Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

-- INFORME --

Rezultoj de la 3-a Muzika Konkurso de Kontakto

La venkintoj de la 3-a Muzika Konkurso de Kontakto estas la kantoj Jen Nia Viv-River’ - BaRok-Projekto (1-a premio), Las Vegas - i.d.c (2-a premio); Al z Parolis la Klaŭno - Patrik Austin (3-a loko). Ĉi-jare la 3-a loko en la premio Kanto de la Jaro anstataŭas la Premion de la Publiko, kiu devis esti nuligita pro teknikaj problemoj. La premion Nova Talento ricevas la kanto “Danco Nomada” de la grupo “Tiu Ne Gravas”

Jen la tuta rezulto:

  1. Jen Nia Viv-River’ - BaRok-Projekto

  2. Las Vegas - i.d.c

  3. Al z Parolis la Klaŭno - Patrik Austin

  4. Parolu - Jonny M

  5. Vivi Pace - Denis Rock Tamba

  6. Danco Nomada - Tiu Ne Gravas

  7. Mi Nur Volas Kanti - Bo Ĝos

  8. Dum la Nokto - Energio Kineta

  9. Halo (versio) - Cristina Casella

La restantaj kantoj havis tro similan poentadon por esti facile kalkuleblaj:

La konkurso ĉi-jare proponis premiojn por du kategorioj: Kanto de la Jaro kaj Nova Talento. La unua loko por la Kanto de la Jaro ricevos 200 EUR, la dua kaj tria lokoj po 100 EUR kaj Nova Talento premios unu konkursaĵon per 100 EUR. Ĉiuj premiitoj ricevos diplomon/ateston.

La ĵurio ĉi-jare konsistis el Nanne Kalma, Ĵomart Amzeyev, Mélaine Desnos, Cyrille Poullet kaj Barbara Pietrzak. Partoprenis 14 konkursaĵoj el diversaj stiloj kaj el diversaj landoj, kiuj estis ĝis nun aŭskultitaj preskaŭ 15 mil fojojn.

La rezulto ĉi-jare malfrue aperas kaj pro la teknikaj problemoj kaj pro malbona tempmastrumado de la organizantoj. La laboro pri la konkurso estas tute volontula, ni la organizantoj pardonpetas pro la malfruoj kaj problemoj.

Pliaj informoj pri la rezultoj troviĝas en nia retejo

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Enmigrada krizo

Militoj, povreco, politikaj kaj religiaj premadoj estas partoj de la kialoj de la enmigrada krizo. En la lastaj monatoj miloj da enmigrantoj avancas al Eŭropo per busoj, trajnoj aŭ piede. Kiel trakti la situacion? Ĉu fermi la pordojn kaj konstrui murojn estas la solvo?

#Sano kaj malsano?

Ĉu eblas vivi plene sen malsanoj? La homa korpo estas tre komplika organismo, sed pli kaj pli novaj sciencaj malkovroj helpas la homaron vivi pli longe, dum en alia flanko kelkaj malsanoj daŭre afliktas nin.

#Pluramemo

Pluramemo estas la prefero samtempe havi plurajn rilatojn amajn, koramikajn aŭ romantikajn. Ĉu tio eblas laŭ vi? Ĉu vi povus ami pli ol unu personon samtempe?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Ĉu ĉie recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo? Ĉu nia homa familio kresku senlime? Ĉu suferas indiĝenaj popoloj pro tiu disvastiĝo?

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2016:5 — 1-a de septembro

2016:6 — 1-a de novembro

2017:1 — 1-a de januaro

2017:2 — 1-a de marto

2017:3 — 1-a de majo

2017:4 — 1-a de julio