Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

EL ĈINIO

Ĉinaj Freskoj

CHEN Ji - Ĉinio

La antikvaj ĉinaj freskoj klasifikiĝas en kvar grupojn: la hala, hipogea, kaverna kaj templa.

Hala fresko troviĝis ĉefe sur muroj de grandaj konstruaĵoj de imperiestraj kaj princaj palacoj. Historiaj notoj registris, ke jam en la Zhou-dinastio (9-a - 3-a jc. a.K.) aperis en palaco fresko pri la meritoj kaj virto de la reganto de Zhou. Sed la antikvaj konstruaĵoj ĉefe el ligno facile difektiĝis, kaj malmultaj el ili konserviĝis ĝis nun. En la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento ĉinaj arkeologoj trovis, en la ruino de Xianyang, la ĉefurbo de la Qin-dinastio (221-206 a.K.), en la nuna Ŝaanxi-provinco, kolorriĉajn fragmentojn de palaca fresko pri veturilo, rajdanto, konstruaĵo kaj ornamaj desegnoj. Per tiuj freskaj fragmentoj oni povas imagi la luksecon kaj imponecon de la palaco de la Qin-dinastio.

Hipogea fresko. Ofte la muroj de hipogeoj de imperiestroj kaj korteganoj estis ornamitaj per freskoj por montri la dignon kaj rangon de la mortinto.

En la hipogeo de la geedzoj Bu Qianqiu de la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K. - 22 p.K.) en Luoyang la fresko prezentas la leviĝon de la mortintoj al la ĉielo. La mastrino sur fenikso kaj la mastro kun pafarko sur drako, akompanate de feoj kaj feinoj, flugas sur la ĉielo inter nuboj. La strekoj de la fresko estas variaj en tuĉado kaj riĉaj je esprimo.

La fresko en la hipogeo de la aristokrato Lou Rui de la Norda Qi-dinastio (550-577) en Taiyuan de provinco Ŝanxi estas unu el la gravaj novaj eltrovoj de la ĉina belarta arkeologio. La fresko montras la vivon de la aristokrato per alta pentra arto.

La freskoj en la hipogeoj de princoj de Tang-dinastio (618-907) estas grandaj kaj enhavoriĉaj. Tiuj delikataj freskoj plene montras la prosperon de la Tang-dinastio.

Kaverna fresko. Por memkulturi kaj okazigi religiajn ritojn, budhistoj fosis kavernojn sur montoj, skulptis ene budhojn kaj faris freskojn.

La plej famaj kavernaj freskoj de Ĉinio troviĝas en la Mogao-kavernaro en Dunhuang de la Gansu-provinco. La kavernaro sidas sur la orienta parto de la antikva Silka Vojo. En la kvara jarcento la bonzo Yue Zun fosis la unuan kavernon ĉe la piedo de la monto Sanwei en Dunhuang. Kaj en la Tang-dinastio la nombro de la kavernoj kreskis ĝis mil. Nun konserviĝas 496 kavernoj de diversaj dinastioj, kaj la totala areo de la freskoj superas 45 000 kvadratajn metrojn. Tiuj freskoj prezentas budhismajn rakontojn, muzikilludadon, flugantajn feinojn, mecenatojn por kaverno-fosado kaj diversajn desegnojn.

Templa fresko. Preskaŭ en ĉiuj temploj de Ĉinio troviĝas freskoj de religiaj temoj. Freskoj en tiu kategorio ĝenerale estas grandaj kaj delikate faritaj. La freskoj heredis la tradician homfiguran pentrarton de la Tang- kaj Song-dinastioj kaj estas altvaloraj en arto.

En la templo Yongle de Ruiĉeng de la Ŝanxi-provinco, la ĉina taoisma sanktejo, preskaŭ ĉiuj muroj de la haloj estas kovritaj per freskoj perfekte konservataj, el kiuj la plej fama estas “Kulto al la Sanktulo” en la halo Sanqing. La fresko prezentas pli ol 280 diojn de la taoismo en 4-5 vicoj. La strekoj de la figuroj estas fortaj kaj fluaj, kaj 2-3-metraj strekoj de vestofaldoj estis unutire plenumitaj. Oni faris la freskon ĉefe per bluverda koloro, la konturoj estas klaraj kaj dense farbitaj. La fresko estas majstraĵo en la historio de la ĉina pikturo.

La antikvaj ĉinaj freskoj estas konsistiga parto de la antikva ĉina piktura historio kaj valoraj artaj heredaĵoj. Tiuj delikataj freskoj spegulas en certa grado la statojn de la politiko, ekonomio, militaj aferoj kaj kulturo de diversaj historiaj periodoj de Ĉinio kaj havas gravan historian valoron.

Prosperas ankaŭ la modernaj freskoj en Ĉinio. La ĉinaj freskistoj kreis multajn ĉin-stilajn freskojn por modernaj konstruaĵoj kaj placoj en diversaj lokoj de la lando. Heredinte la ecojn de tradiciaj ĉinaj freskoj, ili asimilis tiujn bonajn de eksterlandaj freskoj. Ili uzas tradician delikatan pentradon, orumadon kaj novajn materialojn, kiaj akrila farbo, lako kaj lana teksaĵo. Ankaŭ la temoj fariĝas pli kaj pli diversaj, kiel historia okazaĵo, antikva mito, pitoreskejo kaj moderna vivo.

Kunlabore kun El Popola Ĉinio

http://www.espero.com.cn/