Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Entuziasmaj junaj esperantistoj en Hungario

Szabolcs Szilva - Hungario

En la Hungara Esperanto-Junularo okazis jarĉefkunveno dum Junula E-Renkontiĝo (JER) inter la 12a kaj 14a de marto 2011. Ni sufiĉe bone sukcesis diskuti pri ĉio, kion ni planis. Dum la unua parto ni priparolis la okazintaĵojn en la jaro 2010, ni pritaksis kaj publigikis la detalojn pri financaĵoj, pri agado de HEJ, inter aliaj pri la monataj programoj. Tiu laste-menciita daŭre okazas ankaŭ nun. Por pli da informoj bonvolu viziti nian novan(!) retpaĝon: www.esperanto-junularo.hu/. Fakte nun la tuta retpaĝaro estas prilaborata kaj ankaŭ pere de ĉi tiu artikolo mi volas publikigi la informon, ke lanĉiĝis la novaj retpaĝoj de HEJ. La ŝanĝoj jam estis ege bezonataj.

Daŭre ekzistas la pli malnova ijs.hu/eo, sed ankaŭ tio en la proksima estonteco iom ŝanĝiĝos. Tie aperos informoj nur pri la aranĝo IJS mem. Sekve mi mencius la retpaĝon www.esperanto-junularo.hu, kiu iĝis la oficiala novaĵejo de nia asocio. Tie troviĝas ĉiuj informoj, kiuj rilatas al nia agado. La sekva estas la hungara versio de ĉi tiu retpaĝo www.eszperanto-ifjusag.hu por ke ankaŭ la novaj hungaraj esperantistoj povu legi pri la novaĵoj. Kaj baldaŭ finpretiĝos jer.hu, kie troveblos informoj nur pri la aranĝo JER. (Ĉi-lasta ne estas ankoraŭ lanĉita ankaŭ pro ne-aktualeco: la sekva JER okazos en printempo 2012). Nun ĉio estas klare distingita kaj laŭ aranĝaĵoj (IJS, JER, monataj programoj ktp...), kaj laŭ lingvoj (Esperanto, kaj la hungara). Mi, kiel nova ĉefredaktoro de la retpaĝaro kun Vilté Székely (kaj fakte per multe da helpo de Bálint Rikker), atentis ankaŭ pri la opinioj de eksterhungariaj esperantistoj (inter aliaj mi volas danki Paweł Fischer-Kotowski pro la konsiloj). La rimarkoj ankaŭ nun bonvenas de ĉiuj.

Mi volas ĉiujn atentigi, ke al Internacia Junulara Semajno 2011 eblas jam aliĝi en ijs.hu/eo. Ĝi okazos en la ĉirkaŭaĵo de Budapeŝto en urbo Búbánatvölgy. Ĝi estos signife pli malmultekosta ol lasta-jare, sed almenaŭ tiom mojosa (kiel ekz-e pro la akvobatalo, Esperanta kazino kaj la aŭkcio, kie eblos tuj elspezi la ĵus gajnitajn E-monojn). Venu ankaŭ vi!

Sekve dum la kunveno okazis balotado pri la sekva estraro de HEJ. Petra Smidéliusz denove estis elektita kiel prezidantino. Unu persono forlasis la estraron kaj du aliaj aniĝis (inter tiuj lastaj estas ankaŭ mi). En la retejo www.esperanto-junularo.hu/ estas ĉiuj informoj atingeblaj ankaŭ pri la nova estraro.

En la lasta parto ni aŭskultis la opiniojn de tiuj, kiuj la unuan fojon partoprenis Esperantan renkontiĝon. Ni havis almenaŭ 3 novajn personojn. En nia nova retpaĝo legeblas la raporto de nova esperantistino Enikő Urbán pri JER. Post la priparolo de la ĵus spertitaj aferoj ni diskutis pri la futuro de Esperanto en Hungario, kaj pri la estonta agado de nia asocio. Laŭ la planoj daŭre estos okazigataj la monataj programoj, JER, kaj IJS. Ni planas kunlabori kun aliaj E-asocioj, kaj ni helpos senĉese al la junaj kaj novaj esperantistoj enmovadiĝi ĉiel, kiel eblas ĉe nia asocio.