Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

— REAGOJ —

“Mi volas gratuli vin pro la lasta numero de Kontakto. Ĝenerale mi taksas la revuon interesa kaj altkvalita, kaj forme kaj enhave. Mi kutime ĝuas la tekstojn de Viktoro kaj István, interalie. En la lasta numero, krom la tuta aliro al la temo, mi aparte ŝatis la artikolon pri la Elmigrado de junaj afrikanoj, far Cyprien Guiya. Gratulon kaj dankon al li kaj al vi ĉiuj!”

Xavi Alcalde — retpoŝte

Redakcio: Dankon pro via letero, Xavi! Ĝojigas nin scii ke nia laboro plaĉas al niaj legantoj! Estis la unua fojo en kiu aperis artikolo de Cyprien en Kontakto. Espereble tio instigos lin plu verki!

“Ĉar mi estas patrono de TEJO, mi jam de jaroj legas Kontakto-n kaj eĉ sendas ĝin poste al korespondamiko en Rusio.”

Miny Massar — retpoŝte

Redakcio: Nun kiam vi tion malkaŝis, ne surpriziĝu se aperos novaj amikoj dezirantaj korespondi! =)

— INFORME —

Konkurso Partoprenu IJK-n

Jam tradicie la fonduso “Partoprenu IJK-n” pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. La IJK 2018 okazos de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2018 en Badajoz, Hispanio.

Danke al la fonduso eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80% de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon en la plej malmultekosta kategorio kaj la programkotizon.

Por kondiĉoj kaj kandidatiĝo vizitu:

tejo.org/konkurso-partoprenu-ijk-n-2018

IJK 2019 en Slovakio

La 75-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO #IJK2019 okazos en Liptovský Hrádok, Slovakio!

— BILDRAKONTO —

Originalaj bildrakontoj de Paz — pri Pivo, la mondfama Esperanta vortaro (Plena Ilustrita Vortaro), kaj ĝia fidela amikino Plumo.

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas la reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Alternativaj kuracmetodoj

Homeopatio, akupunkturo, masaĝoj, aromterapio, floraj esencoj. Ekzistas diversaj terapioj, kiuj povas funkcii kiel alternativoj al la tradiciaj (ĉefe okcidentaj) kuracmetodoj, pli kaj pli bazitaj nur sur medikamentoj, kiuj tamen plej ofte ne vere kuracas, sed agas sur la simptomoj.

Ĉu vi iam uzis alternativajn terapiojn? Por kiuj celoj? Ĉu ili vere efikas aŭ temas pri placeboj laŭ vi?

#Manipulado, mensogoj kaj monavido

La nova dokumentfilma televidserio Malpura Mono (Dirty Money origine, en la angla), kiu lanĉiĝis en la Netflix fine de januaro, montras 6 verajn historiojn ligitajn per la sama fadeno: entreprenoj kaj entreprenistoj, kiuj senskrupule serĉas monprofiton ĉiukoste, ĉefe per mensogo kaj manipulado. Ĉu vi kredas ĉion, pri kio la amaskomunikiloj informas vin? Kiel distingi inter vero kaj realo? Ĉu vi jam sentis vin trompita de la potenculoj?

#Ekonomio

Ĉu eblas mondo sen mono? Kiel varti la ekonomion sen ekspluati la naturrimedojn senbride? Ĉu la kapitalismo vere estas malbonulo en la monda historio? Kiuj alternativoj por pli justa kaj egala ekonomio ekzistas?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Ĉu ĉie recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo? Ĉu nia homa familio kresku senlime? Ĉu suferas indiĝenaj popoloj pro tiu disvastiĝo?

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2018:2 — 1-a de marto

2018:3 — 1-a de majo

2018:4 — 1-a de julio

2018:5 — 1-a de septembro

2018:6 — 1-a de novembro

2019:1 — 1-a de januaro