Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

— REAGOJ —

Dum la plejlasta Universala Kongreso en Lisbono mi povis renkontiĝi kun pluraj abonantoj kaj kunlaborantoj de nia revuo kaj rikoltis diversajn komentojn — ĉiuj pozitivajn — pri Kontakto!

El tiuj renkontoj, mi kaptis la okazon paroli pri ĝi kaj koni persone kunlaborantojn, kun kiuj antaŭe mi havis nur retan kontakton.

Sube vi vidas du fotojn el tiuj okazoj. Ĉe la unua (1) mi estas inter la patroj de la bebo, kiun nun mi vartas. Humphrey Tonkin (maldekstre) fondis la revuon en 1963, kiam Carlo Minaja (dekstre) estis vic-prezidanto de TEJO.

Ĉe la alia, mi estas inter la du plej konstantaj kunlaborantoj. István Ertl (maldekstre) kaj Viktoro Solé (dekstre), kiuj videble ja “vestas la ĉemizon”, kiel ni diras en Brazilo pri tiuj, kiuj vere sin dediĉas al io.

Legenda 1: Mi provas kaŝi la internan ĝojon, kiam Tonkin diris pri Kontakto “la plej bone redaktita gazeto en Esperanto”.

Legenda 2: La nigre vestitaj homreklamiloj por Kontakto en la Lisbona kongresejo.

— INFORME —

IĜU TEJO-VOLONTULO

Kadre de la Eŭropa Volontula Servo, TEJO invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. EVS estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj. La projekto limigas la daŭron de la volontulado al maksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn.

Por pliaj informoj:

https://www.tejo.org

DU NOVAJ BITAJ ALBUMOJ

Johannes Mueller, plej konata de la podkastoj el Kern.punkto ankaŭ verkas kaj registas muzikon. Lia dua albumo Tekniko kaj Arto ĵus aperis sub licenco de Krea Komunaĵo. La kantojn li verkis kaj registris ĉefe en la nordhemisfera someraj monatoj de 2018.

Ankaŭ sian duan albumon en Esperanto aperigas Rafael Milhomem. Sed ĉi-foje ne kun la metalroka grupo Barok’. Flugantaj melodioj estas lia sola albumo kun instrumentaj komponaĵoj por klasika gitaro kaj kavakinjo (brazila eta kvarkorda gitaro).

— MEMEO —

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas la reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Amo

“Amo estas stranga sento” kantas en Kion ajn la sveda rokgrupo Persone. Kiu el ni neniam amis, pasiiĝis, suferis pro amo? Ĉu amo estas nobla sento aŭ iluzio? Kemia elverŝo de substancoj aŭ ĉu instinkta emo de la homo? Ĉu la amo finiĝas post iom da tempo? Kiel trovi amon? Ĉu scienco povas helpi nin ami pli trankvile? Ĉu vi havas sperton pri amo, kiun vi ŝatus kundividi? Verku por Kontakto!

#Manipulado, mensogoj kaj monavido

La nova dokumentfilma televidserio Malpura Mono (Dirty Money origine, en la angla), kiu lanĉiĝis en Netflix fine de januaro, montras 6 verajn historiojn ligitajn per la sama fadeno: entreprenoj kaj entreprenistoj, kiuj senskrupule serĉas monprofiton ĉiukoste, ĉefe per mensogo kaj manipulado. Ĉu vi kredas ĉion, pri kio la amaskomunikiloj informas vin? Kiel distingi inter vero kaj realo? Ĉu vi jam sentis vin trompita de la potenculoj?

#Ekonomio

Ĉu eblas mondo sen mono? Kiel varti la ekonomion sen ekspluati la naturrimedojn senbride? Ĉu la kapitalismo vere estas malbonulo en la monda historio? Kiuj alternativoj por pli justa kaj egala ekonomio ekzistas?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Ĉu ĉie recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo? Ĉu nia homa familio kresku senlime? Ĉu suferas indiĝenaj popoloj pro tiu disvastiĝo?

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2018:5 — 1-a de septembro

2018:6 — 1-a de novembro

2019:1 — 1-a de januaro

2019:2 — 1-a de marto

2019:3 — 1-a de majo

2019:4 — 1-a de julio