Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

— REAGOJ —

Mi tre ĝojas pri ĉi tia konkurso tiel kantokrea. Mi voĉdonas por oftigi ĝin, dufoje ĉiujare ekzemple ;)

alejandro92 — en nia retejo

Redakcio: Ni apenaŭ havas forton por fari ĝin ĉiujare, sed dankon pro via apogo =)

-- INFORME --

La 3-a Muzika Konkurso de Kontakto!

La 3-a Muzika Konkurso de Kontakto estis denova sukceso, kun pli ol 13 mil aŭskultadoj por la 14 konkursaĵoj. La plej ofte aŭskultata estas la esperantigita versio de Cristina Casella por la anglalingva kanto Halo de Adele. Dum pli ol unu monato la publiko povis voĉdoni por siaj preferataj kantoj. La rezultoj malfruas pro teknikaj kaj tempaj problemoj sed sed tuj kiam eblos rezultoj estos anoncitaj en nia retejo.

2-a Filmkonkurso Teo kaj Amo

Ĉu vi imagis tranokti ĉe ordinaraj ĉinaj familioj en montaro? Ĉu vi spertis produkti teon per viaj propraj manoj? Vin atendas nova aventuro en Ĉinio, kaptu la ŝancon: La dua konkurso de mallongaj filmoj Teo kaj Amo kaj senpaga vojaĝo al Ĉinio por la premiitoj.

La limdato por sendi filmojn estas la 30a de novembro 2016, ĉiu filmo devas havi la elementon “teo” kaj esti minimume 2 kaj maksimume 15 minutojn longa. La konkurso disdonos 10 premiojn!

http://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/

Pli detalaj informoj pri la konkurso

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Enmigrada krizo

Militoj, povreco, politikaj kaj religiaj premadoj estas partoj de la kialoj de la enmigrada krizo. En la lastaj monatoj miloj da enmigrantoj avancas al Eŭropo per busoj, trajnoj aŭ piede. Kiel trakti la situacion? Ĉu fermi la pordojn kaj konstrui murojn estas la solvo?

#Sano kaj malsano?

Ĉu eblas vivi plene sen malsanoj? La homa korpo estas tre komplika organismo, sed pli kaj pli novaj sciencaj malkovroj helpas la homaron vivi pli longe dum en alia flanko kelkaj malsanoj daŭre afliktas nin.

#Pluramemo

Pluramemo estas la prefero samtempe havi plurajn rilatojn amajn, koramikajn aŭ romantikajn. Ĉu tio eblas laŭ vi? Ĉu vi povus ami pli ol unu personon samtempe?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo.

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2016:4 — 1-a de julio

2016:5 — 1-a de septembro

2016:6 — 1-a de novembro

2017:1 — 1-a de januaro

2017:2 — 1-a de marto

2017:3 — 1-a de majo