Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Gianfranco Molle

Kiel malnova viskio

Rogener PAVINSKI

La ŝanĝoj, kiujn la 60-aj jaroj alportis al la socio de la okcidenta mondoparto, intime ligiĝas al la tiel nomata kulturfenomeno “aŭtorkanta”: ĝenro de moderna muziko influita de Bob Dylan, Woody Guthrie i.a. La kantistoj mem komponas, verkas kaj kantas akompanante sin per gitaro. La tekstoj estas aparte gravaj: ili esprimas socipolitikan engaĝiĝon. Kompreneble, tiu muzika movado influis ankaŭ la Esperantan muzikkulturon. La sukceso de tiu nova ĝenro en Esperantio multe ŝuldas al la laboro de Gianfranco Molle, aŭ simple Ĝanfranko por pli maturaj esperantistoj, kiuj jam konas la muzikiston el Italio.

Partnerece kun aliaj esperantistoj precipe el Romo, ĉefe kun Renato Corsetti, Gianfranco produktis klasikaĵojn, kiel la kasedoj “La Vojo” (1976), “Kontakto” (1979) kaj “Baf!” (1985). Antaŭ 37 jaroj, kune ili inaŭguris la sonkasedan epokon de la E-muziko per “La Vojo”, la unua vaste vendata kasedo en la E-movado. Se ni rajtas iom troigi, ni povas eĉ nomi ilin, Gianfranco kaj Renato, niajn Lennon kaj McCartney de la E-muziko. La sonkasedo “Kontakto”, krom aludi al nia kara gazeto, enhavas tre spritajn satirojn pri la movado kaj eble la plej bonan muzikan rikolton de tiu epoko.

Dum pli ol 10 jaroj de aktivado, kiu inkludas kunlaboron kun artistoj kiel Giulio Cappa (Ĝuljo Kapa), Ĵak Le Puil, Marĉela kaj Suzana i.a., Gianfranco lasis nekontesteblan kulturan heredaĵon, kiu ĝis nun, eĉ post pli ol 30 jaroj, restas grava kaj perfekte ĝuebla por la nuntempaj junuloj. Forlasinte la E-movadon meze de la 1980-aj jaroj, li en 2007 lanĉis la albumon “La Fiŝkaptisto”, kiu markis lian revenon al Esperanto kaj muziko.

Kvankam la ĉefa parto de tiuj sonkasedoj daŭre akireblas, nuntempe ĉio ŝanĝiĝis kaj tre malfacilas trovi sonkasedajn aparatojn por ludi ilin. Se tamen vi havas la ŝancon, profitu. Kompare kun la nuntempaj albumoj, tiuj sonkasedoj sonas tre amatoraj, sed oni diras ke ju pli malnova la viskio, des pli bongusta ĝi fariĝas. Eble vi ne ŝatas viskion, sed se vi havas apartan guston por klasikaĵoj, jen aserto, kiu ankaŭ validas por la muziko de Gianfranco. Por nun, vi frandu iom da teksta nostalgieco per nia intervjuo kun Gianfranco kun kelkaj komplementaj respondoj de Renato Corsetti.

Baza demando: Kiel vi fariĝis esperantisto?

Gianfranco: Mi fariĝis esperantisto danke al mia kara amiko Nino Vessella, kiu en 1970 organizis en nia urbeto Esperantan labortendaron. Du jarojn poste mi men kunorganizis duan.

Kiel estiĝis la t.n. Roma Esperantio, kun Renato Corsetti kaj Giulio Cappa, inter aliaj?

Gianfranco: Ni aktiviĝis ĉe la Roma Esperanto-klubo kaj ni interalie organizis kursojn. Giulio foje partoprenis en la kursoj kaj tiam ni amikiĝis kaj poste dum jaroj ni loĝis kune. Tiam mi kaj Renato jam komencis verki kanzonojn, kaj la alveno de Giulio estis tre grava por la ideoj — li verkis kelkajn mem. Komence, kiam mi ne havis muziktekstojn, mi muzikigis kvar poemojn trovitajn kaj ŝatatajn: La Vojo (L. Zamenhof), Samtempaj Sezonoj (Julio Baghy), Verda Ĉapo (Vittorio Dall’Acqua) kaj Vjetnama Patrino (UEYAMA Masao).

Renato: Fakte ni estis junaj kaj ni renkontiĝis en la Roma Esperanto-grupo, ĉefe Gianfranco, Ĝuljo, mi, sed ankaŭ aliaj kiel Marcella (Marĉela) kaj Susanna (Suzana). Gianfranco estis la ĉefa muzikanto, sed ankaŭ Ĝuljo muzikis. Mi verkis-tradukis. Marcella kaj Susanna kantis. Ĉiuj estis politike maldekstraj, kio helpis por elekti la politike ĝustajn kantojn. La aktivadoj, kiujn ni faris, konsistis ĉefe el produktado de la versio en Esperanto de konataj kaj ŝatataj kantoj de tiu periodo. Nia grupo aranĝis plurajn koncertojn per tiuj kantoj ĉe esperantista kaj eĉ neesperantista publiko. Ni trovis la eldonejon Edistudio, kiu eldonis la kantojn kaj la kasedojn kaj disvastigis ilin tra Esperantujo. La surbendigado okazis amatore en la komenco, en privataj domoj, sed poste ni evoluis al luado de malgrandaj studioj por kelkaj horoj.

