Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

La Poetiko de la Lingvo

Roxane ROMANN — Francio/Nederlando

Lingvoj estas pli-malpli bildecaj kaj uzas pli-malpli metaforojn. Mi ne tro transpaŝas dirante ke ĉiuj kreis siajn idiomaĵojn. Kiu el ni neniam bildigis al si havi arkon kun du ŝnuroj, sekvi sian propran nazon, manĝi sian laboron (kiu nutras), havi manon el fero?

Estas iu inter de tiuj fascinaj lingvoj, kiu originas el arkeologia fikcio de arta projekto ĉirkaŭ la lingvo de la hopiaj indianoj. Hollis Frampton*, rekonstruis amason de fonetikaj esprimoj esplorante la tension inter bildoj kaj vortoj. Jen kelkaj ekzemploj “tradukitaj” el Hopi [en la angla pro Frampton kaj el la angla] en Esperanto:

Kiam oni parolas pri arbitro de signo... ĉu estas arbitro de la signifo? Kie troviĝas arbitro de signo en la konstruo de lingvo, ŝajnas al mi ke troviĝas semantika motivado en la konstruo de tiuj esprimoj.

Abismo inter senco kaj signifo kiu elvokas kampon de bildoj, tradukas sintenon, manieron ekigi aferojn tra la prismo de ĉiu kulturo. Oni povas demandi sin kiel ĉiu el tiuj esprimoj eniĝis en la komunan uzon. Ĉiokaze, laŭ mi la disvastigo de tiuj esprimoj bone ilustras la fakton ke la lingvo vivas, ke ĝiaj bildoj komunikiĝas, ke ili “parolas”. Esperanto heredigas plurajn (el tiuj esprimoj), laŭ sia propra kulturo - supoze ke tiu lingvo aliĝas al unu kulturo - ĉu vi uzas ilin tiom en Esperanto kiom parolante vian denaskan lingvon?

Mi estus scivola ricevi viajn esperantajn idiomajn esprimojn preferatajn aŭ... kreitajn! idiomajxo@gmail.com

* Hollis Frampton (1936-1984) estis usona artisto kaj filmisto/realiganto el eksperimenta kino/kinarto dum la sesdekaj jaroj. Sia fotolaboro kondukis lin aligi la arta avangarda kosmo en kio li plene enoficiĝis (s’investir) kaj kio li influis per siaj filmoj kaj teoriaj eseoj.

Idiomaĵo: esprimo propra al iu lingvo, frazo kiu uzas metaforojn por esti komprenebla.