Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

TURISMO / FACILA

La Hero-aĵo, kiu iĝis aventuro

200 jaroj de la libereco de Argentino

Fernanda Escarda — Argentino

Surĉevale iri laŭ la voĵo de la generalo San Martin oni komprenas la grandan kuraĝon, kiun li havis por entrepreni tian ekspedicion por liberigi Argentinon, Ĉilion kaj Peruon ducent jarojn antaŭe. Por liberigi nian patrujon li transiris la Andojn kun pli ol kvin mil homoj sur ĉevaloj kaj muloj ĝis Ĉilio.

Nun oni povas vojaĝi tra tiu historia itinero de San Martin en plaĉa trotado surĉevale kiel turisto en Argentino. La Heroaĵo iĝis aventuro. Tra la vojo oni povas vidi Akonkagvon, la plej altan monton en Ameriko, kiu atingas 6 960 metrojn. La bela best-aro kaj vegeta-ĵaro, la indiĝena kulturo, la rokaj montoj igas la vojaĝon eksterordinara. La aventuro daŭras proksimume ok tagojn.

La generalo San Martin planis transiri la monton tra la plej malfacila kaj malebla vojo. Antaŭ ol komenci, li disvastigis inter la indiĝenoj ke li tion faros tra alia facile irebla voĵo por konfuzi la malamikon. Januare en 1817 ili ekiris de Uspallata en la provinco de Mendoza, kaj ekde Paso de Los Patos en la provinco de San Juan. Post travojaĝado de 500 km-j ili alvenis al Santiago de Ĉilio, la malamika centro. Tiamaniere, kun sia militistaro, li povis venki kaj reaserti nian sendependecon.

La 9-an de julio 2016, oni festas ducent jarojn de la argentina sendependiĝo de Hispanio. Argentino estas juna lando! Tiuj kuraĝaj homoj inspiras nin ĝis hodiaŭ. Ĉu vi ŝatus rajdi kiel la herooj?

GLOSO:

heroo: homo, dotita je super-homaj ecoj

hero-aĵo: faro de heroo

generalo: ĉefmilitisto

ekspedicio: aro da homoj senditaj por esplori malproksiman regionon

mulo: kombinaĵo de azeno kaj ĉevalino

trotado: regulaj paŝoj de ĉevaloj

aventuro: neatendita, neordinara okazaĵo en ies vivo

konfuzo: malordo

provinco: administra distrikto

rajdi: iri, sidante sur la dorso de besto