Kiel naskiĝis la kasedo “La Vojo” ?

Gianfranco: Kiam mi komprenis la eblojn donitajn de la kasedoj, ke vi mem povas registri kaj distribui ilin kontraŭ malalta kosto, ni ĉiuj komencis labori pri la projekto “La vojo”. Ni komence eldonis iun version nomatan de ni kiel “Pre-Vojo”, surbendigitan hejme malrapide, unu kanto post alia, sen presita kovrilo, ktp. La afero plaĉis al Bruno Casini de la eldonejo La Nuova Frontiera (kiu poste fariĝis Edistudio), kiu al ni proponis serioze ĝin eldoni, kaj jen La Vojo estis la unua kasedo de la tiel nomata Roma Skolo.

Ĉiam estis forta la influo de politik-sociaj temoj sur viaj kantoj, ĉu ankaŭ vi politike aktivis ekster muziko mem? Ĉu vi ankoraŭ tenas en animo la tiamajn ideologiojn?

Gianfranco: Ŝanĝiĝis la mondo kaj ankaŭ ni ŝanĝiĝas, sed la ideoj pri solidareco, atento al sociaj instancoj, justeco kaj libero restas. Tiaj ni estas nun.

Vi estas granda admiranto de la itala artisto Fabrizio de André (Fabricjo Deandre’), de kiu multajn tradukitajn kanzonojn vi registris. Ĉu vi konis lin persone?

Gianfranco: Ne, mi ne persone konis lin. La solan kontakton havis Bruno Casini, kiu lin telefonvokis petante permeson uzi kelkajn kanzonojn de li en Esperanto. Li respondis: “Vi faru kion kace vi volas”. Por ni italoj, De André estas la granda poeto de la kanzono, kiu multe influis la aliajn kanto-aŭtorojn ankoraŭ ĝis nun.

Ĉu vi iam eldonis muzikon en via denaska lingvo?

Gianfranco: Dum longa tempo mi kaj aliaj amikoj klopodis serĉi kontrakton kun italaj eldonejoj sensukcese. Inter ni estis Marcella Fasani (kiu eldonis la sonkasedon Venos Liber’ kaj partoprenis en Baf!), Mario Milan (kiu ludas en pluraj kanzonoj miaj) kaj Pasquale Panella, kiu estas la nura kiu iĝis fama kaj verkis tekstojn de grandaj sukcesoj kaj sukcesajn operojn. Surprizo! Estas li, kiu deklamas la tekston en la kanto “Kontakto”.

Parole pri tio, mi konsideras tiun sonkasedon Kontakto (1979) via plej bona. Tiam aliĝis al vi aliaj muzikistoj. Kiel funkciis la kompona kaj registra procezo?

Gianfranco: Hejme, hejme kaj per du surbendigiloj Revox por la registrado. La aliaj muzikistoj estis amikoj, kiuj kunlaboris senpage. Kelkaj ludis kun mi en iu alia grupo.

La teksto de la kanto “Kontakto” ŝajne estis prenita el iu el ĝiaj varbtekstoj aŭ anoncoj. Ĉu estis tiel? Kiel aperis la ideo registri muzikaĵon pri la gazeto?

Gianfranco: Estis ekzakte la teksto de TEJO-faldfolio pri Kontakto en la tempo de Stefan MacGill. Fakte ĝi estas dediĉita al li kaj ni faris ĝin pro simpatia amo al la revuo. Ni tre ŝatis la tekston.

Renato: Baze temis pri omaĝo. Tiam ni estis ĉiuj junaj kaj membroj de TEJO aŭ ĵusaj membroj de TEJO. Ni provis fari ion amuzan el materialo komunuza. La mokoj estis ĝentilaj mokoj de la mokantoj pri si mem. Ni fakte neniam havis malbonajn sentojn al la organizita movado, kies parto ni estis.

Kio pri la kanto “La Tojvo”, ŝajne misversio de la himno “La Espero”?

Gianfranco: Ni eŭropanoj estas bonŝancaj, ĉar eĉ se ni ne konas kelkajn vortojn en Esperanto, ni ofte komprenas ilian signifon, ĉar la radikoj similas al niaj lingvoj. Tio ne okazas ĉe japanoj, araboj k.a. Tia ludo estas utila por kompreni kiel ili sentas sin antaŭ Esperanta teksto. En tiu kanzono, la radikoj ne plu estas la hindoeŭropaj sed el aliaj ne komprenataj lingvoj. Ekzemple tojvo estas espero en la finna. Ideo de Renato.

