Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Aktive, interjunulare (Kirill Noviĉenko)

En majo la franca urbo Strasburgo, kiu lokiĝas apud la franca-germana limo, akceptis la Eŭropan Junularan Eventon ĉe la Eŭropa Parlamento. La aranĝon partoprenis proksimume 7500 homoj el 39 eŭropuniaj kaj najbaraj landoj. La ĉefa celo de la aranĝo estis doni al diversaj eŭropaj organizoj la eblon rekte sinturni al parlamentanoj kaj proponi al ili siajn ideojn por pli justa kaj progresoplena vivo en Eŭropo. Mi havis feliĉon partopreni tiun ĉi tuteŭropan junularan kunvenon kiel reprezentanto de TEJO kaj nun mi volonte dividos kun vi miajn impresojn.

Bonŝance la vetero dum du tagoj de la aranĝo estis bonega. Eĉ tro bonega, se tiel eblas diri. Mi persone veturis al Strasburgo tra Parizo kaj poste revenis ankaŭ tiel, kaj ambaŭ fojojn, kiam mi estis en Parizo, la vetero estis ege malseka kaj malvarma. Do ni tre feliĉis havi tute malan veteron en Strasburgo.

Bonŝanculoj sukcesis registriĝi la 19-an de majo - antaŭ la sekvanta malfermtago, ĉar alikaze ni devus vekiĝi sekvatage fruege matene por fari tion. Nia grupo apenaŭ sukcesis veni ĝustatempe. Post la registriĝo TEJOanoj, feliĉaj pro la okazo denove renkontiĝi unu kun la alia, vizitinte unu el la restoracioj disiris al la gastigantoj. Jen vere avantaĝo de nia reprezentantaro: dum aliaj partoprenantoj devis loĝi en diversaj hoteloj, inkluzive multekostajn, ni havis eblon loĝi ĉe samideanoj tute senpage kaj pro tio mi volas esprimi apartan dankon al niaj gastigintoj.

Matene la 20-an de majo nia reprezentantaro venis al la Parlamento. Aranĝoj okazis kaj ene de la parlamentejo kaj ekstere, kie estis aranĝita tiel nomata Junulara Vilaĝo aŭ originale “YO! Village”. En tiu vilaĝo estis kelkĉambraj tendegoj, en ĉiu el kiuj la partoprenantoj povis ĉeesti diversajn laŭhorarajn aranĝojn kaj ankaŭ okazigi la proprajn. Tiel, ekzemple, niaj samideanoj okazigis lingvan kvizon, kiun ĉiuj dezirantoj povis partopreni, kaj mi povas konstati, ke dezirantoj multis. La kvizo estis komputila kaj foje al mi ŝajnis, ke eĉ mankas unu plia komputilo por ke homoj ne atendu en la vico. Certe dume homoj interesiĝis pri nia organizo kaj tio donis al ni bonegan ŝancon nin prezenti disdonante varbilojn kaj informilojn.

Alia okazaĵo de junaj esperantistoj kadre de la evento estis lingvopolitika ludo, “Kukumio”. Temis pri elpensita lando Kukumio, kie loĝas diversaj popoloj, kiuj havas diversajn lingvojn, kulturojn kaj historion. La ludantoj kolektiĝis tre rapide kaj ilia tasko estis reprezenti tiujn popolojn en grupoj kaj kune kun unu plia grupo, kiu reprezentis la registaron, diskutante trovi por ĉiuj popoloj taŭgan solvon rilate al klerigado, amaskomunikiloj kaj financoj. En ĉiu grupo estis po unu TEJOano, kiun konsultis la ludantoj pri la reguloj de la ludo, sed mem ne rajtis interveni. Ludantoj estis reprezentantoj de aliaj organizoj kaj individuaj partoprenantoj, kiuj evidente ne estis esperantistoj. Pro tio ĉiuj ludis en la angla lingvo, tamen havante okazon konatiĝi kun nia movado kaj TEJO. Bedaŭrinde okazis eta fuŝo kaj multaj varbiloj estis kunportitaj al nia tendego tro malfrue. Do, ni disdonadis ilin poste dum aliaj programeroj.

Alia grava programero de TEJOanoj estis evidente kurseto de Esperanto.

Entute la partoprenantaro estis tiom abunda, ke post duontago eĉ finiĝis la manĝo en la moveblaj bakejoj, troviĝantaj en la vilaĝo. Mi persone faris tri vicojn kaj rezulte ricevis nur hotdogon. Do, la duan tagon mi estis pli sperta pri tio kaj aĉetis manĝon anticipe.

