Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

— REAGOJ —

Mi legis kun intereso kaj plezuro la artikolon “Religio en la hodiaŭa mondo” de Franciska Toubale en la numero 275 (2016.5). Mi ne sciis, ke Voltero argumentis, ke se komplika horloĝo certe havis kreinton, certe la ege pli komplika mondo havis superkreinton, Dion. Mi supozas, ke li faris tiun argumenton ĉirkaŭ la jaro 1750. En 1802 la angla pastro William Paley faris similan argumenton, kiu estas eble pli vaste konata.

En sia brila libro The Blind Watchmaker —> Why the Evidence of Evolution Reveals a Universe Without Design (La blinda horloĝisto — Kial la faktoj de evoluo elmontras universon sen planado) la angla evolua biologo (kaj ateisto) Richard Dawkins honoras la perspektivon de Paley, ĉar en 1802 ne ekzistis alia klarigo ol la ekzisto de kreinta Dio por la bunta komplekso de vivantaj estaĵoj. Sed Darwin montris, kiel vivo per naturaj procezoj povas evolui, sen gvidanta Mano. Ankoraŭ restas demando, kiel ekestis la unua kemiaĵo kapabla je reprodukto kaj do de evoluo, sed estas nun seriozaj sciencaj studoj ĝuste pri tiu demando.

Mia edzino bele argumentas, ke eĉ horloĝo ne havas kreinton, sed estas produkto de longa evoluo per tre malgrandaj paŝetoj! Ŝi asertas, ke ia ideo ne estas nova, sed mi neniam vidis tiun argumenton aliloke. Ni havis la oportunon vidi horloĝon konstruitan en 1386 por la Katedralo de Salisbury, Anglio. Ĝi estas surprize komplika, kun lertaj maŝinelementoj, sed ĝi estas tre kruda kaj granda kontraste kun moderna malgranda brakhorloĝo. Kiu inventis horloĝon? En principo, neniu. Dum multegaj jaroj oni faris preskaŭ nepercepteblajn ŝanĝetojn, la sola ebla procedo por iri de simpla objekto al komplika objekto. Tute ne eblas salti tuj de simpleco al komplikeco. Ni ne konas la sennombrajn sennomajn homojn, kiuj kontribuis tiujn ŝanĝetojn, kaj analoge ni ne konas ĉiujn etajn paŝojn de evoluo de unuĉela estaĵo al homo, per biologia evoluo.

Bruce Sherwood

Usono

INFORME

Verkoj de Zamenhof en la reto

Lige al la 100-a mortodatreveno de Zamenhof, la viena Esperanto-Muzeo celis ĉi-jare prezenti ĉiujn verkojn de Ludoviko Zamenhof, aperintaj ĝis 1930, kiuj troviĝas en ilia kolekto. 125 libroj jam estas libere kaj senpage legeblaj en la retejo de la muzeo IEMW. Kelkaj ankoraŭ sekvos dum la venontaj semajnoj.

Ligilo al la retejo:

aŭ klopodu tajpi: https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/ludwik-l-zamenhof/

Fonto: Lingvo-Studio, L.S.

— ENIGMO —

A: Dominika Respubliko

B: Burundo

A+B: Britio

C: Norda Koreujo

D: Singapuro

C+D: ?

1. Usono

2. Pollando

3. Nov-Zelando

4. Turkio

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Seksa Egaleco

Profunda ŝanĝo okazis dum la lastaj jardekoj rilataj al la koncepto pri seksa moraleco, homa seksa konduto, kaj seksaj rilatoj. La seksa revolucio komenciĝis en la 1950-aj jaroj kaj atingis sian kulminon inter la jaroj 1960 kaj 1980, kvankam ĝiaj konsekvencoj kaj amplekso restas validaj kaj plene disvolviĝantaj ĝis la nuntempo. Sed kio ankoraŭ mankas kaj kiun vojon sekvi por daŭre evolui?

#Ekonomio

Ĉu eblas mondo sen mono? Kiel varti la ekonomion sen ekspluati la naturrimedojn senbride? Ĉu la kapitalismo vere estas malbonulo en la monda historio? Kiuj alternativoj por pli justa kaj egala ekonomio ekzistas?

#Pluramemo

Pluramemo estas la prefero samtempe havi plurajn rilatojn amajn, koramikajn aŭ romantikajn. Ĉu tio eblas laŭ vi? Ĉu vi povus ami pli ol unu personon samtempe?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Ĉu ĉie recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo? Ĉu nia homa familio kresku senlime? Ĉu suferas indiĝenaj popoloj pro tiu disvastiĝo?

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2017:2 — 1-a de marto

2017:3 — 1-a de majo

2017:4 — 1-a de julio

2017:5 — 1-a de septembro

2017:6 — 1-a de decembro

2018:1 — 1-a de februaro