Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

BIBLIOTEKO

IMPRES’ SEN PRES’

Situanta en la nordorienta Ĉinio, la urbo Tianjin prezentis al siaj civitanoj novan kulturan centron kun preskaŭ 34 000 kvadrataj metroj kaj kiu povas enhavi 1,2 milionojn da libroj. La plej elstara konstruaĵo estas hela sfero situanta en la centro de la biblioteko, aldone al la ondformaj librobretoj, kiuj kreas futurecan aspekton.

La kontruaĵo estis farita en nur tri jaroj: aldone al la biblioteko, la registaro de Tianjin mendis pliajn konstruaĵojn, kiuj estas interligitaj kaj formas kulturan komplekson.

Se la impresa arkitekturo tuj inspiris vin pasigi kelkajn horojn esplorante la librojn en ĉi tiu biblioteko, sciu tamen ke nur parto de la libroj tie estas veraj. Seniluziiĝintaj vizitantoj asertas ke la plejmulto estas nur ornamaĵo.