Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

— INFORME —

IJK 2020

Kandidatiĝu kaj organizu kune kun TEJO la 76-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! Por ke kandidatoj sentu sin pli certaj kaj kuraĝaj, TEJO proponas du etapojn por sendi proponojn. Ju pli frue TEJO scios, ke vi intencas kandidatiĝi, des pli rapide ni povos eklabori kun vi kaj helpi vin pri la kandidatiĝo. Jes, tio signifas, ke ne necesas atendi la limdaton — vi povas kontatki nin jam nun! La limdato por la unua etapo estas la 28-a de novembro 2018.

Pliaj informoj:

info@tejo.org

La vegetara leono

Eta leono ĵus ĉeestis kruelan ĉasadon kaj decidis ke ĝi ne plu volas manĝi viandon, malgraŭ la insisto de la gepatroj. Ĉu li sukcesos adaptiĝi al la manĝado de plantoj? Tion vi legos en la libro La vegetara leono, kiu estas facila, ilustrita rakonto por infanoj en larĝformata libro. Ĝi ankaŭ enhavas 20 paĝojn kun veganaj receptoj allogaj por fari kune kun infanoj.

Por pliaj informoj:

www.eldonejolibera.be

Tute ne Gravas

Ĵus aperis bita eldono de Tute ne gravas (1986), la fama unua albumo de la unua internacia rokbando kiu kantis originale en Esperanto: Amplifiki, kiu tiuepoke konsistis el anoj el Svedio, Danio kaj Francio.

La delonge elĉerpita kasedo fariĝis raraĵo, sed danke al la eldonejo Vinilkosmo, nun eblas ĝui tiun mejloŝtonan pecon de la Esperanta kulturo en tre bona reprilaborita sonkvalito. Ĝi troveblas en ĉiuj elsendfluejoj.

En novaj vestoj

La eldoneja projekto “Nia Juvelaro” reaperigas en tre etaj libro-formato esperantlingvajn klasikajn verkojn, kiuj jam troveblas laŭ publika havaĵo.

Laŭ komuniko, la kolekto estas provo ne nur por savi la belecon de la Esperanto-literaturo, sed ankaŭ disvastigi la lingvon mem per ĝia literaturo.

Retejo:

www.esprima.com.br

— BILDRAKONTO —

La Snoba Pulo - Andrés Diplotti

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas la reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Amo

“Amo estas stranga sento” kantas en Kion ajn la sveda rokgrupo Persone. Kiu el ni neniam amis, pasiiĝis, suferis pro amo? Ĉu amo estas nobla sento aŭ iluzio? Kemia elverŝo de substancoj aŭ ĉu instinkta emo de la homo? Ĉu la amo finiĝas post iom da tempo? Kiel trovi amon? Ĉu scienco povas helpi nin ami pli trankvile? Ĉu vi havas sperton pri amo, kiun vi ŝatus kundividi? Verku por Kontakto!

#Manipulado, mensogoj kaj monavido

La nova dokumentfilma televidserio Malpura Mono (Dirty Money origine, en la angla), kiu lanĉiĝis en Netflix fine de januaro, montras 6 verajn historiojn ligitajn per la sama fadeno: entreprenoj kaj entreprenistoj, kiuj senskrupule serĉas monprofiton ĉiukoste, ĉefe per mensogo kaj manipulado. Ĉu vi kredas ĉion, pri kio la amaskomunikiloj informas vin? Kiel distingi inter vero kaj realo? Ĉu vi jam sentis vin trompita de la potenculoj?

#Ekonomio

Ĉu eblas mondo sen mono? Kiel varti la ekonomion sen ekspluati la naturrimedojn senbride? Ĉu la kapitalismo vere estas malbonulo en la monda historio? Kiuj alternativoj por pli justa kaj egala ekonomio ekzistas?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Ĉu ĉie recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo? Ĉu nia homa familio kresku senlime? Ĉu suferas indiĝenaj popoloj pro tiu disvastiĝo?

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2018:6 — 1-a de novembro

2019:1 — 1-a de januaro

2019:2 — 1-a de marto

2019:3 — 1-a de majo

2019:4 — 1-a de julio

2019:5 — 1-a de septembro