Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

— REAGOJ —

Pri Trump mi kompreneble samopinias, kaj jes ja, multaj latinamerikanoj revas pri la t.n. idealo de Bolívar, la unuiĝo de la tuta Latina Ameriko kiel unusola lando. Ja ni parolas preskaŭ ĉie la hispanan, krom la portugalan en Brazilo (kaj ambaŭ lingvoj estas plejparte facile interkompreneblaj).

Juan Jacobo Schmitter-Soto

Meksiko

Bonvolu rimarki ke Trump efektive ne ricevis la plimulton de la voĉdonoj en la usona elekto. Clinton ricevis la plej grandan kvanton da voĉdonoj. Pro la usona konstitucio kaj ĝia strukturo de la kolegio de elektantoj, Trump gajnis la elekton kun malpli da voĉdonoj.

S. Hawkes-Teeples

Mizurio, Usono

-- INFORME --

UEA renovigis sian statuton

Per 7751 ĝis 8348 jesaj voĉoj el la 9 054 esprimitaj voĉoj, poŝte senditaj al la Centra Oficejo en Roterdamo, la membroj de UEA esprimis sian aprobon pri aro da proponitaj ŝanĝoj en ĝia Statuto.

“Ni estas feliĉaj, ke tiuj proponoj de nia Komitato ricevis la benon de niaj membroj”, reagis d-ro Mark Fettes, la Prezidanto de UEA. “Ili inkluzivis plurajn necesajn paŝojn por modernigi la Asocion kaj faciligi la demokratian partoprenon de niaj membroj.”

La Statuta ŝanĝo, kiu vekis plej multe da diskuto, estis la transformo de TEJO el “integra parto” de UEA al “jure memstara asocio, al kiu UEA konfidas la organizadon de siaj junaj membroj.” Laŭ la Prezidantoj de UEA kaj TEJO, tamen, la kunlaborado inter la du asocioj restas same proksima kiel antaŭe, kaj eĉ pliintensiĝas sur diversaj kampoj.

El Gazetara Komuniko

Muzaiko serĉas kunlaborantojn!

La Esperanta retradio-kanalo Muzaiko serĉas kunlaborantojn! Ĉu vi volas fari viajn proprajn programerojn aŭ simple doni vian kontribuon? Ĉu vi volas laŭtlegi novaĵojn? Krei intervjuojn aŭ esti intervjuata? Ĉu vi povas helpi organizi la kunlaboron en Muzaiko? Aŭ eble munti enhavojn? Kontaktu Muzaikon kaj priparolu viajn ideojn!

http://muzaiko.info/

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Enmigrada krizo

Militoj, povreco, politikaj kaj religiaj premadoj estas partoj de la kialoj de la enmigrada krizo. En la lastaj monatoj miloj da enmigrantoj avancas al Eŭropo per boatetoj, trajnoj aŭ piede. Kiel trakti la situacion? Ĉu fermi la pordojn kaj konstrui murojn estas la solvo?

#Sano kaj malsano?

Ĉu eblas vivi plene sen malsanoj? La homa korpo estas tre komplika organismo, sed pli kaj pli novaj sciencaj malkovroj helpas la homaron vivi pli longe, dum en alia flanko kelkaj malsanoj daŭre nin afliktas.

#Pluramemo

Pluramemo estas la prefero samtempe havi plurajn rilatojn amajn, koramikajn aŭ romantikajn. Ĉu tio eblas laŭ vi? Ĉu vi povus ami pli ol unu personon samtempe?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Ĉu ĉie recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo? Ĉu nia homa familio kresku senlime? Ĉu suferas indiĝenaj popoloj pro tiu disvastiĝo?

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2017:1 — 1-a de februaro

2017:2 — 1-a de marto

2017:3 — 1-a de majo

2017:4 — 1-a de julio

2017:5 — 1-a de septembro

2017:6 — 1-a de decembro