Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RECENZO

Pensiga resumo pri la mondo dum la lastaj jardekoj

Kion esperi legonte kolekton de interparoloj pri la mondo post la teroratako de la 11a de septembro, kun unu el la plej brilaj intelektuloj de la modernaj tempoj? Verŝajne ne libron, kiu samkiel bona krimromano, ensorbas la leganton kaj postulas legadon ĝis okuldoloro. Sed mi eraris.

Eklegante “Imperiaj ambicioj” mi pretigis min al malfacila legaĵo — kaj pro la temo kaj pro la lingvo — sekve mi ekipis min per vortaro, krajono, liniilo kaj markilo, kiel mi faras kiam mi legas fakajn tekstojn, rilatajn al miaj studoj. La surprizo venis rapide, ĉar malgraŭ la senfina kvanto de nomoj, datoj kaj geografiaj lokoj sur ĉiu paĝo, la libro tiugrade kaptis min, ke kiam mi ekmemoris pri la markilo kaj liniilo, mi jam estis leginta la duonon de la libro.

La majesteco de Noam Chomsky estas sendube lia stilo rakonti kaj analizi nekredeblan kvanton da informoj uzante lingvaĵon, kiun eĉ simplaj mezlernejanoj povus ne nur kompreni sed ankaŭ ĝui. La rekta stilo, la uzo de retorikaj demandoj kaj interjekcioj vere donas al mi la senton kvazaŭ mi mem estus en la fotelo de la demandanto, David Barsamian, kafumante kun Chomsky.

Kion entenas la modernaspekta kaj alloga libro, kun plaĉa kovrilo kaj bonkvalitaj paĝoj?

En ĝi ni trovas 9 interparolojn faritajn inter 2003 kaj 2005, kiuj pritraktas diversajn temojn, kiel la agreso-militoj, propagando, la kreskanta minaco de la tuttera varmiĝo, aŭ la usona eduksistemo. Estis trafa vortelekto nomi la intervjuojn “interparoloj” (en la originala angla titolo la vorto “conversations” [eo: konversacio] estis uzata), kiu sugestas pli naturan komunikadon. Barsamian estas brila intervjuanto, li “alĵetas” komencan demandon kaj lasas al Chomsky libere paroli, analizi kaj deflankiĝi, dum li komplezeme sekvas la fadenon, aldonante en la ĝusta momento plian demandon. Li mem skribas en la enkonduko: “... aŭskultu atente, ĉar vi neniam scias, en kiun direkton iros la konversacio.”

Chomsky saltas de unu temo al alia, li parolas pri tio, kiel Usono stimulis Iranon evoluigi atomarmilojn, kiel la usona propagando igis la popolon kredi, ke Irako respondecas pri la teroratako de la 11a de septembro, aŭ kiel la hierarkiaj disrompoj rilatas al la kreskanta nombro da enhejmaj perfortoj. Oni povas demandi, kial estas ĝuste li, kiu malfermos niajn okulojn kaj igos nin pensi kaj agi? La libro verŝajne pensigas ne nur usonanojn, sed nin ĉiujn. Krome estas interese legi resumon pri la mondaj okazaĵoj de la lastaj jardekoj kun interpretado de la eventualaj ligoj inter ili.

La Esperanta eldono de la libro dankendas al Renato Corsetti kaj internacia teamo, kiuj faris vere laŭdindan laboron. La traduko estas tre bonkvalita kaj relative unueca malgraŭ la multnombra teamo de tradukintoj. La tekstoj estas facile legeblaj danke al la “bona lingvo” kaj facile kompreneblaj danke al la piednotoj, referencoj kaj aldonaj klarigoj. Stumbladon kaŭzas nur la troa uzo de komoj, kiuj origine celas ne haltigi, sed helpi la leganton.

Mi tre ŝatas ke oni fine rezignis pri la esperantigado de la personaj kaj lokaj nomoj (Corsetti skribas en la enkonduka parto, ke unue li volis transskribi ĉion per Esperantaj literoj), kvankam restis en la teksto Hitlero, Sadam Husajn aŭ Alkaido. Apartan laŭdon meritas la aldonita indekso kun la prononcindikoj, kie tamen tutstrange aperas tradukoj de titoloj de verkoj, nomoj de ĵurnaloj aŭ institutoj (sen prononcindikoj) iom sensence — ja la traduko de ili ĉiuj jam aperas en la ĉefteksto.

Sume, jen ekzemplo de bonega iniciato de tradukado de libro pri aktualaj politikaj, sociaj kaj historiaj demandoj, kiu povus esti interesa al kiu ajn, kiu volas vidi pli klare la mondon en kiu ni vivas. La libro povas pensigi vin, alporti dubojn, instigi debatojn, inviti vin al agado aŭ simple doni al vi resumon pri la mondo dum la lastaj jardekoj. Verŝajne Chomsky mem meritintus pli longan prezentadon en la libro ol kelkfrazan priskribon. Eble ĝi okazos en la sekva eldono.

Petra Smideliusz — Hungario/Argentino

***

Imperiaj ambicioj — Interparoloj pri la mondo post la 11-a de septembro

Noam Chomsky

Eldonejo: Bero, 2013 - 160 paĝoj.