Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

FILMO-RECENZO

Hitchcock: feliĉo de la turmentata animo (Hitchcock, 2012)

Stanislavo BELOV

Ĉi tio estas malkutima filmbiografio. Anstataŭ rakonti la vivon de la fama reĝisoro ĝi prezentas unusolan epizodon — tiun de la filmado de “Psycho”. Sed ĝi malkovras pri li multe ol plurhora priskribo de la biografiaj okazaĵoj kaj kinoartaj meritoj.

Centre de la historio troviĝas kompreneble Alfred Hitchcock mem. Li kaj lia edzino estas tre specifa paro. Li — maljuna dikulo (ŝi karesriproĉe nomas lin “besto manĝema kaj granda”) kun evidente malfacila karaktero. Ŝi — virino en disfloro de la “dua junaĝo”, do jam sperta kaj konscia, sed ankoraŭ bela kaj vigla. Ili loĝas kune kaj dise samtempe. Tio evidentiĝas ne nur en dulita aranĝo de la dormejo, sed ĉefe en la senco de ilia komunikado. Dum ŝi troviĝas en la realo, kiun ŝi volas palpi kaj ĝui, li vagadas en la imagata mondo de siaj fantazioj, kiuj solaj havas por li veran gravecon kaj elvokas interesiĝon.

Ni renkontas ilin en malfacila tempo, kiam Hitchcock jam finis unu projekton, sed ankoraŭ ne komencis alian. Li evidente tristas kaj enuas, turmentata de la kreiva malpleniĝo, tiom konata al ĉiu artisto. Tagon post tago pasigas li side en brakseĝo kaj serĉante ideon, kiu kapablus kapti lin tutan kaj rebruligus la velkintan fajron en lia animo. Sed jen li finfine trovas la dezirataĵon kaj revenas al sia normala stato de la kreiva obsedo.

Ĉu ŝi komprenas kaj kunsentas? Evidente ne, ŝi ja nun sentas sin eĉ pli forlasita kaj mankas al ŝi reala komunikado, aparte tiu seksa (ne nur en la fizika senco de la vorto). Do kiam en ŝia vidkampo aperas iu samaĝa scenaristo, kiu elmontras al ŝi sian personan interesiĝon, la ino facile kaptiĝas de tiu ĉi allogaĵo. Dum la edzo ĉiam pli proksime rilatas al juna ĉefaktorino de la nova filmo, la edzino forveturas kun sia galanta amiko al lia somerdometo sur ĉarma marbordo...

Tio aspektus banale, se ne okazus subita turniĝo de la historio, tiom propra al la Hitchcock-filmoj. En la afero enmiksiĝis la reĝisoro eĉ pli forta kaj decidema, kontraŭ kiu ne povis rezisti eĉ nia geniulo. Hitchcock malsaniĝis. Temis pri stulta gripo, sed altega korpotemperaturo baris al li la vojon al la filmejo, enlitigante por pluraj tagoj. Samtempe la amindumanta scenaristo evidentiĝis nura manipulanto, sufiĉe primitiva, kiun interesis ne la virino mem, sed ŝia okazo influi la edzon favore al lia nova scenaro. Feliĉe ŝi estis tro sagaca por lasi sin faliĝi en tian kaptilon, do ŝi forlasas ĉi mondon, evidente ne malpli imagatan, kaj revenas al sia edzo, pli ĝuste al lia mondo, kiu pormomente vakas post lia fortiriĝo.

Kapabla kaj animforta, ŝi per fera mano restarigas la ordon en la filmejo kaj majstre direktas la laboron, solvante ĉiujn problemojn kaj forigante obstaklojn — ĉu kreajn, organizajn aŭ financajn. Same kiel la edzo, ŝi elverŝas sur la filmobendon siajn sentojn — timon, angoron, elreviĝon, deziron. Ĉiuj subkonsciaj animmovoj trovas la esprimon en la artolingvo kaj ŝajnas ke ŝi komprenas, kial ŝia edzo preferas ĝin al la ordinara komunikado. Kreado emocias, lacigas kaj ĝuigas ne malpli ol sekso kaj la dume naskiĝanta verko pli fidelas ol ajna partnero.

La filmo finiĝas per la triumfa premiero kaj... nova ekserĉo. Ja vera artisto ne povas esti kontenta. Komforto kaj trankvilo egalas al la kreiva morto kaj malfeliĉo de turmentata animo naskigas la plejajn valoraĵojn. Ĉu nenio ŝanĝiĝis? Nur ekstere. La ĉefherooj nun pli bone komprenas sin kaj unu la alian. De nun ili kapablas interparoli en la sama lingvo. Ĉu ili uzos ĝin? Tion montros la vivo kaj... novaj Hitchcock-filmoj.