Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La IJK estas la homoj

Carolin Weemeyer - Germanio

Mi, Carolin WEEMEYER, 29-jara instruistino el Germanio, partoprenis la Internacian Junularan Kongreson (IJK) en Kievo kaj volas analizi la pasintan IJK-on kaj IJK-on ĝenerale.

La supre menciita citaĵo estas prenita de la parolado, kiun faris Evgenia Slovaĉevskaja en la lasta vespero de IJK. Evgenia transprenis la ĉeforganizadon de la IJK de Mikaelo Lineckij, kiu pro koratako du semajnojn antaŭ la IJK bedaŭrinde ne povis partopreni. En sia parolado Evgenia klarigis, ke estis malfacile por la LKK transpreni ĉiujn taskojn de Mikaelo, interalie, ĉar “ni ne sciis, kio estas IJK”. La fina frazo estis, ke malgraŭ multaj problemoj kaj mankoj la etoso estis bona, kaj ke “la IJK estas la homoj”. Tiuj frazoj kaptis mian atenton, igis min pensi multege pri IJK, kaj fine igis min verki ĉi tiun tekston.

Por klarigi, de kie venas la sekvaj opinioj: Mi partoprenis ĉiujn IJK-ojn de 2005 ĝis 2011 krom la pasintjaran en Kubo. Krome mi de 2004 ĝis 2009 estis ano de la GEJ-komisiono por renkontiĝoj, kiu preparis la Internacian Seminarion (IS). Miajn tieajn spertojn mi konkludis al la grafikaĵo de “IJK-konstruaĵo”.

La ĉefan, unuan bazon formas la LKK. Nur poste sekvas la partoprenantoj. Diversaj kolonoj tenas la tegmenton, la bonan etoson, kiu laŭ mi formas la celon de la renkontiĝo. Gravas aldoni, ke ne nepre ĉiuj kolonoj bezonatas. Sed manko de pluraj malhelpas al la celo.

Lasu min analizi la pasintan IJK-on laŭ mia grafikaĵo.

Dum akceptado (kiu vere funkciis ekde la dua tago nur), oni estis demandita, kiam oni antaŭpagis (!) kaj LKK-ano elkalkulis ĉiujn kostojn laŭ la kotiztabelo surpapere, tiel ke oni devis atendi longege. Komence oni eĉ ordigu sin laŭ kongresnumero, kiu kutime tute malgravas dum IJK kaj kiun tial kompreneble neniu sciis. Ŝajnas al mi, ke oni tute ne havis datumbazon kaj la aliĝdatenojn. Tiu maniero de akceptado certe ne estas rekomendinda.

Kiel dirite, ne ĉiuj tiuj kolonoj bezonatas por bona IJK. Ekzemple dum IJK en Hanojo la kolonoj “taŭga ejo” kaj “ekskursoj” kaj “programo” portis preskaŭ la tutan konstruaĵon - ĉar ili estis sufiĉe fortikaj, dum tute mankis ekz. trinkejo, gufujo, ludejo kaj filmejo.

Laŭ mia propra takso kaj post multaj babiladoj kun aliaj partoprenantoj, mi pensas ke mi rajtas diri, ke la konstruaĵo “IJK-67” sufiĉe forte ŝanceliĝas. Koncize: La IJK devas esti pli ol nur la homoj.

Mi esperas, ke mia analizo estas klara kaj komprenebla. Mi ĝojas legi viajn opiniojn pri ĝi. Krome mi esperas, ke ĝi povos helpi al sekvaj LKK-oj analizi la preparojn.

Fine de mia teksto mi prezentos al vi la poemon, kiun spontanee verkis mia edzo Robert kaj mi kaj kiun ni laŭtlegis ĉe la internacia koncerto, lastvespere:

IJK okazas en Kievo,
la ĉefa urbo de Ukraini’.
Alvenas junuloj el tuta mondo
al “Barispal” kaj Ĵuljani.
Flavaj malgrandaj busetoj kievaj
transportas nin al la bazej’.
Ilin eniri kun grandaj pakaĵoj
vere ne simplas plej.
En la bazejo renkontas mi homon
afablan kun granda ridet’.

Li diras “Saluton! Do you speak English?
kaj mi pensas “Fek! What’s that?!
La registrejo funkcios nur morgaŭ,
sed jen estas via ŝlosilo.
Bonvolu atendi kaj doni pasporton,
mi tradukas ĝin al la cirilo.
Post longa vojaĝo bezonas reŝargon
moderna teknologi’,
sed vane serĉeblas en mia ĉambro
kurento (amiko de mi).

Mi jam fiodoras pro ŝvito tre forte
kaj tial tuj iras al duŝo,
sed eĉ post atendo la akvo malvarmas,
do evidentiĝas jen fuŝo.

Malvarma duŝakvo, malvarma trinkaĵo —
mi pensas, do ek al trinkejo.
Martin atendas kun granda elekto
sen fridujo en bela varmejo.
Post tio vizitas mi la necesejon,
sed fakte ĝi estas nur truo.
Mi pisas kaŭrante kaj poste konstatas
foreston de akvofluo.

Tuj poste mi sentas min jam pli bone
kaj serĉas necesejan paperon.
La solvon de tio mi nun ne rakontas -
ĝi fekas, por diri la veron.
Pli bona pisejo troviĝas en Budmo
jen brila restoraci’.

Sed ve! Mi konstatas, ke oni forgesis
la mendon de manĝo por ni.
Krom esperantistoj ĉeestas ĉi tie
centmiloj da sangosuĉuloj.
Mian ĉeeston dum longtempo pruvos
la tutkorpaj kulo-makuloj.

Dumtage pro ŝvito mi nur lagumadas,
prifajfas programajn ofertojn.
Vespere mi helpas plenigi diskejon
por ĝui bonegajn koncertojn.
Fine de tiu poemo mi diras
nome de ĉiuj partoprenantoj:
Sanon kaj ĉion bonan al Mikaelo
kaj dankon al la organizuntoj.