dubanto estas perfidulo — fi al ĝi!” Kaj por fortigi en la homamasoj tiun mensogon oni funkciigas la plej povan en la mondo cerbolavan maŝinon el filmoj, gazetoj, radioelsendoj, paroloj de eminentuloj kaj elstaruloj, ĉieĉeestaj frapfrazoj kaj elpendaĵoj, senĉesaj kongresoj, ritaroj ktp.

Kaj homoj kredas tion! Kaj tio dependas nek de lando, nek de aĝo, religieco aŭ etna aparteno. Homoj kredas tion, kio ŝajnas al ili reala kaj evidente komforta bildo de la mondo — almenaŭ ĝi estas komprenebla por ĉiu, sen fari plian memstaran cerbolaboron. Mi konstatas tion, ĉar mi vidas pruvojn ĉiutage en la nuna Rusio. La komunisma ideologio estas ĉi tie konsiderata iaspeca dinosaŭro kaj ne havas gravan influon super la opinioj de la homoj. Gejunuloj pli volonte akceptas anarkiismon aŭ naciismon — ambaŭ ricevatajn precipe el Okcidento, do eĉ sloganojn kaj kutimojn oni kopias de tie.

Sed naskiĝis nova ideologio, kiun kreis manipulistoj de Kremlo, plejparte dum la regado de Putin. Ĝi diras, ke Rusio estis kaj ĉiam estos unu el plej gravaj, bonaj kaj povaj landoj de la mondo. Ĝi ĉiam estis ĉirkaŭita de malamikoj, nun tiun rolon ludas kvazaŭdemokratiaj okcidentaj ŝtatoj — unuavice Usono. Ili ne volas akcepti ke Rusio renaskiĝas kaj malgenuiĝas, do provas malhelpi tion. En la lando estas “kvina kolono”, konsistanta el veraj perfiduloj, helpantoj de okcidentaj malamikoj. Ili kaŝas sin sub maskoj de rajtdefendantoj, opoziciuloj kaj aliaj liberuloj (vorto preskaŭ sakra en la rusia politika ĵargono). Jes, nia ŝtato estas ne la plej perfekta en la mondo. Nia ekonomio febras kaj tute dependas de eksportado de nafto kaj gaso. Niaj polico kaj ŝtatoficistoj estas koruptitaj, balotadoj ne tre demokratiaj, vivnivelo malalta, sed... nun ni ne havas tempon por interbatali. Necesas kuniĝi antaŭ komuna malamiko kaj... (daŭrigon legu supre).

Do sajnaŝ al mi, ke post 70-jara vivado en subterejo mia lando ne surteriĝis, ne! Ni nur supreniris al plia etaĝo de nia kelo kaj nun daŭre konsideras Suno elektrolampon (nun — energiŝparan). Ŝanĝo konsistas nur en tio, ke nun plejparto de la homoj malkaŝe demonstras sian malamon al la ŝtatgvidantoj, ŝtatoficistoj kaj sistemo entute. Sed ĉu tio gravas, se ili tamen fakte subtenas ĉion kion ili malamas, daŭre loĝas en subterejo kaj liveras al superaj kamaradoj ĉion de ili bezonatan? Tiel longe kiel tio daŭras, niaj superuloj volonte cedas al ioma murmurado subtere — ja la sistemo funkcias plu.

Kiel eliri el la subterejo? Mi ne scias. Fakte ŝajnas ke Kusturica mem ne scias respondon al tiu demando. Liaj subteranoj liberiĝas kaj komencas novan, feliĉan vivon nur trairinte ĉiujn kruelaĵojn de la enlanda milito kaj fakte mortinte. La ĉefa heroo perdas sian filon, verŝas multe da sango serĉante lin kaj trovas lin nur en la profundo de la puto, al kiu li mem ĵus ordonis konduki militkaptitojn — oni povas diveni por kio.

En la fino de la filmo ĉiuj ĝiaj herooj denove kuniĝas — tamen ne kontraŭ iu malamiko, sed ĉe gaja kaj plenŝarĝita tablo, dum granda tipe balkana festeno kun dancado-kantado-kriado. Ili estas feliĉaj kaj eĉ menshandikapita knabo forgesis pri sia rulseĝo kaj dancas kune kun ĉiuj. Ili ĝojas, kvankam ilia terpeco flosas, kien ŝajne neniu scias. Ja por denove naskiĝi necesas unue morti. Ĉu nia puto ankoraŭ atendas nin? Neniu respondos. Kaj koncerne la frenezaĵojn de Kusturica, do plaĉas al mi la vortoj de unu el la subteranoj: “Ni ĉiuj estas frenezuloj. Sed nin oni ankoraŭ ne diagnozis”.