Renato: Tiam, kiel nun, mi estis konvinkita ke Esperanto estas tro eŭropeca kaj ke tio ne prenas en konsideron la sudon de la mondo, tiam oni nomis ĝin “la tria mondo”. Por komprenigi tion al eŭropanoj ni refaris la kanton per radikoj laŭeble ekstereŭropaj (arabaj, svahilaj, japanaj, indoneziaj) sed ankaŭ slavaj. Devis temi pri radikoj kun la sama nombro de silaboj kiel en la originala kanto, kio postulis iom da klopodoj. Fakte, tojvo temas pri la sola vorto en la kanto kun malsama nombro da silaboj rilate al la originalo en Esperanto. La rezulto estas io, kio estas Esperanto sed kun radikoj el ĉiuj lingvoj ne tuj kompreneblaj por eŭrop-lingvanoj. Do, temis pri praktika pruvo de la principo “Por ke lingvo estu internacia ne sufiĉas ĝin nomi tia”.

Ĉu vi havas planojn eldoni albumon kun viaj propraj kanzonoj? Kiam ĝi aperos?

Gianfranco: Mi ne havas planojn sed havas kanzonojn. Verŝajne mi ne plu havas la forton eldoni novan albumon. Miaj kanzonoj nun ne plu estas movadecaj sed rakontas la vivon kaj min mem. Mi ne scias ĉu iu povas interesiĝi pri tio. Mi devas esplori la eblon proponi miajn kanzonojn al junaj artistoj. Estu ili kiuj interpretos ilin.

Post 20 jaroj da foresto vi revenis al la esperantista movado. Kiujn diferencojn vi vidas inter la nuna kaj tiama Esperantio?

Gianfranco: Bonŝance la Esperanta mondo ŝanĝiĝs pli mal-pli kiel la aliaj aferoj en la mondo, krom la aferoj fundamentaj por Esperanto. Tial kiam mi revenis, mi tuj sentis min hejme.

Ĉu eblus revivigi la kunlaboron inter Gianfranco Molle kaj Renato Corsetti por nova albumo?

Gianfranco: Tio apenaŭ eblas, kvankam mi kaj Renato de tempo al tempo kunlaboras pri iu traduko kaj li estas ĉiam mia lingva lumturo.

Renato: Teorie jes, kaj kiam ajn oni petas min traduki kanton, ni kunlaboras, same Gianfranco petas min pri tradukoj kaj rimoj, ktp. Ni faras ankoraŭ aferetojn kune, sed mi ne scias, ĉu ni havas ankoraŭ la energion produkti ion grandan kaj signifan. Cetere tiam ni estis junaj kaj celis ŝanĝi la mondon, kaj ni kuniris kun la mondoŝanĝemuloj de tiu periodo. La mondo ja ŝanĝiĝis sed en direkto, kiun ni ne volis (novliberalismo kaj financismo, ktp).

Informoj:

La kasedoj “La vojo”, “Kontakto”, “Horo da Opozicio” kaj “Baf!” samkiel la KD “La Fiŝkaptisto” aĉeteblas ĉe la retejo de Edistudio.

www.edistudio.it

Kontakto (1979) (resenha a parte)

Gianfranco kaj Renato komentas la albumojn

Gianfranco: La volo proponi viajn kapablojn al Esperanto kaj al ĝiaj idealoj.

Renato: Apartenas al la komenca esperantisma periodo. Bonintenca satiro de la movado.

Gianfranco: Granda laboro de Renato kaj Giulio. Registrita en mia dormĉambro en unu tago per unu Revox kaj ofte “bona la unua”, t.e. la unua ludado estis la definitiva.

Renato: Apartenas al nia militema, revoluciema periodo. Ĉe Gevara kaj komunismo kaj etna muziko el Katalunujo, sed ankaŭ el Orienta Germanujo.

Gianfranco: La evoluo de La Vojo. Ankaŭ por mi la plej ŝatata.

Renato: Ni revenas al Esperanto kaj al kantoj de nia amata itala kantisto, Fabrizio de André.

Gianfranco: Kun la poeziaĵoj de Giorgio Silfer, ne sukcesa kiel la unuaj du, sed por mi bonkvalita kun belaj ideoj.

Renato: Farita de Gianfranco kune kun Literatura Foiro. Mi ne partoprenis en la farado.

Gianfranco: La plej bone registrita. Mi tre ŝatas ĝin.

Renato: Unu el niaj plej belaj kaj maturaj kasedoj.

Gianfranco: Ĉu vi kredas ke ĝi estis registrita en dormĉambro per tre malnova komputilo Apple sed kun bona etna gupo, kiu en mia regiono estas tre fama?

Renato: Tion faris Gianfranco mem per kunmetado de malnovaj pecoj kaj aldono de kelkaj novaj.

“Ni faris ĝin (la kanton “Kontakto”) pro simpatia amo al la revuo”

“Miaj kanzonoj nun ne plu estas movadecaj sed rakontas la vivon kaj min mem”