Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

— REAGOJ —

Dankon pro la informo, sed mi devas diri ke la mono ne interesas min, eĉ hejme estas mia edzino kiu okupiĝas pri la financaj problemoj... verŝajne ĉar ŝi laboris en bankoficejo! Pro tio en tiu numero mi legis nur la Blogon de la komputilvendisto kaj la Movadan Rubrikon.

Fakte multe plaĉas al mi tiu Movada Rubriko, i.a. la tre interesa intervjuo de Richard Delamore, Evildea (Kontakto 277/2017:1). Feliĉe ke iom post iom estas tiaj junaj E-aktivuloj, kiuj ne plu tradicie agadas! Gratulojn kaj sukcesegojn al ili!

Germain Pirlot — retpoŝte

Mi dankas vin pro via mesaĝo. Vi kaj viaj kunlaborantoj faras bonan laboron en la redaktado de la revuo Kontakto, precipe en la redaktado de ĉi tiu numero kun la temo: “Mono, ĉu neŭtrala lingvo?” bone traktita. Mi deziras al vi bonan laboron.

Roméo E. Kouessan — retpoŝte

— INFORME —

Invitu IJK 2019 al via lando!

Kandidatiĝu kaj organizu kune kun TEJO la 75-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! Por ke kandidatoj sentu sin pli certaj kaj kuraĝaj, TEJO proponas du etapojn por sendi kandidatiĝojn. Kial? Ĉar kelkfoje proponantoj bezonas pli da helpo pri la kandidatiĝo. TEJO deziras havi detalajn proponojn kaj volas certi, ke vi komprenas tion kio gravas por sukcesa kandidatiĝo.

Pliaj detalaj informoj ĉe:

http://tejo.org/invitu-ijk-2019-al-via-lando/

— FORPAS0 —

Ni sincere kaj respektoplene omaĝas al Paŭlo Silas, nia forpasinta kunlaboranto. Paŭlo estis brazilano kaj konvinkita esperantisto. Kunlaboris plurfoje por Kontakto per poemoj kaj recenzoj. Kiel juna esperantisto, li havis raran talenton por poezio kaj preterlasis profitigan produktadon. Li ankaŭ multe dediĉis sin al la lingvoj, kulturoj kaj al la valoro de minoritataj popoloj, ĉefe la brazilaj kaj sud-amerikaj indiĝenoj. Paŭlo Silas:

Mi kolektas por vendi kontraŭ unu brakumo
multe da boteloj de instruaj larmoj.
Ene de mi, mil homoj monologas en mil malsamaj lingvoj,
en mil apartaj ĉambroj sen fenestroj;
ĉar mi estas intimulo kun la konvencia afableco,
la minimuma salutado,
la apenaŭa interŝanĝo de vortoj.

Ero de Poemo por sendependaj homoj, kiuj perdis la gepatrojn.

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Alternativaj kuracmetodoj

Homeopatio, akupunturo, masaĝoj, aromterapio, floraj esencoj. Ekzistas diversaj terapioj, kiuj povas funkcii kiel alternativoj al la tradiciaj (ĉefe okcidentaj) kuracmetodoj, pli kaj pli bazita nur sur medikamentoj, kiuj tamen plej ofte ne vere kuracas, sed agas sur la simptomoj.

Ĉu vi iam uzis alternativajn terapiojn? Por kiuj celoj? Ĉu ili vere efikas aŭ temas pri placeboj laŭ vi?

#Ekonomio

Ĉu eblas mondo sen mono? Kiel varti la ekonomion sen ekspluati la naturrimedojn senbride? Ĉu la kapitalismo vere estas malbonulo en la monda historio? Kiuj alternativoj por pli justa kaj egala ekonomio ekzistas?

#Pluramemo

Pluramemo estas la prefero samtempe havi plurajn rilatojn amajn, koramikajn aŭ romantikajn. Ĉu tio eblas laŭ vi? Ĉu vi povus ami pli ol unu personon samtempe?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Ĉu ĉie recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo? Ĉu nia homa familio kresku senlime? Ĉu suferas indiĝenaj popoloj pro tiu disvastiĝo?

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2017:6 — 1-a de novembro

2018:1 — 1-a de januaro

2018:2 — 1-a de marto

2018:3 — 1-a de majo

2018:4 — 1-a de julio

2018:5 — 1-a de septembro