Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

— REAGOJ —

“Estimata redakcio! Dankon pro la revuo, kiun mi plezure legas kaj ĉiam ĝojas pro la interesaj temoj kaj novaj informoj”.

Meri Tiracujan - Armenio

“Saluton Rogener Pavinski! Jen kelkaj versaĵoj pri mono: “Mono ne feliĉigas”; “ĵeti mono super la trabo” (malŝpari monon); “mono ne malbonodoras” (ĉiuj manieroj ricevi monon estas permisitaj); “mono ne kreskas sur lia dorso” (li devas labori por ricevi monon); “Tempo estas mono”.

Emiel Vanderfeesten — Belgio (62-jara abonanto de Kontakto)

— INFORME —

Japana komputila ludo instras Esperanton

Fine de aŭgusto aperis en Japanio nova komputila ludo nomata “Kotonoha Amrilato”, kiu uzas Esperanton. En ĝi, junulino hazarde trafas al mistera mondo, kie ĉielo estas rozkolora kaj ĉiuj parolas iun strangan lingvon nomatan “juliamo” (kiu fakte estas Esperanto). Ŝi ne havas alian eblon ol ellerni la lingvon! Dum amuziĝo la ludanto efektive lernas Esperanton.

Laŭ Ret-Info.

Retejo por Esperantaj Verkoj!

ANONCO

La Laŭzana Esperanto-Societo proponas a vi filmaron surrete: http://www.dailymotion.com/esperantolausanne

info@dannir.ch - info@esperanto-lausanne.ch

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Veganismo

En via familia kaj amika rondo certe troviĝas unu aŭ pliaj veganoj. Eble vi mem fariĝis vegano lastatempe. La vivmaniero, kiu provas kiel eble plej eviti ĉiujn formojn de ekspluato kaj krueleco al bestoj por manĝaĵoj, vestoj kaj aliaj uzoj, fariĝas pli kaj pli populara. Kiuj estas la kialoj por fariĝi vegano? Ĉu la vegana (pure vegetaĵa) dieto estas bongusta kaj sufiĉa por la korpaj bezonoj? Ĉu temas nur pri modo inter junuloj? Se vi estas vegano, dividu kun ni viajn spertojn!

#Ekonomio

Ĉu eblas mondo sen mono? Kiel varti la ekonomion sen ekspluati la naturrimedojn senbride? Ĉu la kapitalismo vere estas malbonulo en la monda historio? Kiuj alternativoj por pli justa kaj egala ekonomio ekzistas?

#Pluramemo

Pluramemo estas la prefero samtempe havi plurajn rilatojn amajn, koramikajn aŭ romantikajn. Ĉu tio eblas laŭ vi? Ĉu vi povus ami pli ol unu personon samtempe?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Ĉu ĉie recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo? Ĉu nia homa familio kresku senlime? Ĉu suferas indiĝenaj popoloj pro tiu disvastiĝo?

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2017:4 — 1-a de julio

2017:5 — 1-a de septembro

2017:6 — 1-a de novembro

2018:1 — 1-a de januaro

2018:2 — 1-a de marto

2013:3 — 1-a de majo