Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

— REAGOJ —

Tra la profiloj en sociaj retoj, nia redakcio ricevis plurajn kritikojn kaj plendojn pri la temo de la pasinta numero: “La debato pri homeopatio kiel fono por la scienca scio”. Iu asertis ke ne plu ekzistas debato pri la temo, ke “doni spacon al homeopatio estas hontinda agado” kaj ke “tute ne estas scienco”. Tamen ĉiuj opinioj estis donitaj antaŭ la legado mem de la enhavo de la numero. Postaj reagoj ĝis nun ne venis.

La redakcio.

— INFORME —

TREJNADO PRI EGALECO

Dum la IJK2018 — Internacia Junulara Kongreso en Badajoz, okcidenta Hispanio, kadre de la Erasmus+ projekto Florigu Egalecon inter Junuloj (FEJ), okazos trejnado pri egaleco. En Esperantujo, same kiel en la socio, homoj spertas malegalecon surbaze de siaj diversaj ecoj kaj identecoj. La celo de ĉi tiu trejnado estos malfermi la temon, detale pridiskuti ĝin, kaj edukiĝi por ekhavi spertojn kaj strategiojn per kiuj ni povas labori por elradikigi la ekzistantajn malegalecojn. Ĉi tiu trejnado fokusiĝos pri genra (mal)egaleco, sed traktos ĝin kiel nedisigeble interligitan kun aliaj faktoroj, kaj en diversaj kuntekstoj.

KUNAGADE

Ĉu vi ŝatus scii kiuj kursoj, studprogramoj kaj varbadoj pri Esperanto okazas en la mondo? Kontribuu kaj kontrolu informojn ĉe Kunagade: Ili prizorgas datumlistojn, kiuj kolektas informojn pri kursoj, retaj kursoj, studprogramoj, trejnadoj kaj informadoj/varbadoj en la universitata mondo.

http://kunagade.org/datumlistoj/

— BILDSTRIO —

Verkitaj kaj desegnitaj de Luke Surl, estas disponeblaj laŭ la tutmonda permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas la reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Amo

“Amo estas stranga sento” kantas en Kion ajn la sveda rokgrupo Persone. Kiu el ni neniam amis, pasiiĝis, suferis pro amo? Ĉu amo estas nobla sento aŭ iluzio? Kemia elverŝo de substancoj aŭ ĉu instinkta emo de la homo? Ĉu la amo finiĝas post iom da tempo? Kiel trovi amon? Ĉu scienco povas helpi nin ami pli trankvile? Ĉu vi havas sperton pri amo, kiun vi ŝatus kundividi? Verku por Kontakto!

#Manipulado, mensogoj kaj monavido

La nova dokumentfilma televidserio Malpura Mono (Dirty Money origine, en la angla), kiu lanĉiĝis en Netflix fine de januaro, montras 6 verajn historiojn ligitajn per la sama fadeno: entreprenoj kaj entreprenistoj, kiuj senskrupule serĉas monprofiton ĉiukoste, ĉefe per mensogo kaj manipulado. Ĉu vi kredas ĉion, pri kio la amaskomunikiloj informas vin? Kiel distingi inter vero kaj realo? Ĉu vi jam sentis vin trompita de la potenculoj?

#Ekonomio

Ĉu eblas mondo sen mono? Kiel varti la ekonomion sen ekspluati la naturrimedojn senbride? Ĉu la kapitalismo vere estas malbonulo en la monda historio? Kiuj alternativoj por pli justa kaj egala ekonomio ekzistas?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Ĉu ĉie recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo? Ĉu nia homa familio kresku senlime? Ĉu suferas indiĝenaj popoloj pro tiu disvastiĝo?

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2018:4 — 1-a de julio

2018:5 — 1-a de septembro

2018:6 — 1-a de novembro

2019:1 — 1-a de januaro

2019:2 — 1-a de marto

2019:3 — 1-a de majo