Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Genetika Miksaĵo

de Ulric Collette

Kiom vi kaj viaj familianoj vere aspektas simile?

La grafika dezajnisto kaj fotisto Ulric Collette, loĝanta en Kebekio, Kanado, kreis projekton, en kiu li esploras la genetikajn similecojn inter membroj de la sama familio. Dividante du fotojn kaj poste miksante ilin en unu solan vizaĝon, li elstarigas la misterojn de la genetikaj similecoj kaj diferencoj, kreante interesajn novajn homojn.

La fotoj de Collette montras la profundan plezuron, kiun ni sentas ĉe rigardo de homaj vizaĝoj kaj iliaj variaĵoj. Se vizaĝoj povus iel malkaŝi ion pri la karaktero de persono, eble liaj hibridaj familiaj portretoj sugestas, ke ili same komprenigas nin pri la naturo de niaj familioj.