Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Geedziĝo en Nepalo

Pradip GHIMIRE — Nepalo

La laŭleĝa kaj socia kuniĝo inter gefianĉoj, kiel edzo kaj edzino, alivorte formala rilato de viro kaj virino estas difinita kiel geedziĝo. Ekzistas en la mondo kelkaj kutimoj por la elekto de la partnero. Unu estas la aranĝita geedziĝo, en kiu gepatroj elektas la edzon aŭ edzinon por siaj gefiloj. Alia estas la “amo-geedziĝo”, en kiu fraŭlo aŭ fraŭlino, kiuj jam amas unu la alian, geedziĝas kun aŭ sen la permeso de siaj gepatroj. En la kunteksto de Nepalo, la tradicia geedziĝo (aranĝita geedziĝo) estas praktikata. La gepatroj de la fraŭloj kutime petas oŭ proponas al la gepatroj de la fraŭlinoj la edziĝon de siaj filoj. La svatisto (homo, kies profesio aŭ okupo estas proponi aliulojn por edziĝo), kiu en Nepalo nomiĝas “Lami”, ludas gravan rolon por la kuniĝo de du gejunuloj. Kun la helpo de ambaŭ gepatroj, la svatisto fiksas la daton de la geedziĝo laŭ la tradicia kalendaro, kiu nepale nomiĝas “Patro”.

En la tago de la geedziĝo, post la manĝado de iom da jogurto sagun, la fianĉo forlasas sian hejmon al la hejmo de la fianĉino kune kun la parencoj, najbaroj kaj aliaj partoprenantoj. En Nepalo oni kutime manĝas jogurton antaŭ ol fari bonajn aferojn, longajn vojaĝojn ktp. La partoprenantoj kune kun la fianĉo nomiĝas ĝanti kaj la procezo estas nomata ĝanta. Eblas dungi muzikistojn por la geedziĝa tago kaj ludante muzikilojn ili sekvas la fianĉon al la hejmo de la fianĉino.

Post la alveno de la fianĉo kun la partoprenantoj al la hejmo de la fianĉino, la geedziĝo komenciĝas. El la mano de la fianĉo, la fianĉino ricevas ruĝan inkon sindur sur la antaŭa parto de sia kapo super la frunto. Post tio, la gefianĉoj partoprenas en geedziĝa bankedo proponita de la fianĉina familio. Ankaŭ bankedo organizita de la fianĉo okazas en la hejmo aŭ ie ĉirkaŭ la hejmo de la fianĉo, ĉu samtage aŭ en la sekvanta tago.

La doto-sistemo

Mi ĉi tie pritraktas malbonan flankon de la geedziĝo en Nepalo. Mi parolas pri la doto-sistemo en Nepalo. Multaj virinoj, pro la edziniĝo, iras al la edza hejmo kaj tio estas natura fenomeno en la socio. Simile estas en la nepala socio, sed ekzistas malgranda diferenco en tiu geedziĝa sistemo. Tio estas, ŝi bezonas kunpreni donacon al sia bopatra hejmo, kiu nomiĝas doto. La doto povas esti mono, varo aŭ bieno, kiun la fianĉino alportas al sia nova hejmo. La doto-sistemo en Nepalo ankoraŭ estas rigardata kiel esenca kondiĉo ĉe la geedziĝo. Ĝi estas unu el la sociaj malbonaj aferoj, sed ankoraŭ praktikata ĉe ni kiel kulturo. En nia socio, la filo havas pli da graveco ol la filino. La naskiĝo de ino estas prenata kiel ŝarĝo al la gepatroj kaj unu el la kialoj por tio estas la ŝarĝo de la doto. Eĉ edukitaj patroj komencas ŝpari monon, patrinoj komencas kolekti juvelojn por doni al siaj filinoj okaze de ilia geedziĝo, por ke la bopatroj de iliaj filinoj estu feliĉaj. Se la situacio de edukitaj homoj estas tia, ni povas imagi la situacion de la malkleruloj.

La doto-sistemo estas socia malbono kaj ĝi devas esti elradikigita de la socio. Kvankam multaj leĝoj malpermesas ĝin, la doto ankoraŭ ekzistas. Ĉiutage nia socio devas alfronti multajn problemojn pro la doto-sistemo. Ni devas fari grandajn paŝojn por forigi ĝin ekde la radiko.

***

La doto-sistemo en Nepalo estas esenca kondiĉo ĉe la geedziĝoj.