Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

SOCIO

Homrajtaj Herooj

Klára Ertl — Luksemburgo

Pensu pri iu mojosa homo, kiu dum sia vivo kuraĝe agadis por iamaniere antaŭenigi homajn rajtojn. Pri kiu vi pensas? Ĉiun 9-an de novembro, la tagon de la Kristala Nokto en 1933, UNITED — Eŭropa reto de neregistaraj organizoj — organizas la Tagon kontraŭ Faŝismo kaj Antisemitismo. Ĉi-jare ĝi okazigis kampanjon pri homrajtaj herooj, kiu daŭris ĝis la 10-a de decembro, la Internacia Tago de Homaj Rajtoj. TEJO invitis esperantistojn kontribui al la kampanjo per sendo de rakonto pri iu homo, kiun ili persone admiras pro lia aŭ ŝia agado. Povis esti homo morta aŭ viva, fama aŭ nekonata, esperantisto aŭ ne. Jen ni prezentas al vi la 6 kontribuojn, kiujn ni ricevis.

“Janusz Korczak, kuracisto kaj pedagogo, estis vera heroo de la homaj rajtoj. Li estis pola pediatro en Varsovio, kaj mortis pro la nazioj. Dum la unua parto de la 20a jarcento, li antaŭenpuŝis la infan-rajtojn.”

Samuel Gaillard — Francio

“Homo, kiu inspiris min, estas mia avino Caterina. Ŝi estis simpla virino, kun bonkora kaj pacema karaktero, sed forta temperamento. Dum la 1970-aj jaroj ŝi laboris kun multaj aliaj virinoj en fabriko de konservaĵoj, kies posedantoj ekspluatis ilin, sen oferti la bazajn laboristajn rajtojn. La malalta edukado ne malhelpis al ŝi esti la motoro de sukcesa laborista batalo. Pro tio ŝi gajnis respekton kaj admiron, sed ankaŭ plurajn kritikojn en la vilaĝo kie ŝi loĝis. Ŝia ekzemplo instruis al mi, ke ĝentileco kaj bonkoreco povas iri kune kun batalemo kaj forto, kaj ke oni ne devas silenti antaŭ la maljustaĵoj, eĉ kun la risko esti kritikata. Ĝi ankaŭ montris, ke ne nepre necesas esti saĝulo, potenculo aŭ famulo, sed ĉiu povas doni sian kontribuon al mondo pli justa.”

Manuela Ronco — Italio/Slovakio

“Valdemar Langlet estis sveda publikigisto kaj esperantisto. Kun sia edzino, Nina Borovko, li savis multajn judojn de la Holokaŭsto, protektante ilin pere de la sveda ambasadejo en Budapeŝto. Lia metodo inspiris alian heroon, Raoul Wallenberg.”

István Ertl — Hungario/Luksemburgo

“Mia heroino estas la brazila diplomatino Bertha Lutz, al kiu ni ŝuldas la mencion pri intergenra egaleco en la Ĉarto de UN. Laŭ historiaj esploroj, inter la vere malmultaj virinoj, kiuj havis la oportunon ĉeesti la konferencon de Sanfrancisko en 1945, la latinamerikaj estis la plej progresemaj, dum la usonaj kaj britaj tute konstraŭstaris tiajn proponojn. Bertha gvidis la grupon, kies laboro insistema kaj sindediĉa kreis la bazon por la internacia feminista movado.”

Lucas Barbosa — Brazilo

“Mia heroo de homaj rajtoj estas Ryan Hreljac. Kiel 6-jarulo, li ŝokiĝis kiam li eksciis en la lernejo ke ne ĉiuj havas puran trinkakvon. Tiu eta infano kolektis sufiĉe da mono por konstrui akvoputon ĉe bazlernejo en Ugando. Ryan nun aĝas 25 jarojn kaj laboras por Ryan’s Well Foundation, kun la celo ebligi al ĉiuj havi puran akvon.”

Klára Ertl — Luksemburgo

“La Brazilanino Maria da Penha estas homrajta heroo. En 1983, ŝia edzo (la kolombiano Marco Viveros) forte agresis ŝin multfoje, kaj pro la agresoj ŝi havis paraplegion. Tiam ne ekzistis leĝoj en Brazilo kontraŭ enhejma perforto, kaj ŝi luktis por ke ŝia edzo ricevu punon.

Nur post 19 jaroj, la edzo ricevis 8-jaran punon en malliberejo. Ŝi strebis por kreado de leĝoj kontraŭ enhejmaj perfortoj, kaj la leĝaro “Maria da Penha” estis efektivigita en la jaro 2006. Maria da Penha estis nomumita por ricevi la Nobel-premion pri paco.”

Ana Ribeiro — Brazilo

Espereble tiuj rakontoj inspiris vin kaj donis al vi scivolemon pri tiuj admirindaj homoj. Estas multe da tiaj herooj en la mondo, kaj valoras kelkfoje doni al ili la honoron, kiun ili meritas.

Dankon al la kontribuintoj!