Post la unua tago okazis koncerto sur la placo apud la granda strasburga katedralo. La koncerton malfermis organizantoj per paroladoj, kiuj ĉefe temis pri la valoro de nia diverseco kaj nia kuneco. Muzikon ludis kunigitaj simfonia kaj ĵaza ensembloj, akompanantaj operankantistinon, dume malantaŭ la scenejo junaj pentristoj verkis stratartajn pentraĵojn sur speciala muro. Ŝajne tio ankaŭ celis substreki harmonion de kunigita diverseco.

La plej gravaj kaj signifohavaj aranĝoj okazis en la kunsidĉambro de la parlamentejo. Mi povas raporti nun ekzemple pri kunveno, dum kiu gejunuloj sin turninte al parlamentanoj debatis pri enmigrado, kiun nun spertas Eŭropunio. La partoprenantoj havis okazon sin turni al la parlamento, parolante ĉiu po du minutoj. Prezentitaj estis vidpunktoj de ambaŭ flankoj: kaj subtenantoj kaj kontraŭantoj de enmigrado. La paroladoj estis vere sinceraj kaj plenaj de inspiro. Post la pridiskuto voĉdonado estis okazigita. Ĉiu ĉeestanto povis voĉdoni premante unu el tri butonoj: por, kontraŭ aŭ sindeteno. Post kiam homoj voĉdonis, pasis kelkaj sekundoj kaj surekrane aperis la rezulto: el 833 delegitoj 619 voĉdonis jese, 184 — nee kaj 30 homoj sindetenis.

Rezulto vere esperiga, ĉar nun populismaj fortoj en Eŭropo kaj propagandistoj en aliaj landoj tre vigle profitas la situacion por gajni politikan influon, asertante, ke la ekonomio de Eŭropunio ne plu ebligas akceptadon de pliaj enmigrantoj kaj ke ili minacas la sekurecon kaj la kulturon de eŭropanoj. Povas, tamen, esti parte tiel, sed la voĉdono montris, ke gejunuloj eŭropaj pretas daŭre helpi al homoj, kurantaj for de milito. La parlamentanoj certe konfirmis sian konscion pri la fakto, ke pro la situacio kreskas ankaŭ ekonomia enmigrado kaj ke tio devas esti laŭeble limiĝanta.

Ni tamen konsideru, ke se jam la voĉdonrezultoj aspektas esperige, la entuta etoso de la aranĝo estis kuniga kaj paciga. Eble pro tio la rezultoj povus neperfekte reflekti la opinion de la eŭropa junularo. Sed ni esperu, ke ili estas proksimaj al la veraj.

Kaj eĉ ne unu tago sen koncerto! Fine de la dua tago post la fermo de la tuta okazaĵo ĉiuj povis ĝui unu plian vesperan koncerton. Ĉi-foje ĝi estis pli vigla kaj brua kun lumo kaj biero. Rimarkeblis politika subteksto de la aranĝo. Kelkaj kantoj temis pri la nunaj socipolitikaj krizoj, ekzemple pri tiu en Sirio, dume sur ekranoj oni povis vidi fotojn kaj filmetojn el iu rifuĝintejo. Iom strange laŭ mi por amuzigocela kaj danciga aranĝo. Tamen ja ekzakte tia estas la tuta strasburga okazaĵo - ekzakte socipolitika.

Tiaj ĉi eventoj utilas ankaŭ por kunveno de samideanoj, kiu ebligas ĉeestan pridiskuton de primovadaj aferoj. Tiel post kiam la ĉefa aranĝo finiĝis, TEJOanoj okazigis KER-kunsidon, kie kunlaboro kun aliaj organizoj estis pridiskutata.

Cetere, se vi iam venos Strasburgen, mi ege konsilas al vi promeni vespere aŭ nokte tra la urbo. Ĝia centro estas bele lumigita, kaj mi certas, ke kondiĉe de bona vetero vi povos ĝui agrablegan promenadon. Ĝi estas tre pura kaj bone prizorgata urbo. Mi eĉ bone envias al ĝiaj loĝantoj, ĉar ili loĝas en vere eŭropa, oportuna kaj alloga urbo situanta ĉe la limo inter du sufiĉe diversaj landoj, havante la eblon sperti ĉiutage diversajn vivmanierojn. Mi forlasis la urbon kun ege pozitivaj impresoj.

La sekva tia ĉi aranĝo en Strasburgo estas planita por la jaro 2018. Ne maltrafu la estontan okazon!