Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Iĝu Komitatano B de TEJO

Venis la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la oficperiodo de la de 2018 ĝis la 31-a de majo 2020. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato.

Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la TEJO-Komitato kaj ĉiu individua membro de TEJO rajtas ankaŭ kandidatiĝi kiel Komitatano B kaj tiel rekte kundecidi en la Komitato pri gravaj okazaĵoj en la organizo. Ĉi-foje oni rajtas elekti maksimume tri Komitatanojn B, kiuj aldoniĝos al la du jam elektitaj kandidatoj dum 2018, do unu por ĉiu komencita cento da individuaj membroj.

Por partopreni la Komitaton estas bonvenaj aktivuloj de Landaj Sekcioj aŭ lokaj grupoj, kiuj per sia laboro pretas kontribui al la funkciado kaj evoluo de la organizo. Por ke via kandidatiĝo estu valida, bonvolu sendi, retpoŝte aŭ paperpoŝte, al la Centra Oficejo kaj al la Ĝenerala Sekretario de TEJO, la jenajn informojn:

Ne forgesu subskribi vian kandidatiĝon, se ĝi estas paperpoŝta, kaj memoru ke sen iu el la menciitaj eroj via kandidatiĝo ne estos valida! Via kandidatiĝletero devas alveni plej laste la 15-an de novembro 2018. Uzu la jenajn adresojn:

Por pliaj informoj, legu la reglamenton en la paĝo de TEJO.