Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Genro kaj cisgenra normigo

Euleax E. G. de LIMA PEREIRA — Brazilo

Kiam oni naskiĝas, oni ricevas la rolon de viro aŭ virino surbaze de sin genreco (ofte nomata biologia sekso) kvazaŭ ĝi estus duuma (nur du ebloj: duuma testika aŭ duuma ovaria) kaj ne ekzistus intergeneraj varioj (intersex variations). De tio venas sociaj roloj pri sinteno kaj sinesprimo kvazaŭ ekzistus esenca maniero sinteni por viro aŭ virino, kaj por duumgenraj testikuloj aŭ ovariuloj. Kiam ne okazas kongruo inter ies asignita rolo kaj ties identiĝo, oni estas transgenra (se male, oni estas cisgenra) kaj spertas antaŭjuĝon kaj diskriminacion plurmaniere. Inter ili estas la postulo pruvi, ke oni estas vere transgenra laŭ iu leĝa kaj medicina normiga vidpunkto. Do, oni estas devigata pasi laŭ iu oficiala rakonto pri tio kio estas transgenreco surbaze de cisgenra normigo, por ke genro-identiĝo estu agnoskata, t. e. ekzemple ĉu oni rajtu operaciiĝi aŭ trapasi hormonan terapion aŭ havi dokumentojn, kiuj agnosku ties genro-identiĝon. Ene de la Principoj de Jogjakarto* (principo n-ro 3) estas menciata rajto al memdifino de tiel nomata genro-identiĝo.

* Principoj de Jogjakarto estas dokumento, kiu enhavas aron de principoj pri seksa orientiĝo kaj genra identeco por gvidi la interpreton kaj aplikon de la reguloj laŭ internaciaj leĝoj de la homaj rajtoj, establi bazajn regulojn por eviti ekspluaton kaj protekti la homajn rajtojn de lesbaninoj, gejoj, ambaŭseksemuoloj kaj transseksemuloj (GLAT).

Esenca por kompreni tiun temon estas la distingo inter la tiel nomataj genro-identiĝo, genro-esprimo kaj biologia sekso. Laŭ mia vidpunkto, pro historiaj kialoj, tiuj terminoj uzataj por distingi, rilatas al konceptoj, kiuj laŭ mia kompreno tuŝas la rajton al memasignado kaj implicas nekonsciajn restojn de transecofobio. Historie, la genro estis uzata por mencii socian konstruon surbaze de la tiel nomata sekso kiel biologia aspekto esti viro aŭ virino. Do tiel, la genro-esprimo estus esprimo de la sociaj aspektoj esti viro aŭ virino (sintenoj kaj roloj), kaj genro-identiĝo estus identiĝo rilata al la sociaj aspektoj esti viro aŭ virino. Tiel, transgenruloj ne vere estus viroj kaj virinoj, sed simple identiĝus tiel, ĉar do ekzistus distingo inter “veraj”, “biologiaj”, “ne identiĝaj” kaj “ne veraj”, “ne biologiaj”, “identiĝaj” viroj kaj virinoj. Sed tute male, la transgenra feminismo celas anstataŭigi tiajn distingojn per distingo inter cisgenreco kaj transgenreco. Cisgenruloj ne estas “biologiaj” viroj kaj virinoj, ĉar esti viro aŭ virino temas simple pri tiel nomata genro-identiĝo.

Pro tio, mi trovas tiujn terminojn malfacilaj. Unue, pro tio, ke mi komprenas ke esti viro aŭ virino ne estas io biologia, sed identiĝo, kaj ke ne ekzistas esenca sinteno aŭ sinesprimo por viroj aŭ virinoj. Do, ne havas sencon paroli pri genro-identiĝo, kvazaŭ genro estus io alia ol jam identiĝo kiel viro aŭ virino, sed simple pri genro. Siavice, ne havas sencon paroli pri genro-esprimo, ĉar oni ne esprimas esencan sintenon virecan aŭ inecan. Simple estas, ke komplekse kaj amplekse — pro kulturo kaj do sociaj konstruoj — tiu sinesprimo estas konsiderata kiel ineca aŭ vireca kaj kiel taŭga aŭ ne taŭga. Siavice, ne sencas paroli ekzemple pri viraj kaj inaj hormonoj, kromosomoj, organoj. Ĝuste pro tio, ne sencas nomi kirurgiojn kiel “genro-reasignaj” (anglalingve: gender reassignment) kaj anstataŭ genron oni devus mencii genercon ĉi tie.

Cetere, genro ne estas duuma. Ekzistas neduumaj genroj, genroj krom la duumo ekskluzive 100% viro aŭ 100% virino. Eblas esti parte viro (demiguy) aŭ virino (demigirl). Eblas aparteni al aliaj genroj krom viro aŭ virino. Eblas aparteni al pluraj genroj, kiel ekzemple esti dugenra aŭ ambaŭgenra (bigender). Eblas aparteni al neniu genro (agender; sengenra). Eblas aparteni al neŭtrala genro (neutrois). Eblas esti genroflua (genderfluid), t. e. eblas flua genro. Krome, en kulturoj historie kaj nun ekzistas agnoskitaj genroj ekster la okcidenta genra duumo. Kelkaj neduumgenruloj uzas la pronomojn “ŝi aŭ li” por si, kelkaj neduumgenruloj uzas specifajn pronomojn kiel ekzemple la Esperanta “ri” aŭ “ŝli” kaj angle singularan they. Ekzistas neduumgenruloj, kiuj deziras trapasi kirurgiojn aŭ hormonan terapion. Ekzistas duumgenruloj, kiuj ne deziras trapasi kirurgiojn aŭ hormonan terapion.

Se genro estas vere identiĝo, kaj ne sinteno aŭ sinesprimo nek io korpa, do cisgenra leĝa, kaj medicina, normigo estas sensenca kaj kontraŭstara al homaj rajtoj de transgenruloj esti agnoskataj rilate al sia genro sen postuloj por pruvo.

Euleax E. G. de LIMA PEREIRA estas studento de Filozofio, riisto kaj sengenra transgenra feministo

“...mi komprenas ke esti viro aŭ virino ne estas io biologia, sed identiĝo”