Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RECENZO

HAGAR LA TERURA

3 Volumoj — Tradukis: Christian Rivière

Eldonis: La Kancerkliniko

Hagar la Terura (Hägar the Horrible) estas komiksaj bildstrioj, kreitaj ekde 1973 de Dik Browne, jam publikigita en 1 900 ĵurnaloj en 58 landoj kaj 13 lingvoj. La ĉefrolulo Hagar estas vikinga batalanto, kiu ofte provas invadi Anglujon kaj aliajn landojn. Malgraŭ sia militema famo, Hagar estas frustrita je persona kaj familia nivelo. Li ĉiam kverelas kun sia edizno Helga kaj la gefiloj Arne kaj Ingrid. Li banas sin unufoje jare, ŝatas manĝegadi kaj bieron drinki.

La tradukinto, Christian Rivière, havis kolekton da Hagar-bildstrioj, kiujn lia avo ĉirkaŭtondis kaj konservis por li el franclingva ĵurnalo de la 1980-aj jaroj. Li decidis ilin aperigi en tri 28-paĝaj maldikaj volumoj, en kiuj ĉiu paĝo prezentas unu bildhistorion kun polurado de la bildoj kaj parolvezikoj de Serĝo Sir´.

La nigrablankaj bildoj, eĉ sur la simpla papero, prezentas bonan preskvaliton. La tradukado ne prezentas problemojn, krom per unu aŭ du esceptoj. Temas pri ĝuinda legado, kiun oni povas fari pli ol unufoje ĉar ĝi estas facila kaj amuza.

R.P.