Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Ĉu IJK 2013 en Sirio?

En la unua tago de aprilo, 2013 aperis la informo ke pro la malmultaj aliĝintoj al la kongreso, la malentuziasmiĝintaj organizantoj ne plu emas okazigi IJK-on en Israelo kaj anstataŭe ĝi estos en Damasko, Sirio. Multaj el ni ekhavis pensojn kiel: “Ĉu en la lando kie daŭras milito?”, “Kio pri mia aĉetita flugbileto?” ks. Ni nun eksciu ĉiujn klaĉojn kaj malklaĉojn pri IJK 2013.

Jam la 18an de januaro 2012 aperis informoj pri tio ke IJK 2013 okazos en Israelo. Tiam Tina Tišljar, estrarano pri kongresoj ankaŭ komentis tiel ĉi: “La israela propono estis elektita pro du samrangaj kialoj: Unue ĝi estis la plej bona inter tri — kun la plej kompleta propono pri kongreso kaj kun plej kompleta teamo enhavanta ankaŭ kelkajn spertulojn. Due, la lasta IJK en Mezoriento okazis en la jaro1986, ankaŭ en Israelo.”

Dume ni ne multe aŭdis pri ĉi tiu kongreso, ja pli interesis nin kio okazos en 2012. Ja scieblas, ke IJK 2012 malgraŭ la antaŭaj planoj ne okazis en Japanio, sed en Vjetnamio. Nur post la sukcesa vjetnama kongreso oni komencis interesiĝi pri la Israela.

Longe ne aperis detalaj informoj, retpaĝo aŭ aliĝilo por la kongreso. Oni povis nur scii, ke ĝi okazos en la komunumo Afikim. Poste kiam jam ĉi-jare aperis la aliĝilo al IJK, ĉiuj povis konstati, ke la kongreso okazos ne en Afikim, sed en la urbo Nazareto. La kialo de la ŝanĝo ne scieblas. Ĉiukaze la detaloj kaj la aliĝilo akireblas ĉi tie: http://ijk-69.mesha.org/.

Kun la limdato 31a de februaro, oni povis aliĝi al la konkurso Partoprenu IJK-on. Kandidatiĝis dek unu personoj, el kiuj ĝis la frua mezo de marto la TEJO-estraro elektis la sekvajn ses: Allan Argolo (Brazilo), Anna Maria Koniecpolska-Bień (Pollando), Dorota Rodzianko (Pollando), Ivan Camilo Quintero Santacruz (Kolombio), Veronika Poór (Hungario) kaj Szabolcs Szilva (Hungario).

Alian konkurson gajnis danke al la donaco de individuoj kelkaj organizantoj de la pasintjara kongreso: Phượng (Flama) — prezidantino de LKK, Thu (Helenjo) — LKK-anino, kaj Hoàn (Ĝojo) — helpantino en 97-a UK kaj 68-a IJK.

Verŝajne jam estis multaj aliĝintoj kaj aĉetintoj de biletoj flugaj kaj aliaj kiam TEJO peris la jenan mesaĝon de la organiza teamo la 1an de aprilo en la oficiala facebooka retpaĝo de IJK: “(...) aliĝis al la IJK nur 11 personoj. (...) tiu ĉi fakto tre malkuraĝigis nin, kaj sekve ni decidis ne plu investi tiom da tempo kaj peno en la organizado de la kongreso. (...) la IJK en 2013 do okazos en Damasko. pardonu nin kaj ĝis revido en aŭgusto!”

Mi mem surpriziĝis kaj unue ekpensis: “Kio pri mia aĉetita flugbileto?”. Mi vidis, ke ankaŭ aliaj ne kontentas pri tiu ĉi decido komentinte en la paĝo, kelkaj persone demandis min kion ni faru. Tamen post kelkaj grandaj spiroj kaj enrigardo en mian kalendaron mi konstatis ke temas pri ŝerco pro la Ŝercotago, kiu en multaj landoj de la mondo okazas la 1an de aprilo kaj ĝia esenco estas per ŝerco trompi la alian. Tion ankaŭ konfirmas mesaĝo aperinta la postan tagon en la paĝaro.

Do mi nun mi volus inviti vin ĉiujn al la IJK en aŭgusto 2013 por ke vi mem spertu ke en la varmega nord-israela kongresurbo estas multe pli da interesegaj kaj belegaj aferoj ol eta aro de nazoj!

SZILVA Szabolcs